Howard Zinn

El Vikicitaro
Howard Zinn
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Howard ZINN (naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1922 en Brooklyn, Nov-Jorko - mortis la 27-an de januaro 2010 en Santa Monica, Kalifornio) estis usona historiisto kaj politikologo, iama profesoro de la departemento pri politikaj sciencoj de la Universitato de Bostono, aŭtoro de dudeko da libroj el kiuj la furorlibro "A People's History of the United States" (Popola Historio de Usono, 1980).

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« La termino "justa milito" enhavas internan kontraŭdiron. Milito estas esence maljusta, kaj la granda defio de nia tempo estas kiel trakti malbonon, tiranecon kaj subpremon sen mortigi amason da homoj. » « (angle) The term "just war" contains an internal contradiction. War is inherently unjust, and the great challenge of our time is how to deal with evil, tyranny, and oppression without killing huge numbers of people. »
— Howard Zinn
Citaĵo
« Mi ne kredas, ke eblas esti neŭtrala. La mondo jam moviĝas laŭ certaj direktoj, kaj esti neŭtrala, esti pasiva en tia situacio, estas kunlabori kun ĉio, kio okazas. Kaj mi, kiel instruisto, ne volas esti kunlaboranto kun ĉio, kio okazas en la mondo. Mi volas, kiel instruisto, kaj mi volas, ke vi, kiel studentoj, propetu pri ĉio, kio okazas en la mondo. » « (angle) I don't believe it's possible to be neutral. The world is already moving in certain directions, and to be neutral, to be passive in a situation like that, is to collaborate with whatever is going on. And I, as a teacher, do not want to be a collaborator with whatever is happening in the world. I want myself, as a teacher, and I want you, as students, to intercede with whatever is happening in the world. »
— Howard Zinn
Citaĵo
« Se respondeculoj de nia socio - politikistoj, kompaniaj administrantoj kaj posedantoj de gazetaro kaj televido - povas regi niajn ideojn, ili estos sekuraj en sia povo. Ili ne bezonos soldatojn patrolantajn sur la stratoj. Ni kontrolos nin mem. » « (angle) If those in charge of our society — politicians, corporate executives, and owners of press and television — can dominate our ideas, they will be secure in their power. They will not need soldiers patrolling the streets. We will control ourselves. »
— Howard Zinn
Citaĵo
« Kapitalismo ĉiam estis fiasko por la malaltaj klasoj. Ĝi nun komencas malsukcesi por la mezaj klasoj. »
— Howard Zinn