— Benjamin Rush, Lecture on the medical jurisprudence of the mind // The Autobiography of Benjamin Rush
« La timo — tiu agresema, vorema bestio, sidanta en ni. Ĝi ne lasas forgesi sin. Senĉese ĝi obeigas nin kaj turmentas. Senĉese ĝi postulas nutraĵon, senĉese ni devas nutradi ĝin. Ni zorgas, ke la satigilo estu plej bona. Ĝia plej ŝatata nutraĵo — malgajaj klaĉoj, malbonaj novaĵoj, panikaj pensoj, koŝmaraj bildoj. El mil klaĉoj, novaĵoj kaj pensoj ni ĉiam elektas plej malbonajn, do tiajn, kiujn la timo plej ŝatas. Por satigi ĝin, por mildigi la monstron. Ni vidas homon, kiu aŭskultante sian kunulon havas palan vizaĝon kaj movas sin malkviete. Kio okazas? Li nutras la propran timon. Kaj kiam ni havas nenion? Do, ni febre elpensos la nutraĵon. Kaj kiam ni ne povas elpensi (kio okazas malofte)? Ni kuregos al la aliaj, ni serĉos homojn, demandos, aŭskultos kaj kolektos novaĵojn tiom longe, ĝis ni satigos la propran timon denove. »
« Neimagebla timemo, propra al la prahistoriahomo, tiu timemo antaŭ ĉio kio forte impresas, kion li tuj eksentas kiel magion, kiel ion ŝarĝitan je magia forto, gardas lin sufiĉe celkonforme de tio, kion oni povas nomi perdo de animo, perdo, kiun timas ĉiuj prahistoriaj popoloj, ĉar ĝin sekvas malsanoj kaj morto. »
«Ne estas milito inter islamanoj kaj ne-islamanoj, sed inter ekstremistoj kaj moderuloj de ĉiuj religioj.... Kio gravas estas ne vivi en timo. La plej danĝera afero estas rezigni kaj perdi esperon. La ĉefa malamiko ne estas terorismo aŭ ekstremismo, sed nescio.»
« Kiam anĝelo diras "Ne timu!" Preferu vi ekmaltrankviliĝi. Granda tasko estas survoje. »
« Whenever an angel says "Be not afraid!" you'd better start worrying. A big assignment is on the way. »
— Elie Wiesel, Citaĵo de Elie Wiesel, laŭ Spirituality and Liberation: Overcoming the Great Fallacy (Spiriteco kaj Liberigo: Superante la Granda trompo) de Robert McAfee Brown, p. 136 (1988).
«Se ni havus sufiĉan mondon kaj tempon, tiu ĉi timemo, Sinjorino, ne estus krimo.»
« (angle) Had we but world enough, and time, this coyness, Lady, were no crime. »
« La leono ne povas protekti sin kontraŭ kaptiloj, kaj la vulpo ne povas defendi sin de lupoj. Oni do devas esti vulpo por rekoni kaptilojn, kaj leono por timigi lupojn. »
« Memoru, la povo de Jedi fluas de la Forto. Sed gardu vin: Kolero, timo, agreso - la malluma flanko, estas ili. Post kiam vi ekiros laŭ la malluma vojo, por ĉiam ĝi regos vian destinon. »
« (angle) Remember, a Jedi's strength flows from the Force. But beware: Anger, fear, aggression — the dark side, are they. Once you start down the dark path, forever will it dominate your destiny. »
— George Lucas , Stelaj Militoj Epizodo 6-a: Reveno de la Ĵedajo
«Timi amon estas timi vivon, kaj tiuj, kiuj timas vivon, jam mortis.»
« La okuloj de timo volas, ke vi metu pli grandajn serurojn sur viajn pordojn, aĉetu pafilojn, enfermu vin. La okuloj de amo, anstataŭe, vidas nin ĉiujn kiel unu. »
« (angle) The eyes of fear want you to put bigger locks on your doors, buy guns, close yourself off. The eyes of love, instead, see all of us as one. »
«Tiuj ĉi estas malfacilaj tempoj. La mondo vundas. Ni vivas en timo kaj forgeso marŝi kun espero. Sed espero ne forgesis vin. Do, petu al ĝi vespermanĝi. Ĝi verŝajne malsatas kaj dankus la inviton.»
