Nuklea armilo

El Vikicitaro
(Alidirektita el Nuklea armilaro)
Nuklea armilo
Nuklea armilo
Nuklea armilo
Aliaj projektoj
Nuklea armilo en Vikipedio
Nuklea armilo en Komunejo
Nuklea armilo en Komuneja kategorio

Nuklea armilo estas esprimo kiu estas uzata ĉefe por atombombo.

Citaĵoj[redakti]

Jean Baudrillard[redakti]

Citaĵo
« En ombro de tiu ĉi sistemo pretekste de seriozega “objektiva” minaco kaj danke al tiu ĉi nuklea Damokla glavo, estas kreata povega sistemo de kontrolado, kiu iam ajn ekzistis, kaj poiometa sateligado de la tuta planedo helpe de tiu supermodelo de la sekureco»
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« …disvastiĝo de la nukleaj armiloj ne kreskigas riskon de la atoma konfrontiĝo aŭ katastrofo, escepte de tempo, kiam “junaj” ŝtatoj povas eksenti tenton uzi ĝin ne cele de timigado, sed por “reala” celo… »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Jen kio estas grava en la nuklea: la atomcentralo estas tiu matrico, kie estas produktata modelo de absoluta sekureco, kiu disvastiĝas tra la tuta sociala sfero kaj kiu efektive estas modelo de apotropio (tio estas tiu modelo, kiu regas nin mondskale sub signo de la paca kunekzistado kaj de simulado de de nuklea minaco). »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« La sistemo detenas, timigante sin mem, kaj je tio troviĝas paradokse profita aspekto de detenado: mankas spaco por la milito. Nome pro tio restas esperi pri pluado de la nuklea eskalado kaj armilkonkuro. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Ni lasu ankaŭ la virtualan militon en ĝia orbito, ĉar nome tie ĝi nin protektas: danke al sia ekstrema abstrakteco kaj terura ekscentreco, la nuklea armilaro iĝas nia plej bona protekto. »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
Citaĵo
« Unuavice ŝoka estas neimagebla “dikeco” de ĉiuj nuntempaj sistemoj, tiu, kiel diras pri la kancero Susan Sontag, “diabla gravedo”, propra al niaj mekanismoj de informado, komunikado, memoro, stokado, kreado kaj detruado, mekanismoj tiom troaj, ke ili estas anticipe asekuritaj de ajna uzado. Efektive ne ni finis la konsuman koston, sed la sistemo mem likvidis ĝin per troa produktado. Estas produktitaj kaj stokitaj tiom da aĵoj, ke ili simple ne havas tempon por servi (kio estas granda bono kiam temas pri la nukleaj armiloj). Estas skribite kaj disvastigite tiom da signoj kaj mesaĝoj, ke ili neniam estos legitaj. Feliĉe por ni! Ja eĉ kun tiu malgranda parto, kiun ni absorbas, kun ni okazas io simila al ekzekuto sur la elektra seĝo»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Post Hiroŝimo kaj Nagasako, kie la vorto “totala” ekhavis tute novan sencon, kaj ĉe disvastiĝo de la nukleaj armiloj, rondon de kies posedantoj eniris ne nur la ĉefaj antagonistoj de la “malvarma milito”, sed ankaŭ aliaj ŝtatoj, venko en la totala milito iĝis oksimoro… »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri la amasdetruaj armiloj] La afero komplikiĝas per tio, ke konduto de Usono mem en la kampo de disvastigo de la amasdetruaj armiloj estas ne tre senriproĉa. Usono asistis al klopodoj de Britio pri kreado de prorpa nuklea potenco, kaŝe helpis pri tio al Francio, neglektis aŭ eble rekte helpis al la nukleaj programoj de Israelo, fermis la okulojn pri la similaj agoj de Ĉinio, Barato kaj Pakistano, kaj fine montris senzorgan nesingardemon rilate prorajn nukleajn sekretojn. Kiam la kritikistoj riproĉas Usonon ke ĝiaj aktualaj timoj pri disvastigo de la amasdetruaj armiloj malfruiĝis, en tiuj vortoj haveblas parto de la vero. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri klopodoj de Usono haltigi disvastigon de la amasdetruaj armiloj en Eŭrazio] Tiaj agoj povus haltigi disvastigon de la ukleaj armiloj almenaŭ por plej proksima periodo. Sed ilia kapablo kuraci la terorisman malsanon estas sufiĉe dubinda. Sendube ili estigos eĉ pli fortan indignon kontraŭ Usono kaj estos konsiderataj kiel trudado de nova ordo en la regiono en la spirito de nekaŝita koloniismo… Sekve, tio povos riskigi la usonajn poziciojn en Eŭropo kaj la “milito kontraŭ terorismo” transformiĝos je sole usona kaj precipe kontraŭislama afero. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« Rusio tenas altan geopolitikan pozicion ĉefe danke al siaj grandaj naftogasaj rezervoj, kaj ankaŭ danke al la firma statuso de la nuklea ŝtatego, malpli granda nur kompare al Usono, kvankam tiu milita superado malfortiĝas pro internaj ekonomiaj, politikaj kaj demografiaj mankoj, jam sen paroli pri ekonomie pli fortaj najbaroj ĉe okcidento kaj oriento. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]
Citaĵo
« [pri Proksima Oriento] Usono kapablas memstare garantii nuklean ŝirmilon por tiu ĉi regiono, tamen ĝi ne devas engaĝiĝi je unuflankaj (aŭ sole kun Israelo) militagojn kontraŭ Irano, ĉar tiukaze ĝi dronos en pli grandskala, sed denove unuflanka kaj pereiga por ĝi konflikto. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« En singarda kaj suspektema naturo de Stalin estis nenio de senracia aventuristo; li ĉiam preferis agi kaŝe kaj ĉirkaŭvoje ol iniciati veran konfrontiĝon kaj li montris specialan singardemon por ne riski militan konfrontiĝon kontraŭ Usono – kaj ne senbaze. Pro misproporcio rilate nukleajn eblecojn de la flankoj, ĝuste Sovetunio perdus ĉion en la totala milito. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Proksimume fine de la periodo de la usona nuklea monopolo aŭ duonmonopolo John Foster Dulles ellaboris koncepton de “amasa venĝo” por rebato de la sovetia agreso kaj ekskludo en estonteco de longiĝinta stagnoperiodo simila al tiu en Koreio. Tiukaze anstataŭ rezisti al la agreso en loko de ĝia estiĝo Usono povus ataki la fonton de rompo de trankvilo en tia tempo kaj per tiaj armiloj, kiujn ĝi preferus. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Neniam antaŭe distanco en milita sfero inter superpotenco kaj nenuklea ŝtato estis tiom granda; neniam ĝi estis uzita. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Posedado de atombombo fare de unu konkreta lando estis ŝanĝanta povekvilibron pli grave ol iuj ajn teritoriaj konkeroj pasintece. Tamen escepte de unusola israela atako kontraŭ iraka nuklea reaktoro en 1981, eĉ ne unu lando dum la tuta historio de la Malvarma milito aplikis forton por preventi tian kreskon de la povo fare de malamiko»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« John F. Kennedy nomis la francan nuklean programon “malamika” al NATO»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [doktrino de Nixon] …strebis trovi mezan vojon inter troa streĉiĝo kaj retiriĝo per starigo de tri kriterioj de usona engaĝiĝo:
  • Usono estos fidela al siaj sindevigoj laŭ traktatoj;
  • Usono “garantios ŝildon se iu nuklea potenco minacos liberecon de alianca al ni lando aŭ de lando, kies postvivado estas vive grava de vidpunkto de nia sekureco”;
