Rainer Maria RILKE, vera nomo: René Karl Wilhelm Johann Josef Maria RILKE (naskiĝis la 4-an de decembro, 1875 en Prago, mortis la 29-an de decembro, 1926 en Val-Mont apud Montreux, Svislando) estis aŭstra poeto.
NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcioj estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« Du solecaj animoj renkontiĝas en mondo. Unu el tiuj animoj eligas plendadon, kaj petegas de l’nekonato konsolon. Kaj milde la fremdulo kliniĝas al ĝi kaj flustras: “Ankaŭ mi sidas en nokto” Ĉu tio ne ja estas konsolo? »
« Eble ĉiuj drakoj de niaj vivoj estas princinoj, kiuj nur atendas vidi nin belaj kaj kuraĝaj. Eble en la plej profunda punkto ĉio terura estas la senhelpa, kiu volas helpon de ni. »
« Por ke unu homo amu alian: tio estas eble la plej malfacila el ĉiuj niaj taskoj, la fina, la lasta provo kaj pruvo, la laboro por kiu ĉiuj aliaj laboroj estas nur preparo. »
— Rainer Maria Rilke
« Se via ĉiutaga vivo ŝajnas malbona, ne kulpigu ĝin; kulpigu vin, diru al vi, ke vi ne estas sufiĉe poeta por elvoki ĝiajn riĉaĵojn. »