Donald Trump

El Vikicitaro
Donald Trump
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Novaĵartikoloj en Vikinovaĵoj

Donald John TRUMP (naskiĝis la 14-an de junio 1946 en Novjorko, Novjorkio, Usono) estas usona grandskala posedanto de tero kaj konstruaĵoj, miliardulo, iama stelulo en televida filmserio (lia stelo estas sur la trotuaro de famo en Holivudo, Los-Anĝeleso, Kalifornio), kaj prezidanto de Usono.

De li[redakti]

Citaĵo
« Nu mi aŭtomate allogiĝas al la belaj — mi simple ekkisas ilin. Estas kiel magneto. Simple kisas. Mi eĉ ne atendas. Kaj kiam vi estas stelulo, ili lasas vin fari tion. Vi povas fari ion ajn. Ekkapti ilin je la piĉo. Vi povas fari ion ajn. » « You know I'm automatically attracted to beautiful — I just start kissing them. It's like a magnet. Just kiss. I don't even wait. And when you're a star, they let you do it. You can do anything. Grab 'em by the pussy. You can do anything. »
— Registrita konversacio el la jaro 2005, eldonita unuafoje de Washington Post la 8-an de oktobro 2016.
Citaĵo
« Se Ivanka ne estus mia filino, eble mi estus ŝia amanto. » « If Ivanka weren't my daughter, perhaps I'd be dating her. »
— Intervjuo el 2006
Citaĵo
« Vi estas naŭza. » « You're disgusting. »
— Al advokatino, kiu petis mamopumpilon por manĝigi sian bebon en 2011. Raportis New York Daily News.
Citaĵo
« La koncepto "tutmonda varmiĝo" kreiĝis de kaj por la ĉinoj, por igi usonan fabrikadon nekonkurenckapablaj. » « The concept of global warming was created by and for the Chinese in order to make U.S. manufacturing non-competitive. »
— Tweet la 6-an de novembro 2012.
Citaĵo
« Li [Obama] perdis la popolan baloton per multo kaj gajnis la elekton. Ni revoluciu en ĉi tiu lando! » « He [Obama] lost the popular vote by a lot and won the election. We should have a revolution in this country! »
— Viŝita afiŝo en Twitter la 6-an de novembro 2012, kiu baziĝis sur trofrua kaj falsa informo. Ĝin raportis interalie The Washington Post la 15-an de novembro 2016.
Citaĵo
« La elektantaro estas katastrofo por demokratio. » « The electoral college is a disaster for a democracy. »
— Afiŝo en Twitter la 7-an de novembro 2012, raportita interalie de The Washington Post la 15-an de novembro 2016.
Citaĵo
« Nia granda afrik-usona prezidanto certe ne bonrezulte influis la thugs,[noto 1] kiuj tiom feliĉe kaj nekaŝe detruas Baltimoron. » « Our great African-American President hasn't exactly had a positive impact on the thugs who are so happily and openly destroying Baltimore. »
— Afiŝo en Twitter la 27-an de aprilo 2015
Citaĵo
« Kiam Meksiko sendas siajn homojn, ĝi ne sendas la plej bonajn. Ĝi ne sendas vin, ĝi sendas homojn, kiuj havas multajn problemojn kaj portas tiujn problemojn kun si. Ili portas drogojn. Ili portas krimon. Ili estas seksperfortuloj... Kaj iuj, mi supozas, estas bonaj homoj. » « When Mexico sends its people, they're not sending the best. They're not sending you, they're sending people that have lots of problems and they're bringing those problems with us. They're bringing drugs. They're bringing crime. They're rapists... And some, I assume, are good people. »
