Envio estas sento de envianto, do tiu kiu deziras havi tion, kion alia posedas; sentas malĝojon kaj malamon kontraŭ iu, kiu posedas ion, kion oni mem malhavas.
« [pri la malsupra parto de la meza klaso] Tiuj homoj ĉiam distingiĝis je mallarĝeco de vidpunktoj, suspektemo kaj malamo al nekonatulo, dum konatulo ĉiam estigis ĉe ili envieman scivolemon, kaj la envio ĉiam raciiĝis kiel malestima indigno; ilia tuta vivo baziĝis sur malabundeco — ne nur en la ekonomia, sed ankaŭ en la psikologiasencoj. »
« Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la laŭpieca doktrino, 4 tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskiĝas envio, malpaco, mallaŭdoj, malbonaj suspektoj, 5 disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo. »
« Ĉar ni ankaŭ estis iam malsaĝaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian. »