« La sociala havas du devojn: produkti la restaĵon kaj tuj ekstermi ĝin. Se la tuta riĉaĵo estus oferata, la homoj perdus la senton de realeco. Se la tuta riĉaĵo estus je ilia dispono, ili ne plu distingus la utilan de senutila. La sociala devas zorgi pri senutila konsumado de la restaĵo por ke la individuoj estu pretaj al utila por ili organizado de ilia vivo. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
«Naiva estas ne la sociala — naivaj estas diversaj socialistoj kaj humanistoj, revantaj pri redistribuado de la tuta riĉaĵo, ekskludado de ĉiuj senutilaj elspezoj ktp. La socialistoj, luktantoj por konsumakosto, luktantoj por konsuma kosto de la sociala, montras ke la socialeco estas absolute ne komprenita de ili — ili opinias ke la sociala povas iĝi la optimuma kolektiva administrado de la konsuma kosto de la homoj kaj aĵoj. Sed ĝi neniam estos tio. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« La socio saviĝas nome pro malbona administrado de la riĉaĵoj… »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« La suicida terorismo estis terorismo de malriĉuloj, la nuna terorismo estas la terorismo de riĉuloj. »
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
« La orienta formo de kaŭrado, al kiu kutimas riĉuloj kun iliaj gastoj, esprimas ion el ilia specifa traktado de la riĉeco. Ili kvazaŭ enhavas ĝin komplete en si kaj pro tio estas trankvilaj: dum ili kaŭras mankas eĉ ombro de zorgiĝo aŭ timo ke oni rabos ilin aŭ iel aliel senigos je la riĉeco. Kiam oni priservas ilin, oni kvazaŭ priservas la riĉecon. Sed en persona rilato neniu kruelo rimarkeblas; ĉi tie neniu sidas sur iu kiel tion faras ĉiuj, sidantaj sur la seĝoj; la homo estas bele formita kaj vestita sako, enhavanta ĉion kio decas, la servistoj venas kaj priservas la sakon. »
«Kalvino suspekteme traktis riĉecon, sed estis senkompata al malriĉeco. Kaj poste ni nemalofte renkontas en kalvinismo avertojn kontraŭ amikemo al eksterlandano, kruelecon rilate malriĉulon kaj ĝeneralan atmosferon de suspektemo rilate la homojn. »
« La Renesanco estis kulturo de riĉa kaj pova klaso, kiu trafis pinton de la ondo, levita je ŝtormo de novaj ekonomiaj fortoj. Ordinara popolo, ricevinta nek novan riĉaĵon, nek novan potencon, transformiĝis je senvizaĝa amaso, perdinta certecon de sia antaŭa stato; al tiu amaso oni flatis aŭ minacis, sed potenculoj ĉiam manipulis kaj ekspluatis ĝin. Flanko ĉe flanke kun nova individuismo leviĝis ankaŭ nova despotismo. »
« Je pli alta nivelo konfliktoj inter malriĉaj kaj riĉaj estas malpli probablaj, ĉar, escepte de specialaj cirkonstancoj, al malriĉaj landoj mankas politika unueco, ekonomia potencialo kaj milita povo por defii riĉajn ŝtatojn… internacia klasamilito inter la malriĉa Sudo kaj la prospera Okcidento estas same malproksima de realo kiel la harmonia mondo. »
« Diferencoj je bonstato povas kaŭzi konfliktojn inter socioj, sed kiel montras faktoj, tio okazis precipe tiam, kiam riĉaj kaj pli povaj provas konkeri aŭ kolonii pli malriĉajn kaj patriarkecajn landojn. »
« Riĉaĵoj estas la plej belaj kaj malpli indaj donacoj, kiujn Dio povas doni al homo... Tial nia Sinjoro Dio ofte donas riĉaĵojn al malsaĝaj homoj, al kiuj Li donas nenion alian. »
« Ĉar la produktiloj estas la kolektiva verko de la homaro, la produkto estu la kolektiva propraĵo de la homaro. Individua proprigo estas nek justa nek utila. Ĉio apartenas al ĉiu. Ĉiuj aferoj estas por ĉiuj homoj, ĉar ĉiuj bezonas ilin, ĉar ĉiuj laboris laŭ sia forto por produkti ilin, kaj ĉar ne eblas taksi ĉies parton de la produktado de la riĉeco de la mondo. »
« La socio, almenaŭ la civilizita socio, neniam pretas kredi ion damaĝe al tiuj kiuj estas kaj riĉaj kaj fascinaj. Ĝi sentas instinkte ke bonaj manieroj pli gravas ol moralo, kaj…la plej alta respektindeco multe malpli valoras ol la posedo de bona kuiristo. »
« Society, civilised society at least, is never very ready to believe anything to the detriment of those who are both rich and fascinating. It feels instinctively that manners are more importan than morals, and … the highest respectibility is of much less value than the possession of a good chef. »