— Parolo anoncanta lian prezidentan klopodon la 16-an de junio 2015.
Citaĵo
« Igu Usonon denove granda. » « Make America Great Again. »
— Kampanja devizo por 2016, lanĉita en 2015.
Citaĵo
« Kiam mi rigardas min en la dua jaro de la bazlernejo kaj mi rigardas min nun, mi estas baze sama. La temperamento ne tre malsamas. » « When I look at myself in the first grade and I look at myself now, I’m basically the same. The temperament is not that different. »
— Intervjuita de Michael D'Antonio en Never Enough: Donald Trump and the Pursuit of Success el septembro 2015.
Citaĵo
« Mi konas vortojn. Mi havas la plej bonajn vortojn. » « I know words. I have the best words. »
— Parolo en decembro 2015
Citaĵo
« Mi povus stari en la centro de la Kvina Avenuo kaj pafi iun, kaj mi ne perdus iujn balotantojn. » « I could stand in the middle of Fifth Avenue and shoot somebody, and I wouldn't lose any voters. »
— Parolo en Sioux Center, Iovao, la 23-an de januaro 2016.
Citaĵo
« Kiel stultaj estas ili? » « How stupid are they? »
— Parolo post unuavica nomuma "caucus" (kunveniĝo) en Iovao la 1-an de februaro 2016, kiun li perdis.
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
Citaĵo
« Dankon por la gratuloj pro mia praveco pri radikala islama terorismo. » « Appreciate the congrats for being right on radical Islamic terrorism. »
— Afiŝo en Twitter la 12-an de julio 2016, la tagon de la Orlanda pafmasakro, kiam 50 GLAT-aj latinamerikanoj estis mortigitaj en homofobia kaj rasisma krimo de malamo.
Citaĵo
« Laŭ mi mi fakte estas humila. Laŭ mi mi estas multe pli humila ol vi povas kompreni. » « I think I am actually humble. I think I'm much more humble than you would understand. »
— 60 Minutes, CBS, 17-a de julio 2016.
Citaĵo
« La elektantaro fakte estas genia tiel, ke al ĉiuj ŝtatoj, eĉ la etaj, ĝi donas rolon. » « The Electoral College is actually genius in that it brings all states, including the smaller ones, into play. »
— Afiŝo en Twitter la 15-an de novembro 2016, interalie raportita de The Washington Post la 15-an de novembro 2016.
Citaĵo
« Ĝuste nun, en multaj ŝtatoj, la leĝaro permesas, ke bebo estas naskita el la utero de sia patrino en la naŭa monato. Tio estas maljusta. Ĝi devas ŝanĝiĝi. » « Right now, in a number of states, the laws allow a baby to be born from his or her mother’s womb in the ninth month. It is wrong. It has to change. »
— Adreso al la manifestacio "Marĉo por Vivo" la 19-a de januaro 2018. Li verŝajne celis diri "torn" (elŝirita) anstataŭ "born" (naskita).
Citaĵo
« Multaj el niaj plej grandaj paŝegoj, de la gajno de nia sendependeco ĝis la abolo de civilaj rajtoj, estis gviditaj de kredantoj. » « Many of our greatest strides, from gaining our independence to abolition of civil rights, have been led by people of faith. »
— National Prayer Breakfast, la 7-an de februaro 2019
Citaĵo
« Eble vi povus klarigi [la valoron de tarifoj] al iuj el via popolo, kiuj diras, 'Ho, ni ne ŝatas tarifojn.' » « Maybe you could explain [the value of tarrifs] to some of your people, that say (mocking voice) 'oh we don't like tariffs.'" »
— Parolo al Respublikana Juda Konferenco, la 6-an de aprilo 2019

