Marteno Lutero

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Marteno Lutero
Lucas Cranach I - Martin Luther (1529), St. Anna in Augsburg.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komunejo
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

Marteno Lutero, germane: Martin LUTHER, (naskiĝis la 10-an de novembro 1483, mortis la 18-an de februaro 1546) estis aŭgustenana monaĥo kaj germana profesoro. Li fondis protestantismo, unu el la tri ĉefaj branĉoj de kristanismo.

Liaj[redakti]

Citaĵo
« Vi povas prediki pri io ajn laŭplaĉe, sed neniam pli ol kvardek minutojn. » « Ihr könnt predigen, über was ihr wollt, aber predigt niemals über vierzig Minuten. »
Citaĵo
« La medicino kaŭzas malsanulojn, la matematiko malfeliĉulojn kaj la teologio pekulojn» « Die Arznei macht kranke, die Mathematik traurige und die Theologie sündhafte Leute. »
Citaĵo
« Kiam ni maljuniĝas, ni komencas disputi, ni volas esti lertaj tamen ni estas malsaĝeguloj» « Wenn wir alt werden, so beginnen wir zu disputieren, wollen klug sein und doch sind wir die größten Narren. »
Citaĵo
« Dio preferos toleri ajnan regadon, kiom ajn malbona ĝi estus, ol permesi al plebaro ribeli, kiom ajn da justaj kialoj ĝi havus. »
— Marteno Lutero, Vorlesung uber den Romerbrief
Citaĵo
« …ekzistas nenio same venena, danĝera kaj diabla iel ribelulo»
— Marteno Lutero, Kontraŭ rabantaj kaj murdantaj hordoj da kamparanoj [1525]

Pri li[redakti]

Eric Hoffer[redakti]

Citaĵo
« En kariero de preskaŭ ĉiu, eĉ ne skrupulema “homo de la vorto” aperas momento, kiam estima aŭ paciga gesto fare de la potenculoj povas allogi lin al ilia flanko. En certan periodon de sia vivo multaj “homoj de la vorto” pretas iĝi oportunistoj kaj korteganoj. Jesuo mem eble ne edifus sian instruon se la fariseoj akceptus lin, nomus sia instruisto kaj aŭskultus kun estimo. Se Luteron ĝustatempe oni farus episkopo, tre verŝajnas ke tio malvarmigus ardon ankaŭ de Lutero kaj de la tuta Reformacio. La junan Karolon Markson verŝajne oni povus allogi al la flanko de Prusio, se oni donus al li titolon kaj respondecan postenon en la registaro; same pri Lasalo, se li ricevus titolon kaj korteganan uniformon. Sed aliflanke tuj post kiam la “homo de la vorto” formulos sian filozofion kaj sian programon, li komencas defendi ilin pli firme kaj li mem iĝas malpli influebla de flatado kaj allogado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Tuj post la “homo de la vorto” ricevis agnoskon flanke de la potenculoj, li kutime trovas bombastajn argumentojn por stariĝi ĉe la flanko de la fortuloj kontraŭ la malfortuloj. Lutero, unue defiinta la regantan eklezion kaj kunsente parolinta pri la “malriĉa, sentitola popolo”, poste, kiam li unuiĝis kun germanaj princetoj, deklaris: “Dio preferus ekzistadon de la registaro, eĉ de la plej aĉa, ol permesi al la amaso diboĉi, kiel ajn ĝi estu prava pri tio”. Bourke, kiun aŭspiciis lordoj kaj aristokratoj, parolis pri la “porka plebaro” kaj rekomendis al la malriĉuloj “paciencon, laboron, ŝparemon kaj religion”. La dorlotitaj per gloro kaj flato “homoj de la vorto” en la bolŝevisma Rusio, kiel antaŭe en la Nazia Germanio, ne sentas bezonon stariĝi ĉe la flanko de la persekutatoj kaj teroratoj kontraŭ senkompataj gvidantoj kaj ilia sekreta polico»
— La vera kredanto [1951]

