Dresado

El Vikicitaro
Dresado
Dresado
Dresado
Aliaj projektoj
Dresado en Vikipedio
Dresado en Komuneja kategorio
Dresado en Vikivortaro

Dresado estas aktivado de tiu, kiu dresas, do instruas beston por iu celo.

Citaĵo
« La ordono estas pli aĝa ol la lingvo, alikaze ĝin ne komprenus la hundoj. Dresado de la bestoj konsistas ĝuste en tio, ke ili, sen koni la lingvon, lernu kompreni kion de ili volas la homo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« Inter provizado de manĝaĵo kaj ordono formiĝis tre proksima ligo. Ĝi klare manifestiĝas en praktiko de la dresado de la bestoj. Farinte tion, kio estas postulata de ĝi, la besto ricevas sukeron el la manoj de la dresisto. La hejmigo de la ordono transformis la ordonon je promesado de manĝaĵo. Anstataŭ fuĝigi, minacante per morto, la homo promesas tion, kio plej multe necesas al ĉiu viva estaĵo, kaj strikte plenumas la promeson. Anstataŭ servi kiel manĝaĵo al la sinjoro, anstataŭ esti manĝita, tiu al kiu estis ordonite, mem ricevas manĝaĵon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri la mongoloj-invadintoj] La vera arto de tiuj ĉi rajdistoj, se paroli pri iliaj militlertecoj, konsistis en tio, ke ili sukcesis dresi grandegan amason de la plenumantoj, al kiuj ili senŝanceliĝe transdonadis la ricevatajn desupre ordonojn»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]