Pri li[redakti]

Andrej Movĉan[redakti]

Citaĵo
« ...forgesu Trump-on, post 20 jaroj oni ne rememoros lin... » « ...забудьте Трампа, его через 20 лет и не вспомнят... »
— Andrej Movĉan, Aniĝo en EU? [la 1-a de februaro 2017]
Citaĵo
« ...grandaj investantoj bone scias, kiom malmulte povas fari prezidanto de Usono, eĉ se li ne hezitas promesi multon. » « ...крупные инвесторы хорошо знают, насколько мало может сделать президент США, даже если он не стесняется много обещать. »
— Andrej Movĉan, Triumfo de aktoro [la 9-a de novembro 2016]
Citaĵo
« [pri venko de Donald Trump en 2019] Plian fojon usonanoj montris, ke se ili subiĝas al senrespondeca retoriko, do almenaŭ ĉiufoje al malsama. » « [О победе Трампа на выборах 2019 года] В очередной раз американцы продемонстрировали, что если они и поддаются на безответственную риторику, то по крайней мере все время на разную. »
— Andrej Movĉan, Triumfo de aktoro [la 9-a de novembro 2016]
Citaĵo
« Trump estas ne popolisto, sed demagogo. En tio konsistas senco de demokratio — ĝi ne kapablas venigi al la potenco pli bonajn ol tion faras diktaturoj, sed ĝi bone senigas siajn landojn de pli malbonaj. Mankas duboj, ke se Trump pravigos la plej malbonajn atendojn... do post 4 jaroj sur lia loko estos alia prezidanto. » « Трамп не популист, а демагог. В этом суть демократии — она не способна приводить к власти лидеров лучших, чем это получается у диктатур, зато отлично избавляет свои страны от худших. Нет сомнений, что если Трамп оправдает худшие ожидания... то через 4 года на его месте будет другой президент... »
— Andrej Movĉan, Triumfo de aktoro [la 9-a de novembro 2016]

Louis C.K.[redakti]

Citaĵo
« Bonvolu ĉesi voĉdoni por Trump. Estis amuze dum eta momento. Sed la ulo estas Hitlero. Kaj per tio mi signifas, ke ni estas Germanujo en la 1930-aj jaroj. Ĉu vi pensas ke ili antaŭvidis tion? Hitlero estis nur iu ridinda kaj refreŝiga ulo kun stranga kombo super la senharaĵo. » « Please stop it with voting for Trump. It was funny for a little while. But the guy is Hitler. And by that I mean that we are being Germany in the 30s. Do you think they saw the shit coming? Hitler was just some hilarious and refreshing dude with a weird comb over. »
— Louis C.K.
Citaĵo
« Trump ne estas via plej bona. Li estas la plej malbona el ni ĉiuj. Li estas simptomo de problemo, kiu ja estas tre reala. Sed ne voĉdonu por via propra kancero. Vi estas pli bonaj ol tio. » « Trump is not your best. He's the worst of all of us. He's a symptom to a problem that is very real. But don't vote for your own cancer. You're better than that. »
— Louis C.K.