« (angle) These are hard times. The world hurts. We live in fear and forget to walk with hope. But hope has not forgotten you. So ask it to dinner. It's probably hungry and would appreciate the invitation. »
«Vi ne povas pensi sen emocio, kaj unu emocio estas timo, kaj fari gravan decidon surbaze de timo ne estas bona ideo. Do evoluigu vian kuraĝon.»
« (angle) You can't have thought without emotion, and one emotion is fear, and making an important decision on the basis of fear is not a good idea. So develop your courage. »
« Sekvu la voĉon de via koro, eĉ se ĝi kondukos vin for de la vojo de timemaj animoj. Ne fariĝu malmola kaj amara, eĉ se la vivo torturas vin kelkfoje. Nur unu afero gravas: vivi sian vivon bone kaj feliĉe... »
« La perfortuloj venkis dum la plej granda parto de la historio, ĉar ili ekbruligis la timon, kun kiu ĉiuj naskiĝas. »
« (angle) The violent have been victorious for most of history because they kindled the fear with which everyone is born. »
— Teodore Zeldin, An Intimate History of Humanity (1994)
« Se niaj malamikecoj naskiĝas el timo, tiam memfida malavareco naskiĝas el espero. Unu el la centraj lecionoj, kiujn mi lernis post duonjarcenta laborado en la evolua mondo, estas, ke anstataŭigo de timo per espero probable estas la plej potenca trampolino de progreso. »
« La sola afero, kiun ni devas timi estas timo mem - sennoma, senpripensa, nepravigebla teruro, kiu paralizas bezonatajn klopodojn por transformi retiriĝon en antaŭeniĝon. »
« (angle) The only thing we have to fear is fear itself — nameless, unreasoning, unjustified terror which paralyzes needed efforts to convert retreat into advance. »
« Li sciis ke konscio estas ĉefe la timo de la socio: aŭ timo de si mem. Li ne timis sin mem. Sed li tre konscie timis la socion, ĉar li sciis instinkte ke ĝi estas malbonvola, parte mensmalsana besto. »
« He knew that conscience was chiefly fear of society: or fear of oneself. He was not afraid of himself. But he was quite consciously afraid of society,which he knew by instinct to be a malevolent partly-insane beast. »
— La amanto de Lady Chatterley (Lady Chatterley's Lover) Ĉ. 10
« Kaj nur en la amaso la homo povas liberiĝi je la timo de tuŝo. Tio estas la sola situacio, kie tiu ĉi timo transformiĝas je sia kontraŭo… Kiu fordonis sin al la volo de la amaso, ne timas la tuŝojn. »
« Post ekzekuto la amaso eĉ pli ol iam ajn sentas timon de la morto. Ĝi disfalas kaj disiĝas, kvazaŭ panike forkurante. Ju pli grava estis la viktimo, des pli granda estas la timo, trafanta la amason. Ĝi povas konserviĝi nur se ekzekutoj sekvos seninterrompe unu la alian. »
« La tuŝo vekas niajn malnovajn timojn, ni revas pri la tuŝo, ĝin priskribas poetoj, kaj la civilizitavivo ĝenerale estas nenio alia ol la peno eviti ĝin. »
« La plej superan estimon ĉiam ĝuis tio, kio helpis en la afero de mortigado. Tio, kio povis mortigi, naskis timon, kaj tio kio ne servis senpere al la mortigo, estis konsiderata simple utila. »
