Miguel de Unamuno

El Vikicitaro
Miguel de Unamuno
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Miguel de UNAMUNO (naskiĝis la 29-an de septembro 1864 – mortis la 31-an de decembro 1936) estas, kun José Ortega y Gasset, unu el la plej influaj hispanaj filozofoj de la 20-a jarcento.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ĉu mi ja vere rekomencu paroli al vi pri la tuta vanteco de civilizo, de scienco, de arto, de bono, de vero, de justeco… de ĉiuj tiuj belaj konceptoj, se fine de ĉio ĉi, post kvar tagoj aŭ post kvar milionoj da jarcentoj – tio egalas – ne plu ekzistos homa konscio por ricevi kulturon, sciencon, arton, bonon, veron, justecon kaj ĉion ceteran? »
Citaĵo
« De tiu amo aŭ kompato al vi mem, de tiu ega malespero pro postmorta ĉeso de via esto, vi venas al la sento de la sama kompato, tio estas la sento de la sama amo al viaj samuloj kaj fratuloj en samecparenceco. »
Citaĵo
« Fido, kiu ne dubas estas morta fido. »
Citaĵo
« Kaj la malbonaj konsekvencoj de doktrino povos pruvi maksimume, ke tiu doktrino estas malboniga, sed ja ne ke ĝi estas malvera. »
Citaĵo
« Kaj la raciismanoj klopodas konvinki la homon, ke estas motivoj por vivi kaj ke estas konsola esti naskita, kvankam estos tempo, kiam fine de pluraj dekoj, centoj, aŭ milionoj da jarcentoj, ĉia homa konscio estos malaperinta. Kaj tiuj motivoj vivi kaj labori, tio kion kelkaj nomas humanismo, estas miraklo de emocia kripleco. »
Citaĵo
« Ni vivas nur en memkontraŭecoj, kaj pere de memkontraŭecoj. »
Citaĵo
« Pensisto, flagreto inter du eternoj da tenebro, tiam nenio estas pli abomena ol konscio»
Citaĵo
« Se la suno estus konscia estaĵo, ĝi konjekteble pensus, ke ĝi vivas por prilumi mondojn ; sed ĝi pensus ankaŭ, kaj plej precipe, ke la mondoj ekzistas, por ke ĝi ilin prilumu, ĝuu prilumi ilin, kaj vivu de tio. Kaj bone ĝi pensus. »
Citaĵo
« Temas malpli pri serĉo de destino, kiun ĉiu kredas taŭga kaj kongrua al si mem, ol formi sian destinon el la utila loko, kien metis nin hazardo aŭ fato aŭ nia volo. »
Citaĵo
« Unuopuleco ne estas apartaĵa sed estaĵuniversala. »