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Jen la problemo: mi kreskis en Kentukio. Mi vendis asekuron kolporte. Mi vendis virinajn ŝuojn. Mi laboris en tranokta vendejo de alkoholaĵoj. Mi aĉetis kompletojn, kiuj tro grandis kaj tro longis, kaj tranĉis la malsupran parton de la pantalonoj por fari kravatojn, por ke mi havu kravaton en dungintervjuoj. Mi kreskis komprenante la sperton ne havi san-asekuron dum ok jaroj. Do la ideo, ke mi iel estas la "holivuda elitulo" dum tiu viro, kiu fekas en oran necesejon, estas iel la "viro de la popolo," estas ridinda. » « Here's the thing: I grew up in Kentucky. I sold insurance door-to-door. I sold ladies’ shoes. I worked at an all-night liquor store. I would buy suits that were too big and too long and cut the bottom of the pants off to make ties so I’d have a tie to go on job interviews. I grew up understanding what it was like to not have health insurance for eight years. So this idea that I’m somehow the “Hollywood elite” and this guy who takes a shit in a gold toilet is somehow the man of the people is laughable. »
— George Clooney
Citaĵo
« Ne sufiĉas diri la evidentaĵon pri Donald Trump: ke li estas blanka viro, kiu ne estus prezidento sen tiu fakto. Kun unu lasta escepto, la antaŭuloj de Trump ekhavis altrangan postenon per la pasiva potenco de blankeco—tiu sanga heredaĵo, kiu ne povas certigi regon de ĉiuj eventoj sed povas blovigi postaventon por la plimulto. Terŝtelado kaj homrabado vakigis la vojon por la prapatroj de Trump kaj forbaris aliajn de ĝi. Sur tiu kampo, tiuj viroj iĝis soldatoj, politikistoj, kaj kleruloj; ili centre rolis en Parizo, prezidis en Princeton, antaŭeniĝis en la Sovaĝejon kaj finfine en la Blankan Domon. Iliaj individuaj venkoj ŝajnigis tiun ekskluzivan grupon superaj al la fondintaj pekoj de Usono, kaj oni forgesis, ke la unua fakte estas ligita al la alia, ke ĉiuj iliaj venkoj okazis sur vakigita tero. Tia eleganta aparteco neniel povas esti atribuita al Donald Trump—prezidento, kiu, pli ol iu alia, malkaŝis tiun teruran heredaĵon. » « It is insufficient to state the obvious of Donald Trump: that he is a white man who would not be president were it not for this fact. With one immediate exception, Trump’s predecessors made their way to high office through the passive power of whiteness—that bloody heirloom which cannot ensure mastery of all events but can conjure a tailwind for most of them. Land theft and human plunder cleared the grounds for Trump’s forefathers and barred others from it. Once upon the field, these men became soldiers, statesmen, and scholars; held court in Paris; presided at Princeton; advanced into the Wilderness and then into the White House. Their individual triumphs made this exclusive party seem above America’s founding sins, and it was forgotten that the former was in fact bound to the latter, that all their victories had transpired on cleared grounds. No such elegant detachment can be attributed to Donald Trump—a president who, more than any other, has made the awful inheritance explicit. »
— Ta-Nehisi Coates, "The First White President," The Atlantic, n-ro de oktobro 2017.
Citaĵo
« Ia empiria takso de la rilato inter Trump kaj la blanka laborista klaso rivelus, ke unu adjektivo en tiu esprimo pli gravas ol la alia. En 2016 Trump havis la subtenon de la plimulto aŭ plejmulto de ĉiu ekonomia branĉo de blankuloj. Estas tamen vere, ke inter blankuloj lin plej subtenis tiuj, kiuj gajnas ĉiujaran enspezon de $50 000 ĝis $99 999. Tiom da enspezo estus iom pli ol "laboristaklasa" en multaj neblankaj najbararoj, sed eĉ se oni akceptas tiun branĉon kiel la laboristan klason, la diferenco inter diversaj grupoj en tiu enspeza grupo rivelas multon. Sesdek unu elcento da blankuloj en tiu "laborista klaso" subtenis Trumpon. Nur 24 elcento da latinamerikanoj kaj 11 elcento da nigruloj subtenis lin. Ja la plejmulto da ĉiuj voĉdonantoj, enspezantaj malpli ol $100 000, kaj la plimulto enspezanta malpli ol $50 000, voĉdonis por la Demokrata kandidato. Do kiam [George] Packer malĝojas [en la revuo New Yorker] pri tio, ke "Demokratoj ne plu povas pretendi, ke ili estas la partio de la laborantoj—almenaŭ ne la blankaj," li faras ian kategorian eraron. La vera problemo estas, ke Demokratoj ne estas la partio de blankuloj—ĉu laborantaj aŭ ne. Blankaj laboristoj ne estas dividitaj per sia laboro disde aliaj blankaj grupoj; ili estas dividitaj disde ĉiuj aliaj laboristoj per sia blankeco. » « Any empirical evaluation of the relationship between Trump and the white working class would reveal that one adjective in that phrase is doing more work than the other. In 2016, Trump enjoyed majority or plurality support among every economic branch of whites. It is true that his strongest support among whites came from those making $50,000 to $99,999. This would be something more than working-class in many nonwhite neighborhoods, but even if one accepts that branch as the working class, the difference between how various groups in this income bracket voted is revealing. Sixty-one percent of whites in this "working class" supported Trump. Only 24 percent of Hispanics and 11 percent of blacks did. Indeed, the plurality of all voters making less than $100,000 and the majority making less than $50,000 voted for the Democratic candidate. So when [George] Packer laments [in the New Yorker] the fact that "Democrats can no longer really claim to be the party of working people—not white ones, anyway," he commits a kind of category error. The real problem is that Democrats aren't the party of white people—working or otherwise. White workers are not divided by the fact of labor from other white demographics; they are divided from all other laborers by the fact of their whiteness. »
