Saltu al enhavo

Elmigrado

El Vikicitaro
(Alidirektita el Elmigrinto)
Elmigrado
Elmigrado
Elmigrado
Aliaj projektoj
Elmigrado en Vikipedio
Elmigrado en Komuneja kategorio
Elmigrado en Vikivortaro

Elmigrado estas ago de tiu, kiu elmigras, do forlasas naskiĝejon por transloĝiĝi en fremdan lokon.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« La samaj homoj, kiaj plenigas la kreskantan amasan movadon, verŝajne volonte uzus eblecon transloĝiĝi al alia lando. Transloĝiĝo do povas esti anstataŭigo de la amasa movado. Tre verŝajne ke se Usono kaj la Brita imperio helpu ekzemple al amasa elmigrado el Eŭropo post la Unua mondmilito, — ne okazus nek la faŝisma, nek la nazia revolucioj. En nia lando libera kaj facila transloĝiĝo tra grandega kontinento helpis al la sociala stabileco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Foje malfacilas diri, kie finiĝas amasa migrado kaj kie komenciĝas amasa movado kaj kiu el ili estis la unua. Transloĝiĝo de la judoj el Egiptio evoluis je la religia kaj nacia movado. Migradoj de la barbaroj en la tagoj de la dekadenco de la Romia imperio estis pli ol nura moviĝo de loĝantaro. Haveblas atestoj, ke la barbaroj estis relative malmultnombraj, sed kiam ili invadis la landon, al ili aliĝis subpremitoj kaj malkontentuloj el ĉiuj tavoloj de loka socio. “Tio estis la sociala revolucio, kaŭzita de eksterlanda konkero kaj per ĝi ekstere maskita”[1]»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Ĉiu amasa movado en certa senco estas migrado, transloĝiĝo — strebo al la “Promesita Lando”; kaj se ĝi estas ebla kaj racia, do transloĝiĝo efektive okazas. Tiel okazis al puritanoj, anabaptistoj, mormonoj, duĥoboroj[2] kaj cionistoj. La amasa migrado fortigas spiriton kaj unuecon de la movado; en iu ajn formo okazu transloĝiĝo — ĉu forme de konkero, krucmilito, pilgrimado aŭ transloĝiĝo al nova tero — tio estas farata kiel la vera aktiva amasa movado. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Vidu ankaŭ

[redakti]

Referencoj

[redakti]
  1. Citaĵo el: Wells H. G. The Outline of History. 1922. p. 482-482).
  2. Rusa ortodoksa sekto.