Clifford D. Simak

El Vikicitaro
Clifford D. Simak
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Clifford Donald SIMAK (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1904 - mortis la 25-an de aprilo 1988) estis usona ĵurnalisto kaj verkisto de sciencfikcio kaj aliaj fikciaĵoj. Li ricevis tri premiojn Hugo kaj unu premion Nebula.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Kiam mi parolas pri la celo de vivo, mi pensas ne nur pri la homa vivo, sed pri la tuta vivo sur la Tero kaj pri la vivo, kiu devas ekzisti sur aliaj planedoj tra la universo. Nur pri la vivo sur la Tero oni tamen povas paroli kun ajna certeco. Ŝajnas al mi, ke ĉiu vivo sur la Tero, la sumo de vivo sur la Tero, havas celon. » « (angle) When I talk of the purpose of life, I am thinking not only of human life, but of all life on Earth and of the life which must exist upon other planets throughout the universe. It is only of life on Earth, however, that one can speak with any certainty. It seems to me that all life on Earth, the sum total of life upon the Earth, has purpose. »
— Clifford D. Simak
Citaĵo
« Mi provis foje meti homojn en perspektivo kontraŭ la vasteco de universala tempo kaj spaco. Mi okupiĝis pri kien ni, kiel raso, povas iri kaj kio povas esti nia celo en la universala skemo - se ni havas celon. Ĝenerale, mi kredas ke ni havas, kaj eble iun gravan. » « (angle) I have tried at times to place humans in perspective against the vastness of universal time and space. I have been concerned with where we, as a race, may be going and what may be our purpose in the universal scheme — if we have a purpose. In general, I believe we do, and perhaps an important one. »
— Clifford D. Simak