Vannevar Bush

El Vikicitaro
Vannevar Bush
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Vannevar Bush (naskiĝis la 11-an de marto 1890. mortis la 28-an de junio 1974) estis usona inĝeniero, inventisto, kaj scienca administristo, kiu dum la 2-a Mondmilito estris la usonan Office of Scientific Research and Development (OSRD, t.e. Oficejo de Scienca Esplorado kaj Evoluigado), per kiu efektiviĝis preskaŭ ĉiuj dummilitaj disvolvadoj, inkluzive de la estigo kaj frua administrado de la Projekto Manhattan. Li estas konata ankaŭ, kiel inĝeniero, pro sia laboro pri analogaj komputiloj, pro la fondo de Raytheon, kaj pro la memekso, hipoteza agordebla mikrofilma rigardilo kun strukturo analogia al hiperteksto.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La mondo alvenis al epoko de malmultekostaj kompleksaj aparatoj kun granda fidindeco; kaj io nepre venos el tio. » « (angle) The world has arrived at an age of cheap complex devices of great reliability; and something is bound to come of it. »
— Vannevar Bush
Citaĵo
« Scienca progreso sur larĝa fronto rezultas de la libera ludado de liberaj intelektoj, prilaborante temojn de ilia propra elekto, laŭ la maniero diktita de ilia scivolemo por esplorado de la nekonitaĵo. » « (angle)Scientific progress on a broad front results from the free play of free intellects, working on subjects of their own choice, in the manner dictated by their curiosity for exploration of the unknown. »
— Vannevar Bush