Socialismo estas politika doktrino kiu celas kolektivan posedon de la produktrimedoj, por ĉesigi ekspluatadon al la laboristoj faritan de la mastraro kaj posedantaro.
« Neracia, senplana socio devas esti anstataŭigita per socio kun planita ekonomio, kiu ebligos unuigi kaj koncentri la fortojn de la tuta socio. La socio devas ekregi la sociajn procezojn same racie kiel ĝi ekregis la procezojn naturajn. La ĉefa kondiĉo por tio estas nuligo de kaŝa potenco de eta aro da aferistoj, manipulantaj ekonomion sen ajna respondeco antaŭ amaso da homoj, kies sortoj dependas de iliaj decidoj. Ni povas nomi tian socian ordon demokratia socialismo, sed gravas ne la nomo; gravas organizi racian ekonomian sistemon, kiu servus al la interesoj de la popolo. »
« Tamen la matriarka komplekso kun ĝiaj pozitivaj kaj negativaj flankoj tute ne malaperis de sur scenejo de la nuntempavivo de la Okcidento. Ĝia pozitiva enhavo — principoj de egaleco, netuŝebleco de la vivo, rajto de ĉiuj homoj je partopreno en uzado de la fruktoj de la naturo — speguliĝis en ideoj de la natura juro, humanismo, filozofio de la Klerismo, kaj ankaŭ en la finaj celoj de la demokratia socialismo. Komuna por ĉiuj ĉi ideoj estas imago pri tio, ke ĉiuj homoj estas idoj de la Patrino-Tero, ke ĉiuj ili havas rajton je feliĉo, je tio ke la tero nutru ilin, kaj neniu devas pruvi tiun ĉi rajton, postulante iun specialan pozicion en la socio. »
«Pensado de Markso havas klare esprimitan mesio-religian karakteron, kvankam ĝi estas prezentita en laika lingvaĵo. Ĝi estas pli difinita ol ĉe iu alia filozofo-kleriganto. La tuta pasinta historio estas nura “antaŭhistorio”, tio estas historio de sinfremdiĝo; kun socialismo venas regno de la homa historio, homa libereco. Senklasa socio de justeco, frateco kaj racio estos komenco de la nova mondo, al kies kreiĝo iris la tuta antaŭa historio. »
« [pri naziismo, faŝismo kaj stalinismo] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda mensogo. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili promesis konstrui ion similan al socialismo, tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma tradicio. Mussolini, timema fanfarono, iĝis simbolo de vireco kaj kuraĝo. Hitlero, maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova Germanio. Stalin, malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta patro de sia popolo. »
« Bedaŭrinde nuntempe la vortoj “socialismo” kaj “marksismo” ekhavis tian emocian ŝarĝon, ke malfacilas pridiskuti tiujn problemojn kviete. Ĉe plejparto de la homoj tiuj vortoj asociiĝas kun “materialeco”, “sendieco”, “sangoverŝado” kaj ĉia malbono. Tian reagon oni povas kompreni nur se taksi, ĝis kia grado la vortoj povas ekhavi magian sencon, kaj se ekkonsideri karakteran por nia tempo ĝeneralan degeneradon de la raciapensado.
Tiu malracia reago, kaŭzata de la vortoj “socialismo” kaj “marksismo”, fortiĝas pro mirinda malklereco de ĉiuj, kiuj ekhisterias post aŭdi ilin. Malgraŭ tio, ke la verkojn de Markso kaj aliaj teoretiistoj de socialismo povas legi ĉiu, plejparto de la homoj, tiom furioze reagantaj al socialismo kaj marksismo, legis eĉ ne unu frazon de Markso, kaj multaj havas tre supraĵajn sciojn en tiu ĉi sfero. »
«Stalinisma sistemo, malgraŭ tio ke en ĝi ekzistas la ŝtataposedaĵo pri produktorimedoj, verŝajne oble pli proksimas al la frua, pure ekspluata formo de la okcidentakapitalismo ol al iu ajn pensebla ideo de la socialisma socio. Obseda strebo evoluigi industrion, senkompata neglektado de la homo kaj soifo de la persona potenco — tiaj estas ĝiaj ĉefaj movfortoj. Akceptante la tezon, ke socialismo kaj marksismo estas pli aŭ malpli identaj kun stalinismo, ni faras por la stalinistoj la plej grandan servon en la sfero de propagando, la servon pri kiu ili povus nur revi. »
« Kiom paradokse tio ne estus, laborista partio, ne baziĝanta sur la marksisma teorio, en siaj praktikaj agoj ezakte sekvis la Marksanpenson pri tio, ke socialismo baziĝas sur ŝtatigo de la industrio… Tamen la brita eksperimento estis same embarasa, kvankam ĝia fiasko ne estis tiom drameca, kiel fiasko de la rusa eksperimento. Unuflanke ĝi naskis en Anglio rimarkeblan reglamentadon kaj burokratigon, kio ne estigis simpatiojn ĉe tiuj, kiuj strebis al larĝigo de la homaj libereco kaj sendependeco. Aliflanke ĝi pravigis eĉ ne unu el la ĉefaj esperoj de socialismo. »
« [pri kritikantoj de komunismo] Ripetante denove kaj denove siajn akuzojn kontraŭ komunismo, kiuj estas bone konataj al ĉiuj kaj kun kiuj konsentas ĉiu, kiu ne estas stalinisto, ili detenas sin de iu radikala kritiko de kapitalismo kaj de novaj proponoj rilate funkciadon de demokratia socialismo. Kreiĝas impreso, ke en la mondo ĉio estas en ordo, se nur oni sukcesos ĝin savi de la komunisma minaco; tiuj homoj similas al elreviĝintaj geamantoj, perdintaj ĉian kredon je la amo. »
« Kio rilatas al ekonomia pozicio de apartaj civitanoj, ideo de egaleco de la enspezoj neniam estis socialisma postulo kaj nek estas pro pluraj kialoj praktika, nek dezirinda. Necesas tia enspezo, kiu konsistigus bazon por la digna homa ekzistado. Kio rilatas malegalecon de la enspezoj, ĝi evidente ne devas superi tian gradon, ĉe kiu diferencoj en la enspezoj kondukas al ŝanĝo de vivoperceptado. »
« Hodiaŭ la homo staras antaŭ sia plej grava elekto: tio estas elekto ne inter kapitalismo kaj komunismo, sed inter robotismo (same en ĝia kapitalisma kaj komunisma formoj) kaj humanisma socialismo. »
« Laŭ sia interna esenco la produktado havas pacan karakteron. Neniigado, kaŭzata de la milito kaj detruado, damaĝas ĝin. Je tio kapitalismo kaj socialismo estas similaj unu al la alia kiel konkurantaj formoj de la sama kredo. Por ambaŭ la produktado estas kiel pupilo de la okulo. Ĝi konkeris koran inklinon de ambaŭ kaj ilia rivalado en tiu ĉi sfero kaŭzis furoron de la produktado. Ili iĝas ĉiam pli similaj unu al alia. Videblas ankaŭ kreskanta reciproka estimo. Kaj ĝi estas kaŭzita, ni aŭdacos diri, sole per la sukcesoj de la produktado. Nun ne eblas opinii, ke ili strebas neniigi unu la alian, ili streblas unu la alian superi. »