Simbolo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Simboleco)
Simbolo
Simbolo
Simbolo
Aliaj projektoj
Simbolo en Vikipedio
Simbolo en Komuneja kategorio
Simbolo en Vikivortaro

Simbolo estas aĵo, kiu estas ĝenerale rigardata kiel nature prezentanta aŭ elvokanta ian abstraktaĵon, ĉar ĝi posedas analogajn ecojn.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« …ĉiam malpli da individuoj traktas aĵojn, ĉiam pli — homojn kaj simbolojn. »
— Charles Wright Mills, Blankaj kolumoj [1951]
Citaĵo
« La fajro… estas la plej pova simbolo de la amaso. Same kiel ĝi, farinte detruadon, ĝi estingiĝas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kolektivajn unuecojn, konsistantajn ne el homoj kaj tamen perceptatajn kiel la amasoj, mi nomas la amasaj simboloj. Tio estas tiaj unuecoj kiel grajno kaj arbaro, pluvo, sablo, vento, maro kaj fajro. Ĉiu en tiuj ĉi fenomenoj enhavas tre gravajn ecojn de la amaso. Kvankam ĝi konsistas ne el homoj, sed ĝi similas al la amaso kaj simbole anstataŭigas ĝin en mitoj kaj sonĝoj, paroladoj kaj kantoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Rivero estas la amaso en ĝia vanteco, la amaso montranta sin… ĝi estas simbolo de la malrapida amaso. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la arbaro] …ĝi iĝis simbolo de la armeo — la armeo staranta, kiu ekkuros ĉe neniuj kondiĉoj, kiu falos ĝis la lasta homo sen cedi eĉ spanon de la tero»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La amasa simbolo de la germanoj estis la armeo. Sed tio estis pli ol la armeo — tio estis marŝanta arbaro. En neniu el la nuntempaj landoj sento de la arbaro konserviĝis tiom vive kiel en Germanio»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La amasa simbolo de la francoj de la nova deveno estas ilia revolucio. La feston oni festas ĉiujare. Ĝi iĝis la vera festo de la nacia solenado. La 14-an de julio la nekonataj homoj povas danci unu kun alia surstrate. La popolo, kiu havas liberecon, egalecon kaj fratecon same malmulte kiel la aliaj popoloj, prezentas la aferon tiel, kvazaŭ nome ĝi ilin havas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La nacia unueco de Svislando estas nediskutebla. Patriotismo de la svisoj estas pli forta ol ĉe multaj popoloj, parolantaj en unu lingvo… Cetere ili havas la komunan amasan simbolon, ĉiam starantan antaŭ la okuloj kaj neŝancileblan kiel neniu alia el la naciaj simboloj: la montoj… En siaj pintoj disigitaj unu de la alia, malsupre la montoj konsistigas unuecan grandegan korpon. Ili estas unu korpo, kaj tiu ĉi korpo estas la lando»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« La amasa simbolo de la unuiĝinta germana nacio, kia ĝi formiĝis post la franca milito en 1870-1871 estis kaj restis la armeo. La armeo estis objekto de la nacia fiero de la germanoj; malmultaj sukcesis eviti influon de tiu simbolo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Ĉe la homoj la mano, kiu jam ne forlasas la predon, transformiĝis je videbla simbolo de la potenco. “Li estas ĉe li en la manoj”. “Ĉio estas en niaj manoj”. “Ĉio estas en la mano de Sinjoro”. Similaj esprimoj estas disvastiĝintaj kaj kutimaj en ĉiuj lingvoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Kiam la faŭkoj kaj drakoj estis, tiel diri, ekstermitaj, por ili troviĝis simbola anstataŭigo — la malliberejoj. Pli frue, kiam ili estis nuraj turmentejoj, similecon kun la faŭko eblis spuri ĝis plej etaj detaloj. La infero aspektas same ĝis nun. La veraj malliberejoj inverse komencis aspekti sufiĉe puritanece: glateco de la dentoj konkeris la mondon, vere glataj estas muroj de la ĉelo, rompitaj nur per malgrandaj fenestretoj por lumo. Libereco por la malliberulo estas ĉio, kio troviĝas trans tiu flanko de la dense kunpremitaj dentoj, kiujn anstataŭigas la nudaj muroj de la ĉelo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Vortoj estas siaspeca restarigo de informo, kiu okazas kun alta rapideco kaj povas ampleksi la tutan medion kaj la tutan sperton. Vortoj estas komplikaj sistemoj de metaforoj kaj simboloj, tradukantaj sperton al niaj elparoleblaj aŭ eksporteblaj eksteren sentoj. Danke al tradukado de senpera sensa sperto al voĉaj simboloj, eblas en unu momento veki kaj restarigi el memoro la tutan mondon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« La sanktuloj serioze konsideris la korpon simbola vesto de la spirito, kaj la eklezion ili konsideris la dua korpo, vidante en ĉiu ĝia detalo grandan perfektecon. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« …racia komunikado kaj la amasoj estas nekunigeblaj… La amasoj estas tiuj, kiuj estas blindigitaj de la ludo de simboloj kaj sklavigitaj de stereotipoj, tiuj kiuj akceptos ion ajn nur se ĝi estos spektakla»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
Citaĵo
« …ni observas hodiaŭ kiel ĉiu aĵo per reklamo, amaskomunikiloj kaj bildoj ricevas sian simbolon. Eĉ la plej banala kaj malĉasta vestiĝas je estetiko, je kulturo kaj strebas iĝi muzea posedaĵo. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Same kiel ĉe nivelo de la imagoj kaj informoj ne eblas distingo inter la spektakla kaj la simbola, ankaŭ ne eblas distingo inter la krimo kaj puno»
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« Destino de la religiaj simboloj estas doni sencon al la homa vivo»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« Simbolo ja estas la plej bona esprimo de iu esto, kiun ankoraŭ ne eblas esprimi alie ol per pli aŭ malpli proksima analogio»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« …simbolo ne plenigas eo ipso [per si mem] spacon, sed restas en la sfero de nekonscio la tutan tempon ĝis energia pezo de konsciaj enhavoj superas kreeman pezon de la nekonscia simbolo. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Konfuzo de simbolo kun vera realeco kondutis la homaron al ĝiaj dioj, do al realeco de la penso… »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« [pri valoro kaj senco de la religia simbolo] Kompreneble mi komprenigas ĉe tio ne simbolojn dogme stagnantajn kaj mortajn, sed simbolojn, estiĝintajn el la profundoj de la kreema nekonscio, propra al la viva homo. Nei grandegan signifon de tiaj simboloj povas, propre dirite, nur tiu, kiu konsideras kiel komenco de la monda historio hodiaŭan tagon. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Racio ĉiam serĉas solvojn per plej racia, sinsekva, logika vojo kaj pri tio ĝi pravas koncerne ĉiujn mezajn situaciojn kaj problemojn, sed en la plej grandaj, decidaj aferoj racio estas nesufiĉa. Ĝi ne kapablas krei imagon, simbolon; simbolo estas malracia. Kiam racia vojo kondukas al sakstrato, kaj tio okazas ĉiam, pli aŭ malpli frue, tiam la solvo venas de tiu flanko, de kie oni ne atendas ĝin. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Arketipo estas simbola formulo, kiu komencas funkcii ĉie, kie ankoraŭ ne ekzistas konsciaj nocioj aŭ kie ili pro internaj aŭ eksteraj kialoj tute ne eblas. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
Citaĵo
« Simbolo konservas vivecon nur ĝis ĝi estas graveda je signifo»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj