Saltu al enhavo

Seksorganoj

El Vikicitaro
Seksorganoj
Seksorganoj
Seksorganoj
Aliaj projektoj
Seksorganoj en Vikipedio
Seksorganoj en Komuneja kategorio

Seksorganoj estas organoj de animaloj destinitaj por seksumado.

Citaĵoj

[redakti]

Sigmund Freud

[redakti]
Citaĵo
« Mi atentigas pri tre ofta “transloko de malsupre supren”, kiu observeblas kaze de repuŝado de seksaj elementoj kaj helpe de kiu kaze de histerio povas realiĝi sur diversaj korpopartoj sentoj, rilataj al la seksa sfero. Buŝo, lipoj ofte simbolas vaginon, “seksajn lipojn”, nazo — penison, haroj sur la kapo — kreskaĵojn sur la seksorganoj ktp. Nur unu korpoparto estas ne komparebla — dentoj, kaj ĝuste tiu ĉi trajto donas al ili specialan taŭgecon por bildigo sub influo de repuŝado de la seksaj elementoj. »
— Sigmund Freud, Sonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Parencoj en la sonĝo plejparte ludas rolon de seksorganoj. »
— Sigmund Freud, Sonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« Ĉiuj komplikaj maŝinoj kaj aparatoj en la sonĝoj estas plejparte seksaj organoj, en kies bildigo simboleco de la sonĝo ĝenerale estas ege inventema. Egale al ili apartenas multaj pejzaĝoj, speciale tiuj kie haveblas pontoj aŭ montoj, superkeskitaj per arbaro. »
— Sigmund Freud, Sonĝointerpretado [1899]
Citaĵo
« La “bela” kaj “ekscita” estas laŭ esenco originaj ecoj de la seksa objekto. Atentindas la fakto ke la seksorganoj mem, kies vido kaŭzas ekscitiĝon, preskaŭ neniam estis konsiderataj belaj; karaktero de la bela estis ligata al konataj sekundaraj seksaj atributoj. »
— Sigmund Freud, Malkontenteco pri la kulturo [1930]

Vidu ankaŭ

[redakti]