— Ta-Nehisi Coates, "The First White President," The Atlantic, n-ro de oktobro 2017.
Citaĵo
« Obama mem, subtaksante Trumpon kaj do subtaksante la potencon de blankeco, kredis, ke la Respublikana nomumito estis tro mallaŭdinda por efektive venki. Pri tio Obama, tragedie, malpravis. Kaj tiel la plej potenca lando en la mondo transdonis ĉiujn siajn aferojn—la prosperecon de sia tuta ekonomio; la sekurecon de siaj 300 milionoj da civitanoj; la purecon de sia akvo, la vivipovecon de sia aero, la sekurecon de siaj manĝaĵoj; la estontecon de sia vasta eduka sistemo; la sekurecon de siaj naciaj ŝoseoj, aervojoj, kaj fervojoj; la apokalipsan potencon de sia nuklea armilaro—al karnavala kriisto, kiu enkondukis la diraĵon "ekkapti ilin je la piĉo" en la nacian leksikonon. Estas kvazaŭ la blanka tribo manifestacie unuiĝis por diri, "Se nigra viro povas esti prezidento, tiam ĉiu blanka viro—ne gravas kiom defalinta—povas esti prezidento." » « Obama himself, underestimating Trump and thus underestimating the power of whiteness, believed the Republican nominee too objectionable to actually win. In this Obama was, tragically, wrong. And so the most powerful country in the world has handed over all its affairs—the prosperity of its entire economy; the security of its 300 million citizens; the purity of its water, the viability of its air, the safety of its food; the future of its vast system of education; the soundness of its national highways, airways, and railways; the apocalyptic potential of its nuclear arsenal—to a carnival barker who introduced the phrase "grab 'em by the pussy" into the national lexicon. It is as if the white tribe united in demonstration to say, "If a black man can be president, then any white man—no matter how fallen—can be president." »
— Ta-Nehisi Coates, "The First White President," The Atlantic, n-ro de oktobro 2017.
Citaĵo
« Trump estas senpripensa profitanto de ĉiu speco de blanka privilegio disponata, de sia hereda riĉeco al sia amaskomunikila famo ĝis sia kapablo mensogi tute senpune pri sia kariero, siaj financoj, kaj sia facile dokumentita registro de publikaj diraĵoj. Se Barack Obama estus farinta nur unu el la transpaŝoj, je kiuj Trump diboĉis dum sia 2016-a prezidenta klopodo—primoki la militan historion de John McCain, se konsideri kompare malgravan ekzemplon— li suferus torenton de farisea blanka predikado, kiu estus senprecedenca eĉ en lando fama pro sia farisea blanka predikado. Kaj se oni registrus lin fanfaroni pri fam-ebligita historio de seksa atencado— nu, sufiĉas diri ke okazus alt-teknologia linĉo tiom grandskala, kiom Clarence Thomas apenaŭ povus imagi. » « Trump is an unreflective beneficiary of every sort of white privilege on offer, from his inherited fortune to his mass-media celebrity to his ability to lie with utter impunity about his career, his finances, and his easily documented record of public statements. If Barack Obama had committed but one of the transgressions Trump reveled in during his 2016 presidential run—deriding John McCain’s war record, to take a comparatively minor instance—he would have suffered a torrent of righteous white moralizing that would have been unprecedented even in a country renowned for its righteous white moralizing. And if he’d been caught on tape bragging about a celebrity-enabled history of sexual assault—well, suffice it to say that it would have been a high-tech lynching on a scale that Clarence Thomas could scarcely begin to imagine. »
— Kimberlé Williams CrenshawRace to the Bottom
Citaĵo
« Kiam oni pensas pri kiom ni progresis, per kiom da peno, kaj kun kia fido, simple por fordoni ĉion al tiu ĉi monstra klaŭno kun monstra egoo, kun neniom da sperto, kiu neniam servis sian landon iel ajn — tio simple estas freneza. Ni ne povas stari silente, lasante ĝin okazi. La Respublikana Partio ne staru silente lasante ĝin okazi. » « When you think of how far we have come, and at what cost, and with what faith, to just turn it all over to this monstrous clown with a monstrous ego, with no experience, never served his country in any way — it’s just crazy. We can’t stand by and let it happen. The Republican Party shouldn’t stand by and let it happen. »
— David McCullough, usona historiisto.
Citaĵo
« Ĉu vi iam ajn disputis kun infaneto? Ĉar se jes, vi verŝajne malsukcesis en tiu argumento... Dum la daŭro de tiu ĉi balota sezono, ni eksciis, ke la prezidento-elektito Donald Trump eble havas la menson de infaneto. Kaj se vi pripensas tion, ĝi havas sencon. Li amas la samajn aferojn, kiujn infanetoj amas. Ili ŝatas konstrui. Ili amas atenton... ĉiam ektenas aĵojn, kiujn ili ne ektenu...

