« Dum ĉiujn pensojn de la homoj absorbis kristanismo, ili restis surdaj al la tentoj de la utopioj. Sed kiam oni komencis elreviĝi en kristanismo, la utopio komencis konkeri la cerbojn kaj enloĝiĝi en ili. Ĝi komencis tion fari jam en la epoko de la Renesanco, sed sukcesis venki nur du jarcentojn poste, en la epokon de “klerigado” de la superstiĉoj. Tiam naskiĝis la Estonteco — bildo de la neŝanceligebla feliĉo, paradizo laŭ ordono, kie mankas loko al hazardo kaj ĉiu fantazio estas traktata kiel herezo aŭ defio. »
« Do diferenco inter la konservativulo kaj radikalulo konsistas plejparte en diferenco de iliaj rigardoj al estonteco. Timo antaŭ estonteco igas nin sin apogi sur nuntempon kaj kroĉiĝi al ĝi dum kredo je estonteco faras nin pli akceptemaj rilate la ŝanĝojn. »
« La rifuzitoj, forpuŝitaj al malantaŭa loko homoj iĝas krudmaterialo por estonteco de la nacio. La ŝtono forĵetita de konstruistoj, iĝas fondoŝtono de la nova mondo. Popolo, ne havanta proprajn sociajn forĵetaĵojn kaj malkontentulojn, estas kutime disciplinita, bonkonduta, paca kaj afabla, sed ŝajne sen iuj ajn semoj de granda estonteco. Tute ne estas ironio de la historio en tio, ke nome rifuzitoj el diversaj landoj de Eŭropo transveturis oceanon kaj konstruis sur la nova kontinento novan mondon. Nur ili povis fari tion. »
« Tekniko de ellaborado de preteco al lukto kaj morto konsistas en apartigi personon de lia interna “mi”, tio estas ne permesi al la persono esti si mem. Tio estas atingata per kompleta unuiĝo de la persono kun kolektivo aŭ trudado al li imagita de la dua “mi”, aŭ instigado ĉe li de malestimo al la ekzistanta nuntempo kaj per direktado de li al la neekzistanta estonteco, poste per kreado de ŝirmo, apartiganta la personon de la realo (doktrino) nepenetrebla por la faktoj, aŭ per rompo de interna ekvilibro de la individuo, bruligante en li diversajn pasiojn. »
« Por humiligo de nuntempo povas esti uzata ankaŭ glorado de pasinteco. Sed tiu ĉi glorado devas esti ligita al grandaj esperoj pri estonteco, en kontraŭa kazo la glorado de pasinteco povos konduki al singarda traktado de nuntempo, sed ne al tiu ekstrema rifuzado de nuntempo, kiun volas la amasamovado. Tiel unue la amasa movado turnas la dorson al pasinteco, sed finfine ĝi pentras brilan bildon de la fora grandega pasinteco, bildon plej ofte malĝustan, kvankam versimilan. La religiaj movadoj revenas al pasinteco antaŭ tago de la kreado de la mondo; la socialajrevolucioj parolas pri la ora epoko, kiam la homoj estis liberaj, egalaj kaj sendependaj; la naciismaj movadoj resurektas kaj simple elpensas rememorojn pri la pasinta grandeco. »
« Disdegna traktado de nuntempo helpas al profetado. El bone akomoditaj al la vivohomoj formiĝas malbonaj profetoj. Aliflanke tiuj kiuj batalas kontraŭ nuntempo, pli bone rimarkas burĝonojn de estonteco kaj pli bone vidas semojn de la ŝanĝo kaj de ebleco de etaj iniciatoj. »
«Liberalulo traktas nuntempon kiel laŭleĝan posteulon de pasinteco, konstante kreskantan kaj evoluantan direkte al pli bona estonteco: difekti nuntempon signifas kripligi estontecon. »
«Radikalulo kaj reakciulomalamasnuntempon. Ambaŭ konsideras ĝin nenormalaĵo kaj monstro. Ambaŭ pretas trakti ĝin senkompate kaj sen ceremonioj, kaj ambaŭ estas emas al la ideo de sinofero. Per kio ili ja diferenciĝas? Unuavice pri opinioj pri tio, kiom oni povas ŝanĝi la homan naturon. Radikalulo pasie kredas je senlima kapablo de la homa naturo perfektiĝi. Li kredas, ke ŝanĝinte ĉirkaŭan la homon medion kaj perfektiginte teknikon de formado de la homa animo eblas krei tute novan, neniam ekzistintan socion. Kaj reakciulo ne kredas, ke en la homo troviĝas nekonataj eblecoj pri la bona. Kaj se necesas krei fortan sanan socion, do krei ĝin necesas surbaze de elprovitaj ekzemploj de pasinteco. Reakciulo vidas estontecon kiel bonegan restaŭradon, ne kiel neviditan novaĵon.
