« [...] kiel diris Owen Harris, problemo de la usonanoj konsistas en tio ke al ili mankas instinkta sento de danĝero kaj atendado de tragedio, kiu ekzemple ĉe la polaj, belgaj, judaj aŭ koreaj infanoj aperas preskaŭ de naskiĝo. La usonanoj tro longe vivis sen ekstera minaco, kun nefortikigitaj limoj, sen invadoj kaj sen atakoj dum preskaŭ du jarcentoj, en kondiĉoj de konstanta kresko de sia senegala influo. »
« Kiel ni povas eskapi el la kaptilo, kiun la teroristoj metis al ni? Nur rekonante, ke la milito kontraŭ terorismo ne povas esti gajnita per milito. Ni devas, kompreneble, protekti nian sekurecon; sed ni devas ankaŭ korekti la plendojn, de kiuj nutriĝas terorismo. Krimo postulas polican laboron, ne armean agon. »
« (angle) How can we escape from the trap that the terrorists have set us? Only by recognizing that the war on terrorism cannot be won by waging war. We must, of course, protect our security; but we must also correct the grievances on which terrorism feeds. Crime requires police work, not military action. »
«Modernaj produktometodoj donis al ni la eblon pri facileco kaj sekureco por ĉiuj; ni elektis anstataŭe trostreĉiĝi por iuj kaj malsaton por la aliaj. Ĝis nun ni daŭre estis tiel energiaj kiel antaŭ ol estis maŝinoj; en ĉi tio ni estis malsaĝaj, sed ne ekzistas kialo por esti malsaĝaj por ĉiam.»
« Mi tutkore kredas, ke nia unua prioritato devas esti mondpaco, kaj ke uzado de forto estas ĉiam kaj nur lasta rimedo, kiam ĉio alia malsukcesis kaj tiam nur rilate al nia nacia sekureco. »
« (angle) I believe with all my heart that our first priority must be world peace, and that use of force is always and only a last resort, when everything else has failed, and then only with regard to our national security. »
«Nuklea milito simila al la Troja, neniam okazos. Risko de la nuklea neniigo servas nur kiel preteksto por pretekste de perfektigado de milittekniko (sed tiu perfektigado estas tiom troa kompare al iu ajn celo, ke tiu celo mem iĝas mizera) enkonduki totalan sistemon de sekureco, limigado kaj kontrolo, kies apotropia efiko estas direktita tute ne al preventado de atoma konfrontiĝo (kiu neniam estis serioze konsiderata, escepte de certe la plej komenca stadio de la “malvarma milito”, kiam la nuklean sistemon oni ankoraŭ konfuzis kun tradicia militado), sed al apotropio de oble pli eventualaj realaj eventoj, de ĉio kio povus iĝi evento en la ĝenerala sistemo kaj tiel malekvilibrigi ĝin. Ekvilibro de timo estas la timo de ekvilibro. »
« En ombro de tiu ĉi sistemo pretekste de seriozega “objektiva” minaco kaj danke al tiu ĉi nukleaDamokla glavo, estas kreata povega sistemo de kontrolado, kiu iam ajn ekzistis, kaj poiometa sateligado de la tuta planedo helpe de tiu supermodelo de la sekureco. »
« Jen kio estas grava en la nuklea: la atomcentralo estas tiu matrico, kie estas produktata modelo de absoluta sekureco, kiu disvastiĝas tra la tuta sociala sfero kaj kiu efektive estas modelo de apotropio (tio estas tiu modelo, kiu regas nin mondskale sub signo de la paca kunekzistado kaj de simulado de de nuklea minaco). »
« Problemo de la sekureco, kiel konate, persekutas niajn sociojn kaj jam delonge anstataŭis la problemon de la libereco. Tio estas ne tiom ŝanĝo en la filozofio aŭ moralo, kiom evoluo de la objektiva stato de la sistemo:
— relative malstabila, difuza, ekstensiva stato de la sistemo naskas liberecon;
— alia (pli densa) stato de la sistemo naskas sekurecon (memreguladon, kontroladon, reagojn, ktp);
