Atendo estas ago de tiu, kiu atendas, do restas ĝis iu okazo aŭ ies alveno; prokrastas ian agon ĝis okazos alia ago; antaŭvidas ion kiel probablan; esperas ricevi de iu ion kvazaŭ ŝuldatan.
« Se oni atendas nenion de iu, oni neniam estas elrevigita. »
« If you expect nothing from somebody you are never disappointed. »
« La kvietagrego estas la grego en la stato de atendado… Nome tiaspeca kvieto kaj atendado karakteras al religioj, kie haveblas kredo je la transa mondo. Do ekzistas homoj, kiuj sian propran vivon uzas kiel rimedon garantii pli bonan postmortanekzistadon. Sed la plej brila ekzemplo de la kvieta grego estas la komunio. »
« La silentanto havas tiun avantaĝon, ke liajn eldirojn oni atendas. Ili estas konsiderataj gravaj. Ili estas mallongaj kaj apartigitaj, per tio proksimiĝante al la ordono… Pro tio la komandestroj, plenumante siajn funkciojn, silentas. Tiel formiĝas kutimo atendi de tiu, kiu silentas, se li ekparolos, la frazojn sonantajn kiel ordonoj. »