|
 | |
|
 | |
|
 | |
|
 | | « …malgraŭ opinioj ke sekureco de Israelo profitos el konfrontiĝo de Usono kontraŭ la islama mondo, la postvivado de Israelo en longdaŭra perspektivo estos endanĝerigita. Al Israelo sufiĉos milita kaj patriota povoj por rebati senperan atakon kaj subpremi la palestinanojn. Tamen longdaŭra kaj sufiĉe senavara subtenado de Usono, kaŭzita de ne tiom strategiaj konsideroj, kiom sincera morala devo, malkreskos. Dum sia malfortiĝo Usono, malgraŭ simpatio de ĝia popolo al Israelo, povos ĉiam pli kliniĝi al rezigno je partopreno en la aferoj de la regiono, dum plejparto de aliaj landoj plej verŝajne kulpigos pri malordo en Proksima Oriento nome Usonon. Konsiderante politike ardiĝintajn arabajn amasojn, pli pretajn al longdaŭra militado (la “popola milito”), Israelo, transformiĝinta antaŭ okuloj de la mondo je la “apartisma ŝtato” (pri kio avertis en 2010 vic-ĉefministro Ehud Barak) apenaŭ eltenos longe. » | | — Zbigniew Brzeziński, Strategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012] |
|
|
 | | « Nova mondordo signifas ke la judoj kaj kristanoj regas la islamanojn, kaj se oni ne malhelpos ilin, baldaŭ ili dominos la konfuceismon kaj la aliajn religiojn en Barato, Ĉinio kaj Japanio… Jen kion nun asertas kristanoj kaj judoj: “Al ni estis destinite venki komunismon kaj la Okcidento nun devas venki islamon kaj konfuceismon”. Nun ni esperas vidi kontraŭstaron inter Ĉinio, kiu gvidas la konfuceisman tendaron, kaj Usono, kiu gvidas la tendaron de la kristanoj-krucmilitistoj. Ni havas neniujn garantiojn, sed ni havas antaŭjuĝon rilate la krucmilitistojn. Ni estas kun la konfuceismo kaj unuiĝinte kun ĝi kaj forminte la unuecan internacian fronton, ni eliminos nian komunan malamikon. » | | — Muamar Kadafi [marto 1994] |
|