« Kio trafas la okulojn ĉie kaj unuavice, estas la timo antaŭ la mortintoj. Oni opinias, ke ili estas malkontentaj pri sia stato kaj plenas je envio al la vivantoj. Ili venĝas — foje la ofendojn, faritajn al ili dum la vivo, sed pli ofte simple tion, ke la aliaj estas vivaj kaj ili ne. Nome la envion de la mortintoj plej multe timas la vivantoj. »
« Kontentiĝo de la plenumita, tio estas sukcese farita ordono, ŝirmas kutime ĉion alian, kio okazas al la pafinto. En li ĉiam haveblas io simila al la sento de repuŝo: tio kion li faras, gravuriĝas en li mem, ne nur en la viktimo. Abundo da repuŝoj, amasiĝante, kaŭzas timon. Tio estas speciala timo, estiĝanta el plurfoja ripetado de la ordonoj, mi nomas ĝin la timo de la ordono. Ĝi preskaŭ mankas en tiu, kiu nur transsendas la ordonojn plu, estante pera instanco. Sed ĝi des pli fortas, des pli proksime la farinta ordonojn estas al la fonto mem de la ordonoj. »
« [pri la maskito] Oni timas tion, kion oni ne konas, li timas ke la masko estos deŝirita. Nome tiu ĉi timo malebligas al li unuiĝi kun la masko komplete. Lia transformiĝo povas iri tre for, sed ĝi neniam estos kompleta. La masko, kiun alikaze eblus deĵeti, — tio estas maltrankviliga limo de la transformiĝo. »
« La postvivanto mem sentas timon. Li ĉiam timas… Lia grandeco kaj lia nevundebleco estas en konstanta konflikto. Li iĝis tro granda. La regantoj hodiaŭ tremas aliel, kvazaŭ ili estas la samaj kiel la aliaj homoj. La origina strukturo de la potenco, ĝia kerno kaj koro — postvivado de la regantoj koste de ĉiuj aliaj — reesumiĝis je absurdo, kuŝas en ruinoj. La potenco hodiaŭ estas pli pova ol iam ajn, sed ankaŭ pli damna ol iam ajn. Postvivus ĉiuj aŭ neniu. »
« [...] neŭroza timo fontas en seksa vivo kaj laŭas al subpremita nekontentigita libido. Tiu ĉi aserto evidentiĝas prava en praktiko. El ĝi oni povas konkludi, ke la sonĝoj de timo estas sonĝoj kun seksa enhavo: libido en ili transformiĝas je timo. »
« [pri sonĝo en kiu la dormanto malfruiĝas al trajno] Tiuj sonĝoj estas konsolo pro sentata dum la dormo timo de morto. “Forveturo” estas unu el la plej ofte uzataj simboloj de la morto. La sonĝo konsolas nin: “Estu trankvila, vi ne mortos (ne foriros)” — same kiel la sonĝo pri ekzamenoj: “Ne timu, vi ne malsukcesos”. Malfacileco de kompreno de ambaŭ tiuj sonĝotipoj klarigeblas ĝuste per tio, ke la sento de timo estas ligita al esprimo de konsolo. »
« Kiom plenas je la sentoj de timo kaj malgraveco amaso de mezaj usonanoj, bone videblas je populareco de animaciaĵoj pri Mickey Mouse. Ĉiam la sama historio de tiuj ĉi filmoj — ĉe sia abundeco de variaĵoj — konsistas en tio, ke iun tre etan persekutas io subpreme forta, grandega, minacante mortigi aŭ engluti la etulon. La etulo forkuras, finfine li sukcesas saviĝi aŭ eĉ iel damaĝi sian malamikon. Homoj ne emus konstante spekti la samon, eĉ se en diversaj variaĵoj, se tiu ĉi historio ne tuŝus ion tre proksiman al ilia propra emocia vivo. Evidentas ke la eta estaĵo, persekutata de kruela kaj forta malamiko estas la spektanto mem; nome tiel sentas sin li, kun tia situacio li identigas sian propran. Sed tio kompreneble ne povus havi konstantan allogon, se ne okazus la feliĉa fino. »
