Eŭropa Unio

El Vikicitaro
(Alidirektita el EU)
Eŭropa Unio
Eŭropa Unio
Eŭropa Unio
Aliaj projektoj
Eŭropa Unio en Vikipedio
Eŭropa Unio en Komunejo
Eŭropa Unio en Komuneja kategorio
Eŭropa Unio en Vikivortaro
Eŭropa Unio en Vikinovaĵoj

Eŭropa Unio estas unio de landoj en Eŭropo.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Kontraŭdira konduto rilate demandon pri la unuiĝo de Eŭropo kaj fideleco al estingiĝantaj specialaj rilatoj kun Usono, transformis Brition je la ŝtato al neniu interesa rilate seriozajn planojn pri elekto de estonteco de Eŭropo. Londono grandparte ekskludis sin mem el la eŭropa ludo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Problemo tamen estas en tio, ke la vere eŭropa “Eŭropo” ne ekzistas. Tio estas imago, koncepto kaj celo, sed ankoraŭ ne realo. Okcidenta Eŭropo jam estas komuna merkato, sed ĝi ankoraŭ estas for de politika ento. La politika Eŭropo ankoraŭ ne aperis. Krizo en Bosnio iĝis malafabla pruvo — se pruvoj ankoraŭ necesas — de daŭra neekzistado de Eŭropo kiel unueca organismo. Amara fakto estas ke Okcidenta Eŭropo kaj ĉiam pli ankaŭ Centra Eŭropo, restas grandparte usonaj protektoratoj, ĉe tio la aliancaj ŝtatoj similas al antikvaj vasaloj kaj subuloj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Afero de unuiĝo de Eŭropo ĉiam pli estas subtenata de burokratia energio, estigata de granda organiza aparato, kreita de la Eŭropa komunumo kaj de ĝia sukcedinto — la Eŭropa Unio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« La eŭropa unuiĝo estas procezo, ne celo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Francio strebas denove esti enkorpigo de Eŭropo; Germanio esperas pri elaĉeto de siaj pekoj helpe de Eŭropo. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Eŭropo, konstruita kaj gvidata de Berlino estas tute neplenumebla ideo. Jen pro kio Germanio bezonas Francion, Eŭropo bezonas la franco-germanan interligon, kaj Usono ne povas elekti inter Germanio kaj Francio. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Usono devas uzi sian influon en Eŭropo por helpi al siatempa aniĝo de Turkio en Eŭropa Unio, kaj turni specialan atenton al traktado de Turkio kiel eŭropa lando, kondiĉe ke en la interna politiko de Turkio ne okazos drasta kliniĝo al la islama direkto. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« En la fina jaro de la 20-a jarcento la eŭropanoj kaj unuavice la francoj pompe deklaris, ke Eŭropo en plej proksima tempo ekhavos “sendependajn eblecojn en la kampo de la tutmonda sekureco”. Sed, kiel baldaŭ montris la milito en Afganio, tiu promeso estis simila al la fama sovetia kredigo pri historia venko de la komunismo, “montriĝanta ĉe horizonto”, do ĉe la imagita linio, foriĝanta dum proksimiĝo al ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Konglomeraĵoj havas ne historiajn revojn, sed nur materiajn interesojn. Senvizaĝaj burokrataj institucioj de Eŭropa Unio ne povas veki popolajn sentojn, necesajn por politika agnosko… Do kun paso de la tempo Eŭropa Unio ekhavos atributojn de milit-politika ŝtatego, ĝuste kiel multaj gigantaj multnaciaj korporacioj aranĝas por gardado de siaj vive gravaj interesoj propran armitan sekurecservon. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Vastiĝo de Eŭropa Unio kaj NATO daŭros. Kun ĉiu plia ĝia ondo kaj retiriĝo de la Oriento kaj ofensivo de la Okcidento, danĝeroj, kreataj de geopolitika “nenies tereno”, simple ŝoviĝas orienten. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri internacia komerco] Pri egalaj eblecoj reale oni povas paroli nur rilate Usonon kaj Eŭropan Union. Kiam haveblas konsento de ambaŭ flankoj, ili povas dikti al la tuta mondo siajn kondiĉojn de la financa aktivado kaj komerco»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« …Eŭropa Unio riskas perdi statuson de imitinda ekzemplo ĉe aliaj regionoj. Tro riĉa por malriĉaj regionoj, ĝi altiras enmigrintojn, sed ne servas al ili kiel ekzemplo. Tro pasiva en aferoj de la internacia sekureco, ĝi ne havas sufiĉan influon por malhelpi al Usono daŭrigi la politikon, profundigantan jaman disdividon, speciale en la islamaj landoj. Tro egocentrisma, ĝi kondutas tiel kvazaŭ ĝia ĉefa politika tasko estas iĝi la plej komforta en la mondo maljunulejo. Tro ostiĝinta, ĝi timas kulturan diversecon. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« …Germanio kaj Italio pro siaj komercaj interesoj tiriĝos al Rusio, Francio kaj la nefidinda Centra Eŭropo — al la politike pli unueca Eŭropa Unio, dum Britio klopodos trovi ekvilibron ene de Eŭropa Unio, konservante specialajn rilatojn kun la malfortiĝinta Usono»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Eŭropo bedaŭrinde ne vidas pli for ol ĝia nazo, Rusio retrorigardas pasintecon, Ĉinio rigardas propran estontecon kaj Barato kun envio rigardas Ĉinion. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Eŭropo ĝis nun restas “nefinita”. Kaj tiel estos ĝis la Okcidento, montrinte strategian sobrecon kaj racion, akceptos Turkion je pli egalaj kondiĉoj kaj partnerigos Rusion politike kaj ekonomie. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« [pri sociologiaj enketoj en Rusio] …voĉdonante por la aliĝo al Eŭropa Unio la rusia loĝantaro plejparte ne imagas kiom striktaj estas postuloj al la kandidatoj. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Andrej Movĉan[redakti]

