Jane Goodall

El Vikicitaro
Jane Goodall
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Jane Morris GOODALL (naskiĝis la 3-an de aprilo 1934) estas unu el la plej eminentaj spertuloj pri primatoj. Ŝi ne edukiĝis kiel sciencisto sed laboris kiel sekretario en Bournemouth, Anglio.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Daŭra ŝanĝo estas serio de kompromisoj. Kaj kompromiso estas bonaj, se viaj valoroj ne ŝanĝiĝas. » « (angle) Lasting change is a series of compromises. And compromise is all right, as long your values don't change. »
— Jane Goodall
Citaĵo
« La plej granda danĝero por nia estonteco estas apatio. » « (angle) The greatest danger to our future is apathy. »
— Jane Goodall
Citaĵo
« La minimumo, kiun mi povas fari estas paroli por la centoj da ĉimpanzoj, kiuj nun sidas kurbaj, mizeraj kaj sen espero, rigardante per mortaj okuloj el siaj metalaj malliberejoj. Ili ne povas mem paroli. »
— Jane Goodall (1989)
Citaĵo
« Vi eble ne kredas je evolucio, kaj tio estas en ordo. Kiel ni homoj fariĝis tia, kia ni estas, estas multe malpli grave ol kiel ni agu nun por eliri el la malordo, kiun ni kreis por ni mem. » « (angle) You may not believe in evolution, and that is all right. How we humans came to be the way we are is far less important than how we should act now to get out of the mess we have made for ourselves. »
— Jane Goodall