Ward Cunningham

El Vikicitaro
Ward Cunningham
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Howard G. "Ward" Cunningham (naskiĝis la 26-an de majo 1949) estas la usona komputila programisto, kiu inventis vikion.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Ree kaj ree, homoj provas desegni sistemojn, kiuj faciligas la morgaŭan laboron. Sed kiam venos morgaŭ, montriĝas, ke ili ne tute komprenis la morgaŭan laboron, kaj ili efektive malfaciligis ĝin. » « (angle) Over and over, people try to design systems that make tomorrow's work easy. But when tomorrow comes it turns out they didn't quite understand tomorrow's work, and they actually made it harder. »
— Ward Cunningham
Citaĵo
« Simpleco estas la plej mallonga vojo al solvo. »
— Ward Cunningham
Citaĵo
« Vi havas tiom da aferoj en la fono, kiujn vi devas fari, ne restas spaco por pensi. Mi diras, forgesu ĉion tion kaj demandu vin: "Kio estas la plej simpla afero, kiu eble povus funkcii?" » « (angle) You have so many things in the background that you're supposed to do, there's no room left to think. I say, forget all that and ask yourself, "What's the simplest thing that could possibly work?" »
— Ward Cunningham
Citaĵo
« Vikio plej bone funkcias, kie vi provas respondi demandon, kiun vi ne povas facile starigi, kie ne ekzistas natura strukturo, kiu anticipe konas tion, kion vi bezonas scii. » « (angle) A wiki works best where you're trying to answer a question that you can't easily pose, where there's not a natural structure that's known in advance to what you need to know. »
— Ward Cunningham
Citaĵo
« Vikioj funkcias plej bone en medioj kie vi komfortas delegi kontrolon al la uzantoj de la sistemo. » « (angle) Wikis work best in environments where you're comfortable delegating control to the users of the system. »
— Ward Cunningham