« …la diabloj, kiuj malgraŭ iliaj iamaj nekalkuleblaj nombroj, ne plu aperas en sia tradicia imago… Sed ŝanĝinte la aspekton, ili en eĉ pli grandaj nombroj denove aperis en la mondo en la 19-a jarcento, nun jam forme de mikroboj. Ĉi-foje ili embuskas ne la animon, sed la korpon de la homo. »