« Timo de la morto vivas en ni, vivas malgraŭ provoj nei ĝin, sed la subpremado kondukas al ĝia steriligo. Tiu timo iĝas unu el kaŭzoj de malriĉeco de niaj travivaĵoj, de nia senhalta postkurado je la vivo kaj ĝi klarigas — mi kuraĝe asertos tion — neimageblajn sumojn, kiujn pagas niaj homoj por siaj entombigoj. »
« Se en momento de tranĉado de la umbilika ŝnuro la bebo povus pensi, ĝi sendube sentus la timon de la morto. Zorgema sorto protektas nin kontraŭ tiu ĉi unua panika timo. Sed ĉe ĉiu sekva paŝo, en ĉiu nova etapo de nia naskiĝo ni ĉiufoje sentas la timon. Ni neniam estas liberaj de du kontraŭluktantaj streboj: unu el ili estas direktita al liberiĝo el la patrina sino, al transiro de besta vivmaniero al la homiĝinta ekzistado; la alia celas revenon al la patrina sino, revenon al la naturo, difiniteco kaj sekureco. »
« Ĉe multaj sufiĉe gravaj neŭrozoj ni vidas la saman strebon, sed jam forme de fopremita deziro, manifestiĝanta nur je sonĝoj, simptomoj kaj neŭroza konduto, kiuj estas rezulto de konflikto inter forta deziro resti en la sino de la patrino kaj la plenkreska parto de la persono, strebanta vivi normalan vivon. En la sonĝoj tiu ĉi strebo manifestiĝas forme de simboloj, kiam la homo vidas sin en malhela kaverno, en unupersona submarŝipo, sinkanta profunden en la akvon ktp. En konduto de tia homo troveblas timo antaŭ la vivo kaj profunda fasciniĝo je la morto (kiu en la sonĝoj prezentiĝas kiel reveno al la patrina sino, al la Patrino-Tero). »
« Malpli gravan formon de fiksiĝo je la patrino ni trovas en la kazoj, kiam la homo kvazaŭ permesis al si naskiĝi, sed timas fari sekvan paŝon en la procezo de la naskiĝo, timas ke oni forprenos lin de la patrinamamo. La homoj, haltintaj je tiu etapo de la naskiĝo, sentas fortan bezonon ke oni traktu ilin patrinece, ke oni vartu ilin, ke oni patrinece ilin prizorgu; senigitaj je la patrina protekto ili estas ekregataj de la timo kaj necerteco, sed kaze de haveblo — ĉu efektiva aŭ imagita — de la amanta patrino aŭ de iu anstataŭanta ŝin, ili plenas je optimismo kaj aktiveco. »
« Ĉiuj niaj amuzoj servas por faciligi al la homo fuĝon de si mem kaj de la minacanta lin enuo, donante al li azilon en multnombraj vojoj de la fuĝo, proponataj de nia kulturo. Tamen kaŝado de simptomo ne forigas kondiĉojn, naskantajn ĝin. Kune kun la timo malsaniĝi fizike aŭ esti humiligita kaze de perdo de la socia statuso kaj prestiĝo, la timo de enuo havas unuarangan signifon inter la timoj, spertataj de la nuntempa homo. Vivante en la mondo de distroj kaj amuzoj, li timas enuon kaj ĝojas, kiam unu plia tago pasis sen malagrablaĵoj, unu plian horon oni sukcesis mortigi sen konscii la kaŝitan enuon. »
« La mizeruloj ankaŭ staras en pia timo antaŭ la ĉirkaŭa mondo, timante la ŝanĝojn. Severaj ekzamenoj per malsato kaj malvarmo faras la vivon malfacila, tamen la konservativismo de la malriĉuloj estas same profunda kiel la konservativismo de la privilegiitoj. La konservativismo de la malriĉuloj estas la sama faktoro de konservado de la ekzistanta socia ordo kiel la konservativismo de la riĉuloj. »
«Misiismafervoro laŭsence esprimas profundan timon, iun obstinan senton de malsufiĉo… Fanatikulo, konvertanta aliajn je sia kredo, fortigas per tio ankaŭ sian kredon. »