— sekva stato de la sistemo, stato de proliferado kaj superpleneco, naskas panikon kaj teroron. »
« …la liberalaideo, ankoraŭ nova kaj freŝa, jam ekmortas en konscio kaj moroj, kaj la liberala tutmondiĝo estos plenumata en la formo tute mala: forme de politika tutmondiĝo, totala kontrolado kaj teroro de sekureco. Liberaligo finiĝos per maksimuma subigo kaj limigo kaj kaŭzos kreadon de socio, kiu estos maksimume proksima al la fundamentisma. »
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
« Se celo de terorismo estas malstabiligi la mondordon per siaj propraj fortoj en rekta konfrontiĝo, ĝi estas absurda: proporcioj de la fortoj estas tro malegalaj. Krome, tiu ĉi mondordo jam estas loko de tioma malordo kaj de tioma malreguligo, ke mankas neceso fortigi tiujn tendencojn. Kiel oni vidas nun ĉie, plia fortigo de malordo kaŭzas nur fortigon de polica kontrolado kaj de la fortoj de publika sekureco. Sed eble nome tio estas revo de la teroristo — la revo pri senmorta malamiko. Ja se malamiko ne ekzistas, lia ekstermado iĝas malfacila. »
« La terorismo nenion inventas kaj nenion malkovras. Ĝi simple kondukas ĉion ĝis ekstremo, ĝis paroksismo. Ĝi akrigas certan ordon de la aferoj, certan logikon de perforto kaj malcerteco. La sistemo mem danke al spekulacia vastiĝo de ĉiuj specoj da interŝanĝo, aleatoraj kaj virtualaj formoj, kiuj trudiĝas ĉie, danke al minimumigo de la rezervoj kaj vagantaj kapitaloj, la deviga movebleco kaj akcelo, kaŭzas tion ke la ĉefa principo iĝas la principo de malcerteco, kiu ja spegulas la terorismon en malcerteco de ĉiu pri sia propra sekureco. »
« Cetere ĉiuj strategioj de publika sekureco estas nura daŭrigo de la teroro. Kaj vera venko de la terorismo estas sinko de la tuta Okcidento je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem… »
« En la fina jaro de la 20-a jarcento la eŭropanoj kaj unuavice la francoj pompe deklaris, ke Eŭropo en plej proksima tempo ekhavos “sendependajn eblecojn en la kampo de la tutmonda sekureco”. Sed, kiel baldaŭ montris la milito en Afganio, tiu promeso estis simila al la fama sovetia kredigo pri historia venko de la komunismo, “montriĝanta ĉe horizonto”, do ĉe la imagita linio, foriĝanta dum proksimiĝo al ĝi. »
« …politiko de unuflanka devigo estigos en la internacia komunumo tian humoron, ke la ŝtatoj, ne dezirantaj esti ĉantaĝitaj, konsideros sia unuaranga tasko kaŝe ekhavi la amasdetruajn armilojn… En longdaŭra perspektivo ĉio ĉi povas transformiĝi por Usono je fatala detruo de la fundamentoj de ĝia nacia sekureco. Jen pro kio unu el alvokoj, aperintaj dum la tria “Granda debato” pri la sekureco de Usono — rezigni je la Atlantika alianco [ NATO ] profite al la nova “koalicio de partneroj-sampensantoj” — estas profunde erara. »
« Pli longdaŭra problemo estas, ĉu la tute komprenebla, akra reago de Usono post la 11-a de septembro [2001] ne sekvigos rekonsideradon de tradicia, tre fragila ekvilibro inter individuaj liberoj kaj nacia sekureco. Tia principa rekonsiderado, speciale kune kun modernaj teknikaj eblecoj en la kampo de sekureco, povas kun paso de la tempo transformi Usonon je fermiĝinta, koncentriĝinta je propra sekureco ksenofobia hibrido de demokratio kaj aŭtokratio, eble eĉ kun elementoj de la ŝtato-fortikaĵo. Jam ekzistas du ŝtatoj, eblaj aŭgurantoj de tia estonteco: Israelo kaj Singapuro. »
« Min ŝokas kiom forte informa medio de nia lando estas trasorbita de reklamo de alarmosistemoj kaj armiloj — en televido, radio, gazetoj. Nia milita buĝeto laŭvorte superas militbuĝetojn de ĉiuj aliaj landoj kune. »