Citaĵo
« ...estas nemalmulte da ekzemploj de tio, kiel EU rezignis je siaj sindevigoj, lasante aliancanojn solaj sub pafado — en la rekta kaj figura sencoj. » « ...есть немало примеров того, как ЕС отказывался от своих обязательств, оставляя союзников в одиночестве под огнем — в прямом и переносном смысле слова. »
— Andrej Movĉan, Inter Rusio kaj EU [la 9-a de marto 2017]
Citaĵo
« ...Rusio elportas al EU 85% de sia tuta eksporto. Kaj ĝi ricevas [de tie] pli ol 80% de la kritike grava aparataro. Dume por EU, Rusio estas nura liveranto de 12% de la importaĵoj. » « ...Россия вывозит в ЕС 85% всего своего экспорта. И получает более 80% критически важного оборудования. А для ЕС Россия — всего лишь поставщик 12% импортных товаров. »
— Andrej Movĉan, Aniĝo en EU? [la 1-a de februaro 2017]
Citaĵo
« [pri sankcioj kontraŭ Rusio] En 2015 ĉiu dua eŭropa ŝtatoficisto demandis min: “Kiom da monatoj ankoraŭ eltenos la rusia ekonomio?” Fine de la jaro tio tedis min kaj mi komencis respondi koncize: “Iom ajn”, kio nemalmulte mirigis la kunparolantojn. Iom poste la deĵora demando ŝanĝiĝis al “Kiom rapide sankcioj igos Rusion ŝanĝi sian politikon?” kaj mia respondo “Neniam” mirigis ilin ne malpli multe. » « В 2015 году каждый второй европейский чиновник задавал мне вопрос: «Сколько месяцев еще протянет российская экономика?» К концу года мне это надоело, и я стал отвечать коротко: «Да сколько угодно», что немало удивляло собеседников. Чуть позже дежурный вопрос сменился на «Как скоро санкции заставят Россию изменить свою политику?», и мой ответ «Никогда» удивлял их не меньше. »
— Andrej Movĉan, Rusio en la epoko de postvero: Racio kontraŭ informa bruo [2019]
Citaĵo
« Ne malpli erara estas ankaŭ iluzio, ke eŭrointegriĝo estas unika kuracilo de la hodiaŭaj problemoj. La eŭrointegriĝo estas necesa procezo, tamen tio estas tute ne kuracilo. Tio estas ekzameno kaj defio — por integriĝi al EU kaj ne morti pro elĉerpiĝo ĉe tio, necesas esti pretaj: fortaj ekonomie, fleksaj kaj “kontraŭfragilaj” politike» « Не менее ошибочна и иллюзия, что евроинтеграция — это универсальное лекарство от сегодняшних проблем. Евроинтеграция — нужный процесс, однако это совсем не лекарство. Это испытание и вызов — чтобы интегрироваться в ЕС и не умереть от истощения при этом, надо быть готовыми: сильными экономически, гибкими и «антихрупкими» политически. »
— Andrej Movĉan, Ĉu sukceso de revolucio? [la 10-a de oktobro 2014]
Citaĵo
« La ĉefa kontraŭulo de militoj en la nuna mondo estas kresko de parto de internacia komerco. Milito, kiel montras historio, neniam komenciĝas se landoj sukcesas superi certan nivelon de komerco inter si. Interalie pro tio haveblas espero, ke Rusio kun EU neniam komencos armitan konflikton» « Главный противник войн в современном мире — рост доли внешней торговли. Война, как показывает история, никогда не начинается, если страны добиваются превышения определенного уровня внешней торговли между собой. В частности, поэтому есть надежда, что Россия с ЕС никогда не вступят в вооруженный конфликт. »
— Andrej Movĉan, Kiu kaj por kio bezonas militon [februaro 2016]

Vidu ankaŭ[redakti]