Estonteco de unu iluzio

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Estonteco de unu iluzio
Estonteco de unu iluzio
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Estonteco de unu iluzio en Vikipedio

Estonteco de unu iluzio (germane: Die Zukunft einer Illusion) estas la verko de aŭstra] psikologo Sigmund Freud, eldonita en 1927 kaj dediĉita al la traktado de religio de la vidpunkto de psikanalizo.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« [...] homoj ĝenerale travivas sian estantecon kvazaŭ naive, sen konsideri serioze ĝian profundan enhavon: ili unue devas ekrigardi ĝin de ekstere; do la estanteco devas transformiĝi je pasinteco por ke ni povu sin apogi sur ĝin en sia rezonado pri estonteco»
— Sigmund Freud, Estonteco de unu iluzio [1927]
Citaĵo
« Same kiel ne eblas eviti devigadon al kultura laboro, ne eblas ankaŭ eviti dominadon de malplimulto super la amasoj, ĉar la amasoj estas malkleraj kaj mallongvidaj, ili ne ŝatas rezigni je pasioj, ne aŭskultas la argumentojn pri neevitebelo de tiu rezigno kaj individuaj reprezentantoj de la amasoj stimulas unu la alian al plena manko je limigoj kaj malprudeco. Nur danke al influo de ekzemplodonaj individuoj, agnoskataj de ili kiel gvidantoj, ili ebligas inklinigi sin al streĉa laboro kaj memrezigno, de kio dependas ekzistado de la kulturo»
— Sigmund Freud, Estonteco de unu iluzio [1927]
Citaĵo
« Plej verŝajne certa procentaĵo de la homaro — pro malsanecaj denaskaj trajtoj aŭ troa forto de la pasioj — por ĉiam restos nesocia, sed se oni sukcesus la nunan malamikan al la kulturo plimulton transformi je malplimulto, estus atingita tre multe, eble eĉ atingebla maksimumo. »
— Sigmund Freud, Estonteco de unu iluzio [1927]
Citaĵo
« Finfine la ĉefa tasko de la kulturo, ĝia vera bazo estas defendi nin de la naturo»
— Sigmund Freud, Estonteco de unu iluzio [1927]
Citaĵo
« Libido sekvas la vojojn de narcisisma bezono kaj ligiĝas al la objektoj, garantiantaj ĝian kontentigon. Tiel patrino, kontentiganta malsaton de la infano, iĝas la unua objekto de lia amo kaj certe la unua baro kontraŭ ĉiuj nebulaj, minacantaj danĝeroj de la ekstera mondo, ni diru, la unua azilo kontraŭ timo. En tiu sia funkcio la patrino baldaŭ estas repuŝata de la pli forta patro, al kiu funkcio de protekto ekde tiam estas fiksata por la tuta infanaĝo. Al rilatoj al la patro tamen propras siaspeca ambigueco. Li mem estas minaco, eble pro la karaktero de siaj rilatoj kun la patrino. Do la patron oni ne malpli timas ol oni tiriĝas al li kaj adoras lin. »
— Sigmund Freud, Estonteco de unu iluzio [1927]
Citaĵo
« [pri spiritistoj] Ili bedaŭrinde ne sukcesas refuti la hipotezon, ke la fenomenoj kaj diroj de la elvokitaj de ili spiritoj estas nur produktoj de ilia propra psika agado. Ili citis la vortojn de spiritoj de la famegaj homoj, plej konataj pensantoj, sed ĉiuj akiritaj de ili diroj kaj sciigoj estis tiom stultaj, tiom malkonsolaj en sia malpleneco, ke el ĉio ĉi kun plena konvinkiteco oni povas konkludi nur ke la spiritoj scias adaptiĝi al la rondo de la homoj kiuj vokas ilin. »
— Sigmund Freud, Estonteco de unu iluzio [1927]
Citaĵo
« Karaktera trajto de la iluzio estas ĝia deveno de la homa deziro, tiurilate ĝi proksimas al deliraj ideoj en psikiatrio, kvankam ĝi diferencas de ili, jam sen paroli pri pli granda struktura komplikeco de la delira ideo. »
— Sigmund Freud, Estonteco de unu iluzio [1927]
Citaĵo
« [...] piema kredanto altgrade estas protektita kontraŭ danĝero de konataj neŭrozaj malsanoj: alproprigo de universala neŭrozo liberigas lin de la tasko ellabori sian personan neŭrozon. »
— Sigmund Freud, Estonteco de unu iluzio [1927]
Citaĵo
« Intenco perforte kaj unubate faligi la religion estas sendube absurda entrepreno. Unuavice pro tio ke ĝi ne havas perspektivojn. La kredanto ne permesos forpreni de si sian kredon nek per argumentoj de racio, nek per malpermesoj. Estus kruele se rilate iun tio sukcesus. Se iu dum jardekoj estis prenanta dormigilojn, li kompreneble ne estos dormanta se oni forprenos de li la pilolojn»
— Sigmund Freud, Estonteco de unu iluzio [1927]

Vidu ankaŭ[redakti]