Tombejo estas loko, destinita por enhavi kelkajn aŭ multajn tombojn.
« En la tombejo la homo rapide trafas tute specialan humoron. Ekzistas pia tradicio trompi sin rilate ĝian naturon. Ja efektive la malĝojo, kiun la homo sentas kaj montras, kaŝas sekretan kontentiĝon…
Nedifiniteco de la propra ankoraŭ ne finita vivo estas lia plej grava avantaĝo… Ili jam atingis la finon. Kun kiu ajn el ili li komencus malĉeestan konkuron, la forto estas ĉe lia flanko. Ĉar tie jam mankas la fortoj, estas nur la atingita fino. Pri ili jam estas finite kaj tiu ĉi fakto plenigas lin je deziro por ĉiam iĝi pli granda ol ili. Kuŝanta tie okdeknaŭjarulo estas forta stimulo. Kio malhelpas al li atingi naŭdek? »