Oni ne disputu kun infano se oni volas venki. Ne plilaŭtigu la voĉon de la infaneto, ĉar vi nur kaptiĝos en la mondon de la infaneto. Anstataŭe, daŭre petadu ke li ellaboru siajn pretendojn. Ĉar logiko estas la faligilo de ĉiu infaneto... la celo estas facile senmoraligi la infaneton kaj estingi liajn koleratakojn. Kaj, aldone, ĉesigi lian senkreditigadon de la gazetaro. »
 « Have you ever argued with a toddler? Because if you have, you probably lost that argument... Over the course of this election season, we've come to realize that president-elect Donald Trump might have the mind of a toddler. And if you think about it, it makes sense. He loves the same things that toddlers do. They like building things. They love attention... always grabbing things they're not supposed to...

You don't argue with a child if you want to win. Don't amplify the toddler's voice, because you'll just get trapped in the toddler's world. Rather, just keep asking the toddler to elaborate. Because logic is the downfall of every toddler... the point is to gently demoralize the toddler and smother his tantrums. And, as a bonus, stop him from delegitimizing the press. »
— Trevor NoahThe Daily Show, 30-a de novembro 2016
Citaĵo
« Li nur parolas tra sia furzilo. » « He's nothing but a bullshitter. »
— Barack Obama (atribue), "Barack Obama Calls President Trump a Bulls--tter," People Magazine, la 17-an de majo 2017
Citaĵo
« Kaŝiĝi sub la littukoj, timante Donald Trump, estas tre neefika maniero ribeli. » « Huddling under the covers worrying about Donald Trump is a very inefficient way of sticking it to the man. »
— Laurie Penny, Life-Hacks of the Poor and Aimless
Citaĵo
« Donald Trump, la ĉampiono kaj avataro de la malprofunda ŝtato, gajnis potencon pro tio, ke liaj subtenantoj sentas sin minacataj de kion ili ne komprenas, kaj kion ili ne komprenas estas preskaŭ ĉio. Ja de evoluo al datumoj pri nia ekonomio al la scienco de vakcinoj ĝis la minacoj, kiujn ni alfrontas en la mondo, ili malakceptas vastajn subjektojn kun radikoj en fakto por konformigi la realon al siaj mondrigardoj. Ili ne fosas por trovi la veron; ili pasas preskaŭtuŝe la gazetaron por trovi ion ajn, kio plibonsentigas ilin pri ili mem. Por multaj el ili, scio ne estas utila ilo sed ruza barilo, kiun elitanoj kreis por gardi potencon for de la ordinaraj viro kaj virino. La samo veras pri sperto, lertaĵoj, kaj scipovo. Tiuj aferoj bezonas tempon kaj laboron kaj studon kaj ofte defias niajn kredarojn. La vero estas malfacila; malprofundeco estas facila. » « Donald Trump, champion and avatar of the shallow state, has won power because his supporters are threatened by what they don’t understand, and what they don’t understand is almost everything. Indeed, from evolution to data about our economy to the science of vaccines to the threats we face in the world, they reject vast subjects rooted in fact in order to have reality conform to their worldviews. They don’t dig for truth; they skim the media for anything that makes them feel better about themselves. To many of them, knowledge is not a useful tool but a cunning barrier elites have created to keep power from the average man and woman. The same is true for experience, skills, and know-how. These things require time and work and study and often challenge our systems of belief. Truth is hard; shallowness is easy. »
— David Rothkopf, "The Shallow State," Foreign Policy, la 22-an de februaro 2017.
Citaĵo
« Voldemort eĉ ne estis preskaŭ tiom malbona. » « Voldemort was nowhere near as bad. »
— J. K. Rowling
Citaĵo
« Donald Trump kredas, ke klimata ŝanĝo estas fraŭdo. Mi kredas, ke Donald Trump estas fraŭdo. » « Donald Trump thinks that climate change is a hoax. I think that Donald Trump is a hoax. »
— Bernie Sanders, Parolo en Myrtle Beach, S.C., 2019
Citaĵo
« Jes, ni devas donaci kaj voluntuli kaj protesti kaj voĉdoni, samtempe ĉiutage memorigante nin, ke Hillary Clinton gajnis la popolan baloton. Kaj ni devas dediĉi nin al la defendo de niaj geamikoj, najbaroj, kaj kunlaboristoj, kiuj estas enmigrantoj (ĉu kunpasportaj aŭ ne), Islamanoj (ĉu naskitaj en Usono aŭ enmigrintaj aŭ rifuĝintaj), neblankuloj, virinoj serĉantaj reproduktan sanon, transgenraj geviroj serĉantaj sekuron, lesbaninoj kaj gejaj viroj serĉantaj protekti siajn familiojn, kaj ĉiun kaj ĉion alian, kiun Trump promesis damaĝi, ĝis kaj inklude de la planedo, sur kiu ni ĉiuj loĝas.

