Émile Auguste Chartier (naskiĝis la 3-an de marto 1868 - mortis la 2-an de junio 1951), verkis sub la pseŭdonimo Alain, estis elstara franca eseisto, filozofo, ĵurnalisto pacisto kaj instruisto. Li profunde influis siajn zorgatojn Raymond Aron, Simone Weil, Simone de Beauvoir, Georges Canguilhem kaj André Maurois.