Erich Fromm[redakti]

Citaĵo
« Sed kvankam ideoj de la Renesanco havis gravan influon sur pluan evoluon de la eŭropa pensado, tamen ĉefajn radikojn de la nuntempa kapitalismo, ĝiaj ekonomia strukturo kaj spirito, ni trovas ne en la itala kulturo de la malfrua mezepoko, sed en ekonomia kaj socia situacio de Centra kaj Okcidenta Eŭropo kaj en kreskintaj el tio doktrinoj de Lutero kaj Kalvino»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« [pri Lutero] …li mem — kiel personeco — estis tipa reprezentanto de la “aŭtoritata karaktero”, kiu estos priskribita malsupre. Edukita de ege severa patro, spertinta dum infanaĝo nek amon, nek senton de certeco, li tutan vivon montris duoblan rilaton al la potenco: li mamamis ĝin, ribelis kontraŭ ĝi, sed samtempe admiris ĝin kaj strebis subiĝi al ĝi. Dum tuta sia vivo li unu potencon malamis, sed alian adoris; junaĝe tio estis la patro kaj monaĥejaj instruistoj, poste — papo kaj laikaj princoj. Li estis plena je sento de soleco, senhelpeco, kolero kaj samtempe sopiris ordoni. Li estis turmentata je duboj kiel povas esti turmentata nur homo, bezonanta devigadon, kaj ĉiam serĉis ion kio povus doni al li internan stabilecon, senigi lin je tiu turmento. Li malamis la aliajn, speciale “plebaron”, malamis sin mem, malamis la vivon kaj el tiu ĉi malamo elkreskis pasia kaj despera strebo esti amata. Lia tuta vivo pasis en seninterrompaj duboj, en interna izoliteco; sur tiu ĉi bazo li sukcesis iĝi heroldo de tiuj sociaj grupoj, kiuj troviĝis en la sama psikologia stato. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« …teologio de Lutero esprimis sentojn de la meza klaso, kiu luktante kontraŭ la povo de eklezio kaj indignante pri nova mona klaso, sentis minacon de kreskanta kapitalismo kaj estis trafita je la sento de senhelpeco kaj mizereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Lutero opiniis, ke malbono interne propras al naturo de la homo kaj direktigas lian volon tiel ke neniu homo kapablas fari ion bonan, elirante el sia propra naturo. Naturo de la homo estas malica kaj malvirta (“naturaliter et inevitabiliter mala et vitiata natura”)[1]»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Pasia strebo al certeco, kiun ni trovas ĉe Lutero, spegulas ne sinceran kredon, sed neceson subpremi neelteneblan dubon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Reprezentanto de la meza klaso estis same senhelpa fronte al novaj ekonomiaj fortoj kiel la pentrita de Lutero homo fronte al dio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« La “kredo” de Lutero konsistis en konvinko, ke amo estas donata koste de rezigno je propra volo; tiu decido havas multon komunan kun principo de kompleta subiĝo de individuo al la ŝtatogvidanto»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Opinioj de Lutero mem pri ekonomiaj aferoj eĉ pli ol opinioj de Kalvino, restis tipe mezepokaj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
Citaĵo
« Lutero kaj Kalvino enkorpigis tiun totalan malamikecon. La afero konsistas ne nur en tio, ke ili mem — persone — apartenis al la plej grandaj hommalamantoj inter la ĉefaj historiaj personoj, almenaŭ inter la religiestroj. Oble pli gravas ke iliaj instruoj estis trasorbitaj je spirito de malamikeco kaj povis esti allogaj nur por la homoj, trafitaj de la sama streĉa subpremita malamikeco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Diversaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Puŝinte figuron de la patrino malantaŭen Freud faris en la sfero de psikologio la samon, kion Martin Luther faris en la sfero de religio. Fakte Freud estas psikologo de protestantismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ[redakti]

Referencoj

  1. Martin Luther. Vorlesung uber den Romerbrief