Financa krizo de 2008

El Vikicitaro
(Alidirektita el Financa krizo de 2007)
Financa krizo de 2008
Financa krizo de 2008
Financa krizo de 2008
Aliaj projektoj
Financa krizo de 2008 en Vikipedio
Financa krizo de 2008 en Komuneja kategorio

Financa krizo de 2008 estis banka kaj financa krizo, kiu komenciĝis en 2007 en Usono kaj en 2008 grave kreskis, influinte la mondan ekonomion.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Abomene — mi intence uzas tiun ĉi vorton — ke altrangaj estroj de bankoj, kiuj efektivigis detruan politikon celante rapidan profiton, forirante el financaj institucioj kiujn ili bankrotigis, ricevas centmilionojn da dolaroj forme de subvencioj. En la mondo kie tio eblas, ekzistas fundamenta maljusteco»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« La konsumisma kulturo kaj malekvilibrigo de ekonomio, aperintaj ĉe Clinton kaj daŭrintaj ĉe George W. Bush rezultis en tio, ke lime de jarcentoj krevis sapveziko de la valorpapera merkato, kaj malpi ol jardekon poste komenciĝis grandskala financa krizo. La detrua unuflanka kurso de George W. Bush rezultigis la dekjaran militon en Proksima Oriento kaj disfalon de la ekstera politiko de Usono ĝenerale. La financa katastrofo de 2008 preskaŭ metis la landon en la nova ekonomia depresio, iginte Usonon — kaj plejparton de la Okcidento — ekpensi pri tio, kiom damaĝajn sekvojn kaŭzas sendetena konsumado. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Mi imagas tri bazajn scenarojn, spegulantajn eventualan regreson de Usono. La plej malbona evoluo de la eventoj inkluzivas seriozan financan krizon, sinkigantan Usonon kune kun plejparto de la mondo je detruega depresio. Kiel montris la krizo de 2007, tiu terura perspektivo estas tute ne fantazia. Kune kun detruaj sekvoj de la kreskanta engaĝiĝo de Usono je operacoj eksterlande, tia katastrofo povas je nuraj kelkaj jaroj fini la tutmondan dominadon de Usono. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Nome post la financa krizo de 2007 flanke de Ĉinio oftiĝis kaj iĝis pli malkaŝa kritiko de la usona sistemo kaj de la tutmonda pozicio de Usono»

Vidu ankaŭ[redakti]