Benedikto la 16-a (latine Benedictus, "Benita" aŭ "Benito"), baptonomiĝis Joseph RATZINGER, naskiĝis la 16-an de aprilo 1927 en Marktl am Inn (Germanio), kiel la 265-a papo plenumis la plej altan oficon en la katolika eklezio ekde la 19-an de aprilo 2005 ĝis sia anticipe anoncita demisio kiu ekvalidis la 28-an de februaro 2013.
«Aidoso ... estas tragedio kio ne povas esti venkita nur per mono, kaj ĝi ne povas esti venkita per disdono de kondomoj kio eĉ pli seriozigas la problemojn. »
— (Parolante al ĵurnalistoj en la aviadilo vojaĝante al Kameruno, en marto 2009)
« En la gejunuloj estas la dinamiko de la estonteco. »
— 14.08.2005 - Intervjuo de Radio Vatikana
« Karaj fratoj kaj fratinoj, post la granda Papo Johano Paŭlo la 2-a, la kardinaloj elektis min, simplan kaj humilan laboriston en la vinberejo de la Sinjoro. La fakto, ke la Sinjoro povas labori kaj agi eĉ kun nesufiĉaj rimedoj, konsolas min, kaj antaŭ ĉio mi konfidas min al viaj preĝoj. »