Efektive klara limo inter radikalulo kaj reakciulo mankas. Reakciulo ekzemple restarigante sian idealan pasintecon montras radikalismon. Lia imago pri pasinteco baziĝas ne tiom sur tio kio vere estis, kiom sur tio kion li volas vidi en estonteco. Li pli novigas ol restaŭras. Same okazas al radikalulo, kiam li intencas konstrui sian novan mondon. Sed ĉar li rifuzas kaj detruas nuntempon, do li devas ligi tiun ĉi novan mondon kun iu punkto en pasinteco. Se, konstruante la novan, li devas apliki perforton, do lia opinio pri la homa naturo morniĝas kaj proksimiĝas al opinio de reakciulo.
Miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo speciale videblas en tiuj, kiuj okupiĝas pri nacialiberigado. Adeptoj de Ghandi en Hindio kaj cionistoj en Palestino volus resurekti grandegan pasintecon kaj samtempe krei la neviditan Utopion. La profetoj ankaŭ estis miksaĵo de reakciulo kaj radikalulo. Ili edifis revenon al la malnova kredo kaj revis pri la nova mondo kaj nova vivo. »
« [pri la fina fazo de la amasamovado] Koncerne la malkontentulojn, do la movado en tiu ĉi etapo zorgas pri ili, sed ne por uzi ilian malkontenton en la morta lukto kontraŭ nuntempo, sed por pacigi ilin kun nuntempo kaj fari ilin paciencaj kaj obeemaj. La movado proponas al la malkontentuloj esperon pri fora estonteco, revon-fantomon. Tiel fine de sia aktiva periodo la movado transformiĝas je ilo de la potenco por prosperuloj unuflanke kaj je opiumo por la popolo aliflanke. »
« La eŭropanoj ĉiam nebule sentis, ke averaĝa vivnivelo en Usono pli altas ol ĉe ili. La sento estis ne tre klara, sed evidenta, ĝi kondukis al penso, de ĉiuj akceptata kaj ne dubinda, ke Usono estas estonteco. »
« Antikva homo kaj eŭropano estas egale zorgitaj pri estonteco, sed la heleno-romianoj subigas al ĝia povopasintecon dum ni donas plej grandan aŭtonomion al estonteco, noveco ĝenerale. »
« Loĝantoj de Centra kaj Suda Amerikoj havas komunan pasintecon kun la hispanoj, tamen ili ne formas komunan nacion. Kial? Mankas unu kaj evidente la plej granda afero — komuna estonteco. »
« Ĉiu kiu defendas sin kontraŭ la nova kaj nekonata, forirante al pasinteco, venas al la sama neŭrastenia stato kiel la homo, identiganta sin kun la nova kaj forkuranta de la pasinteco. La sola diferenco estas ke unu seniĝas je la pasinteco kaj la alia — je la estonteco. »
« Hodiaŭ estonteco estas neprognozebla, kuro de la eventoj akiris ĥaosan, hazardan karakteron. Kaj tiu kiu diros al vi: mi scias kio okazos — tiu estas ĉarlatano. »
« La homaj estaĵoj komprenas sin, kaj elfaras sian estonton, pere de diskuto, defio, demandoj, kaj per diri la nedirendan ; Ne per faldi la genuojn antaŭ dioj aŭ homoj. »
«Signifo de la sonĝo por aŭguro de estonteco? Pri tio kompreneble eĉ ne parolindas. Anstataŭe oni povus diri: por ekkono de pasinteco. Ĉar la sonĝo ĉiam kaj ĉiusence venas el pasinteco. Tamen ankaŭ kredo je tio ke la sonĝo malkovras al ni estontecon ne estas tute sena je la vero. La sonĝo, bildigante por ni plenumon de deziro, translokas nin al estonteco; sed tiu estonteco, kiu ŝajnas al dormanto estanteco, danke al nedetruebla deziro estas kopio kaj reproduktaĵo de pasinteco, »