Sed ni devas ankaŭ krei tempon por ĝojo kaj plezuro kaj rido kaj geamikoj kaj manĝo kaj arto kaj muziko kaj seksumado. Dum la plej mallumaj tagoj de la HIV/aidosa epidemio, kiam Respublikanoj kaj religiaj konservistoj regis la federacian registaron [de Usono] kaj provis laŭ eble plej multe dolori la malsanulojn kaj mortantojn, kviroj organiziĝis kaj protestis kaj volontulis kaj malĝojis. Ni ankaŭ faris muzikon kaj teatron kaj arton. Ni prizorgis unu la alian, kaj ni dancis kaj amis kaj fikis. La brakumo de ĝojo kaj arto kaj seksumo, alfronte al timo kaj necerteco, plibonigis niajn sentojn—ĝi bontenis nian psikan sanon—kaj ĝi havis ankaŭ la kroman avantaĝon, ke ĝi frenezigis niajn malamikojn. Ili ne povis kompreni kiel ni povus senti nin iaj krom mizeraj, konsiderante la defiojn, kiujn ni alfrontis—ilian avidon, ilian senzorgecon, iliajn antaŭjuĝojn— sed ni kreis kaj spertis ĝojon malgraŭ ilia malamo kaj malgraŭ ĉi tiu terura malsano. Ni turnis nin unu al la alia—ni turnis nin al niaj amantoj kaj amikoj kaj fojfoje nekonatoj—kaj diris, 'Ili forfikiĝu. Nun fiku min.'

[...] Eble ni neniam elradikigos rasismon kaj seksismon kaj malamon. Sed ni ja batalos kontraŭ ili. Kaj ne aŭskultu iun ajn, kiu diras al vi, ke muziko kaj danco kaj arto kaj seksumo kaj ĝojo estas distroj de la batalo. Ili estas partoj de la batalo. »
 « Yes, we must donate and volunteer and protest and vote, all while reminding ourselves daily that Hillary Clinton won the popular vote. And we must commit to defending our friends, neighbors, and coworkers who are immigrants (documented or not), Muslims (American born, immigrants, or refugees), people of color, women seeking reproductive health care, trans men and women seeking safety, lesbian and gay men seeking to protect their families, and everyone and everything else Trump has threatened to harm, up to and including the planet we all live on.

