« La ĉefa gloro de nia epoko estas la venko de la logika pensado super nevalidaj mensaj sintenoj; mallonge, la triumfo de Scienco super religio. Jen la nepra unua paŝo al vera Progreso. Necesas nur ĵeti lumon sur la ombrojn. »
— "...sed nur fragmento."[1]Dua eldono. 2012. Eldonejo Fonto.</ref> paĝo 108
« Ŝajne eŭropanoj eĉ ne povas imagi, kion signifas, ke fremda potenco altrudas sian regadon. Tiel facilanime ili pentras al si la benon ankaŭ por la viktimoj. »
« ... se oni predikas, ke ni troviĝas solaj en senviva mekanisma universo, oni proponas filozofion tiel morne pesimisman, ke nur heroaj pensuloj - aŭ heroaj misiuloj en tropika ĝangalo - tiras el ĝi vivoforton. »
« La historio estas plejparte ogrofabelo. Ĉiu civilizacio, inta, anta aŭ onta, estas konstruita sur monto el kranioj. La bonulo ĉiam devas elekti inter sinmortigo kaj kompromiso kun la mondo. »
« Ĉu ĉiuj pasintaj kulturoj, pri kiuj ni volonte hipotezas, suferis siaspecajn mankojn? Ĉu revoj pri idealaj oraj epokoj aŭ venontaj paradizoj ĉiam estis kaj restos nur tio - revoj, konsolaj fabeloj? Ĉu la tuta universo, almenaŭ la homa sfero, estas ia giganta fiŝerco? »