Feliĉa fino

El Vikicitaro
Feliĉa fino
Feliĉa fino
Feliĉa fino
Aliaj projektoj
Feliĉa fino en Vikipedio
Feliĉa fino en Komuneja kategorio

Feliĉa fino estas tipo de fino de la intrigo de fikcia verko en kiu preskaŭ ĉio ŝanĝas al plej bona por la protagonistoj, iliaj flankuloj, kaj por preskaŭ ĉiu escepte pri la malbonuloj.

Citaĵo
« Kiom plenas je la sentoj de timo kaj malgraveco amaso de mezaj usonanoj, bone videblas je populareco de animaciaĵoj pri Mickey Mouse. Ĉiam la sama historio de tiuj ĉi filmoj — ĉe sia abundeco de variaĵoj — konsistas en tio, ke iun tre etan persekutas io subpreme forta, grandega, minacante mortigi aŭ engluti la etulon. La etulo forkuras, finfine li sukcesas saviĝi aŭ eĉ iel damaĝi sian malamikon. Homoj ne emus konstante spekti la samon, eĉ se en diversaj variaĵoj, se tiu ĉi historio ne tuŝus ion tre proksiman al ilia propra emocia vivo. Evidentas ke la eta estaĵo, persekutata de kruela kaj forta malamiko estas la spektanto mem; nome tiel sentas sin li, kun tia situacio li identigas sian propran. Sed tio kompreneble ne povus havi konstantan allogon, se ne okazus la feliĉa fino. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ[redakti]