Milito en Afganio (2001-2021)

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Milito en Afganio (2001-2021)
Milito en Afganio (2001-2021)
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Milito en Afganio (2001-2021) en Vikipedio
Commons-logo.svg Milito en Afganio (2001-2021) en Komunejo
Commons-logo.svg Milito en Afganio (2001-2021) en Komuneja kategorio

Milito en Afganio (2001-2021) estis la milito en Afganio, kiun partoprenas Usono kaj ĝiaj aliancanoj.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« En la fina jaro de la 20-a jarcento la eŭropanoj kaj unuavice la francoj pompe deklaris, ke Eŭropo en plej proksima tempo ekhavos “sendependajn eblecojn en la kampo de la tutmonda sekureco”. Sed, kiel baldaŭ montris la milito en Afganio, tiu promeso estis simila al la fama sovetia kredigo pri historia venko de la komunismo, “montriĝanta ĉe horizonto”, do ĉe la imagita linio, foriĝanta dum proksimiĝo al ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Necesas memori ke realo estas pli komplika kaj ne forgesi pri relative pozitiva rolo de Irano, kiun ĝi ludis post la la 11-an de septembro, kaj ankaŭ dum nia operaco pri forpelo de Talibano, kie ĝi estis tre utila por ni. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Mi forigis reĝimon de Talibano, kiu ne faris komplotojn kontraŭ ni. Tio estis malica, fundamentisma, reakcia reĝimo, sed ĝi estis orientita je si mem. Tamen laŭ sia perversa kodekso de honoro ĝi devis defendi siajn gastojn, nome Al-Kaidon, kaj pro tio ĝi objektive iĝis kompliculo de ĝiaj krimoj»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« En 2010 la Afgana kaj Iraka militoj jam eniris liston de la plej longaj en la tuta usona historio»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« Ĉe tio la Afgana kaj la Iraka konfliktoj — same kiel siatempe iamaj ekspediciaj militoj de la Okcidento — praktike ne influis la internan vivon de Usono (se ne konsideri la militistojn kaj iliajn familiojn). Kaj kvankam ambaŭ militoj eltiris miliardojn da dolaroj el la usona buĝeto, postultante pli altajn elspezojn ol ĉiuj antaŭaj militoj krom la Dua mondmilito, elspezoj en procentoj de la usona Malneta Enlanda Produkto estis malaltaj — pro nekredebla kresko de la usona ekonomio»
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« Eĉ antaŭ la invado al Irako estis Afganio, kiam NATO unuafoje en sia historio referencis al la kvina artikolo de sia ĉarto. Fakte eŭropanoj diris al ni: “Ni estas kun vi”. Nia respondo estis: “Dankon. Se ni bezonos vin, ni telefonos al vi. Vi mem ne telefonu al ni”. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ[redakti]