Loko

El Vikicitaro
Loko
Aliaj projektoj
Loko en Vikipedio
Loko en Komuneja kategorio
Loko en Vikivortaro

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Feliĉo estas la sola bono. La loko por feliĉi estas ĉi tie. La tempo por feliĉi estas nun. La maniero esti feliĉa estas igi aliajn ankaŭ feliĉaj. » « (angle) Happiness is the only good. The place to be happy is here. The time to be happy is now. The way to be happy is to make others so. »
— Robert G. Ingersoll
Citaĵo
« La vera naskiĝloko estas la loko, kie vi por la unua fojo inteligente rigardis al vi mem: miaj unuaj patraj landoj estis libroj»
— Marguerite Yourcenar, Mémoires d'Hadrien
Citaĵo
« Feliĉo estas la sola bono. La loko por feliĉi estas ĉi tie. La tempo por feliĉi estas nun. La maniero esti feliĉa estas igi aliajn ankaŭ feliĉaj. » « (angle) Happiness is the only good. The place to be happy is here. The time to be happy is now. The way to be happy is to make others so. »
— Robert G. Ingersoll
Citaĵo
« Konkludo estas la loko, kie vi laciĝis pensi. » « (angle) A conclusion is the place where you got tired of thinking. »
— Steven Wright
Citaĵo
« Mi sciis, kiel ĉiuj scias, ke la plej facila maniero altiri homamason estas sciigi al ili, ke en difinita tempo kaj difinita loko iu provos ion, kio en kazo de malsukceso signifos subitan morton» « (angle) I knew, as everyone knows, that the easiest way to attract a crowd is to let it be known that at a given time and a given place some one is going to attempt something that in the event of failure will mean sudden death. »
— Harry Houdini
Citaĵo
« Ne sufiĉas esti en la ĝusta loko en la ĝusta tempo. Vi devus ankaŭ havi malfermitan menson je la ĝusta tempo. »
— Paul Erdős
Citaĵo
« La menso estas sia propra loko, kaj per si mem povas fari ĉielon el Infero, kaj inferon el Ĉielo. » « (angle) The mind is its own place, and in itself, can make heaven of Hell, and a hell of Heaven. »
— John Milton
Citaĵo
« Paroli pri aparta loko kaj tempo ne estas provincismo sed parto de la identeco de verkisto» « (angle) To speak from a particular place and time is not provincialism but part of a writer’s identity. »
— Dana Gioia

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Ne beligas loko homon, sed homo la lokon. »
— Zamenhofa proverbaro
Citaĵo
« Por paro amanta ĉiu loketo sufiĉas. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ[redakti]