But we must make time for joy and pleasure and laughter and friends and food and art and music and sex. During the darkest days of the HIV/AIDS epidemic, when Republicans and religious conservatives controlled the federal government and were doing everything in their power to harm the sick and dying, queers organized and protested and volunteered and mourned. We also made music and theater and art. We took care of each other, and we danced and loved and fucked. Embracing joy and art and sex in the face of fear and uncertainty made us feel better—it kept us sane—and it had the added benefit of driving our enemies crazy. They couldn’t understand how we could be anything but miserable, given the challenges we faced—their greed, their indifference, their bigotry—but we created and experienced joy despite their hatred and despite this awful disease. We turned to each other—we turned to our lovers and friends and sometimes strangers—and said, "Fuck them. Now fuck me."

[...] We may never eradicate racism and sexism and hatred. But fight it we will. And don't listen to anyone who tells you that music and dance and art and sex and joy are a distraction from the fight. They are a part of the fight. »
— Dan Savage, Savage Love la 15-an de novembro 2016.
Citaĵo
« Se li vere pensus, ke mi estas 'fraŭdisto', li nomumus min al sia kabineto. » « If he really thought I was a 'con man,' he'd be nominating me for his cabinet. »
— Al Sharpton, post kiam Trump nomis lin fraŭdisto
Citaĵo
« Estas tre malfacile respondi serioze al io ajn dirita de Donald Trump. » « It's very difficult to respond in a serious way to any statement that's made by Donald Trump. »
— Edward Snowden, post kiam Trump nomis lin "tuta perfidinto"
kaj "kanajlo" kaj diris, ke "ankoraŭ ekzistas io nome ekzekuto."
Citaĵo
« La plimulto da familioj ne permesus siajn infanojn resti ĉe la manĝa tablo se ili kondutus sin kiel Sinjoro Trump. »
— Bill Weld, vicprezidenta kandidato por la usona Libertariana Partio en la jaro 2016, en kvazaŭ endoso de la demokrato Clinton.
Citaĵo
« Donald Trump estas ankaŭ malkuraĝulo. Malgraŭ ĉiom el lia kvazaŭhardita parolado kaj blovego, la prezidento de Usono estas malkuraĝa putineto. Kaj ankaŭ tio evidentas de kiam ni ekkonis lin....

Li evitis militservan devigon pro... eksostozo. Eksostozo eĉ ne metas uson-futbaliston en la raporto pri vunditoj, sed li uzis tion por restaĉi for de la efektiva devo batali. Ni konas lian historion de ĉikanado kaj insultado de virinoj. Kaj depost lia enoficiĝo, ni vidis, ke li kliniĝis al Kim Jong-un kaj senĝenaĉe trompegiĝis de Vladimir Putin — du viroj, kiuj, malgraŭ ĉiuj siaj difektoj, ja senprobleme kaj humilige venkus Trumpon en batalo.

Ni jam havis rasistajn prezidentojn. Ni jam havis malicajn mizoginojn en la ofico. Sed nia prezidento neniam antaŭe estis tiel fekmalforta. »
 « Donald Trump is also a coward. For all of his tough talk and bluster, the president of the United States is a punk ass bitch. And this has also been apparent for as long as we’ve known who he is.

He slipped out of draft duty because of ... bone spurs. Bone spurs don’t even get you on the NFL injury report, but he used it to stay the fuck away from actually having to fight. We know his history of bullying and insulting women. And, since he's been in office, we've seen him cower to Kim Jong Un and literally get Deeboed by Vladimir Putin — two men who, for all of their faults, would definitely whoop Trump's ass.

We've had racist presidents before. We've had malignant misogynists in office before. But never has our president been such a fucking wimp. »
— Damon Young

Notoj[redakti]

  1. Tiu vorto laŭvorte tradukiĝus kiel "perfortulo," sed laŭ kaj aktivuloj, kaj profesoroj pri la angla lingvo, hodiaŭ en Usono ĝi efektive signifas "nigrulaĉon." Estas plia informo en la angla ĉe NPR: The Racially Charged Meaning Behind The Word 'Thug'