Rex Stout

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Rex Stout
Rex Stout 1975.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

Rex Todhunter Stout (naskiĝis la 1-an de decembro 1886 – mortis la 27-an de oktobro 1975) usona verkisto, fama por la kreado de la fikcia detektivo Nero Wolfe.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcioj estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Estas nenio tiel sekura kiel nescio - aŭ tiel danĝera» « (angle) There's nothing as safe as ignorance — or as dangerous. »
— Rex Stout
Citaĵo
« Etikedoj estas por la aferoj faritaj de homoj, ne por viroj. La plej primitiva viro estas tro kompleksa por esti etikedita. » « (angle) Labels are for the things men make, not for men. The most primitive man is too complex to be labeled. »
— Rex Stout
Citaĵo
« Kial moki min? Kial riproĉi min? Mi estas nur geniulo, ne dio. Geniulo eble malkovros la kaŝitajn sekretojn kaj montros ilin; nur dio povus krei novajn. » « (angle) Why taunt me? Why upbraid me? I am merely a genius, not a god. A genius may discover the hidden secrets and display them; only a god could create new ones. »
— Rex Stout
Citaĵo
« La potenco de scio dependas de kiel kaj kiam ĝi estas uzata. » « (angle) The potency of knowledge depends on how and when it is used. »
— Rex Stout
Citaĵo
« Mi ne respondas demandojn enhavantajn du aŭ pli nepruvitajn supozojn» « (angle) I don't answer questions containing two or more unsupported assumptions. »
— Rex Stout
Citaĵo
« Nenio estas pli simpla ol mortigi viron; la malfacilaĵoj ekestas provante eviti la konsekvencojn» « (angle) Nothing is simpler than to kill a man; the difficulties arise in attempting to avoid the consequences. »
— Rex Stout