« Mi konas la perfektajn lokojn, kie konstrui loĝejojn por la senhejmuloj: golfejojn. Estas perfekte. Sufiĉe da bona tero en bonaj kvartaloj; tero, kiu nun malŝpariĝas por la senpensa agado de blankaj, bonhavaj negociistaj krimuloj, kiuj uzas la ludon por kuniĝi kaj fari interkonsentojn distranĉi la landon iom pli precize inter si. [...] Tempas, ke realaj homoj reprenu la golfejojn de la riĉuloj kaj transdonu ilin al la senhejmuloj. Golfo estas aroganta, elitisma ludo, kiu plenigas tro da spaco entute en ĉi tiu lando. »
« I know just the place to build housing for the homeless: golf courses. It’s perfect. Plenty of good land in nice neighborhoods; land that is currently being squandered on a mindless activity engaged in by white, well-to-do business criminals who use the game to get together so they can make deals to carve this country up a little finer among themselves. [...] It’s time for real people to reclaim the golf courses from the wealthy and turn them over to the homeless. Golf is an arrogant, elitist game that takes up entirely too much space in this country. »
« Se streĉa laboro estus tiel bonega afero, certe la riĉuloj retenus ĉiom el ĝi por si. »
« If hard work were such a wonderful thing, surely the rich would have kept it all to themselves. »
— Lane Kirkland
« Se malriĉuloj scius kiom riĉaj estas riĉuloj, oni tumultus en la stratoj. »
« If poor people knew how rich rich people are, there would be riots in the streets. »
— Chris Rock
« Kaj ne gravus eĉ iomete se mi pravus aŭ malpravus; riĉulon oni kredas vere saĝa. »
« And it wouldn't make one bit of difference if I answer right or wrong; when you're rich they think you really know. »
— Tevje, Violonisto sur la tegmento
« Se vi amas riĉecon pli ol liberecon, la trankvileco de sklaveco ol la vigla konkurso de libereco - iru hejmen de ni en paco. Ni ne petas viajn konsilojn aŭ armilojn. Kaŭriĝu kaj leku la manojn, kiuj nutras vin. Viaj katenoj sidu malpeze sur vi kaj la posteuloj forgesu, ke vi estis niaj samlandanoj! »
— Samuel Adams, Parolado (1-an de aŭgusto 1776)
«La internacia komunumo... permesas al preskaŭ 3 miliardoj da homoj - preskaŭ duono de la tuta homaro - vivi per po $ 2 aŭ malpli tage en mondo de senprecedenca riĉeco.»
« Verdire malriĉeco estas anomalio por riĉuloj. Estas tre malfacile kompreni kial homoj, kiuj volas vespermanĝon ne movas la sonorilon. »
— Walter Bagehot
« Oni devas taksi la riĉecon de homo, ne laŭ la kvanton, sed laŭ la uzo, kiun li faras. »
— Josh Billings
«Sano estas la plej granda donaco, kontento estas la plej granda riĉeco, fidinda amiko estas la plej bona parenco, Nirvana estas la plej granda feliĉo. »
«Avideco ne bonas. Esti rabema ne igas vin kapitalisto, ĝi igas vin sociopato. Kaj en ekonomio tiel dependa de skala kunlaboro kiel la nia, sociopatio estas tiel malbona por komercoj kiel por socio... Novliberala ekonomia teorio vendis sin al vi kiel neŝanĝebla natura leĝo, kiam fakte temas pri sociaj normoj kaj konstruitaj rakontoj surbaze de pseŭdoscienco. Se ni vere volas pli justan, pli prosperan kaj pli daŭripovan ekonomion, se ni volas alte funkciantajn demokratiojn kaj civilan socion, ni devas havi novan ekonomion. »
— Nick Hanauer
« Malmultaj riĉuloj posedas siajn posedaĵojn. La posedaĵo posedas ilin. »
— Robert Ingersoll
« La koroj de riĉuloj malmoliĝas. La ekzisto de malriĉuloj estas riproĉo por ili. »
— Murray Leinster
«Ĉar estas pli facile por kamelo iri tra trueton de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio.»
«La deziro je riĉeco estas preskaŭ universala, kaj neniu povas diri, ke ĝi ne estas laŭdinda, kondiĉe ke ĝia posedanto akceptas siajn respondecojn kaj uzas ĝin kiel amiko por la homaro.»
« (angle) The desire for wealth is nearly universal, and none can say it is not laudable, provided the possessor of it accepts its responsibilities, and uses it as a friend to humanity. »