Kosmo

El Vikicitaro
Kosmo
Kosmo
Kosmo
Aliaj projektoj
Kosmo en Vikipedio

Kosmo estas sinonimon de universo, escepte de la tero kaj ties atmosfero.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Ne alion pli faris scienco, ol doni al homo pli klara konsciiĝon pri l’tragika strangeco de ĝia kondiĉo, vekante ĝin, tiel oni povus diri, al la inkubsonĝo kie li dolore baraktas. »
— Jean ROSTAND
Citaĵo
« La homa imago estas tio, kion la naturo uzas por pluirigi, ĉe pli alta kampo, sian kreadlaboron. »
— Luigi PIRANDELLO
Citaĵo
« Pri la homo, kion povas diri la heliko? »
— Aimé MICHEL
Citaĵo
« Tiu, kiu studas naturon, sin apogante sur la principo de universala leĝeco de kaŭzeco, se li akceptas la konserviĝo de la energio, li ne povas nei la eblecon pri iu eterna energio; se li akceptas ekziston kiel malmateria fenomeno de la konscio, li do nepre konsentu pri almenaŭ la eblo, ke ekzistas eterna aro de tiaj fenomenoj. »
— Thomas H. Huxley
Citaĵo
« Jen Gagarin flugis en la kosmon, sed Dion li ne vidis. » « Вот Гагарин летал в космос, а Бога не видел. »
— Nikita Ĥruŝĉov
Citaĵo
« La tuta universo estas nur unu verso»
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« Homo sur la tero estas nur pasaĝero»
— Morteza Mirbaghian
Citaĵo
« L'ekzisto de homoj enskribitas ene de la proprecoj de ĉiu atomo, de ĉiu stelo kaj galaksio de l'universo, kaj en ĉiu el la fizikaj leĝoj kiuj regas la kosmon. »
— Trinh Xuan Thuan