  • Kaze de nenuklea agreso Usono “klopodos ke lando, trafita de rekta minaco, prenu sur sin la ĉefan respondecon pri liverado de vivofortoj por organizado de sia defendo”. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [en 1959] La fakto ke nukleaj armiloj estis transportataj per aviadiloj koncentritaj en relative malmultaj bazoj, povintus fari teknike ebla ekstermon de la strategiaj fortoj de la malamiko antaŭ ilia eklanĉo. En tiaj cirkonstancoj atakanta flanko povus minimumigi respondan atakon ĝis tolerebla nivelo kaj esti en situacio, kiam ĝi povus trudi sian volon»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri artikolo publikigita en 1959] Laŭ Albert Wohlstetter nuklea ekvilibro efektive estis ege malstabila. Supozebla distanco inter la tiel nomataj eblecoj de la unua kaj dua atakoj transformiĝis je obsedo de analizistoj, okupiĝintaj pri defendaj aferoj kaj de ekspertoj pri kontrolo super armiloj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Tamen dum la tuta periodo de la Malvarma milito Sovetunio neniam testis pli ol tri misilojn samtempe kaj Usono eĉ ne unu foje lanĉis misilon el ŝaĥtoj de operacia destino (ĉar la usonaj ŝaĥtoj de operacia destino situis centre de la lando kaj Vaŝingtono timis estiĝon de arbaraj incendioj kaze de falo de testata misilo surteren. Kion ja tiukaze diri pri iu ajn certeco). »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Do danĝero de subita atako fakte estis troigita de ambaŭ grupoj kun kontraŭdiraj postuloj: tiuj kiuj deziris signifan kreskon de milita buĝeto por sin defendi kontraŭ danĝero de subita atako kaj tiuj kiuj timigis per danĝero de subita atako por redukti la militan buĝeton. Ĉar tiuj aferoj estis ege komplikaj, gajnanta estis tiu kiu sciis paroli pli konvinke. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Oni povas nur kompati politikistojn, kiuj iĝis ostaĝoj de konsilioj de sciencistoj kun ega vasteco de la opinioj, dediĉintaj pli da jaroj al esplorado de nukleaj problemoj ol da horoj havis politikistoj por pritrakti tiujn aferojn. Debatoj pri tiaj misteraj aferoj kiel atakebleco, precizeco de trafo kaj neprognozebleco de rezulto akiris implikan karakteron de mezepokaj diskutoj pri teologiaj aferoj, estante efektive anstataŭaĵoj de longdaŭraj filozofiaj diskutoj, estiĝintaj en la unuaj tagoj de la apero de koncepto de detenado. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Malfacilis kompari misilajn fortojn de ambaŭ flankoj. Usonaj misiloj estis malpli grandaj kaj pli precizaj; duono el ili havis divideblajn misilkapojn (do ĉiu misilo povus porti po kelkajn nukleajn ŝarĝojn). Sovetiaj misiloj estis pli grandaj, pli krudaj kaj malpli fleksaj en uzado. Ilia nombro ankaŭ superis nombron de tiuj usonaj proksimume je 300 unuoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la Strategia Defenda Iniciato] Usona scienco, kiel opiniis Ronald Reagan, farus la nuklean armilon arkaika. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la renkontiĝo en Rejkjaviko en 1986] Dum daŭrintaj 48 horojn aktivaj kaj emociaj intertraktoj kun iliaj supren- kaj malsupreniroj kvazaŭ sur la ondofervojo Ronald Reagan kaj Miĥail Gorbaĉov ĝenerale interkonsentis redukti dum kvin jaroj ĉiujn strategiajn fortojn je 50% kaj likvidi ĉiujn balistikajn misilojn dum 10 jaroj. En iu momento Reagan eĉ estis preskaŭ preta akcepti sovetian proponon pri likvido de ĉiuj tipoj de la nukleaj armiloj. Tiusence Rejkjaviko proksimigis kreadon de la sovetio-usona kundominado, kion tiom longe timis aliancanoj kaj neŭtralaj landoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri Putin] …li diris: “Sed nun venis tempo kunlabori. Ni devas kunlabori en sfero de nukleaj armiloj kaj pri nuklea energio tiel ke neniu alia lando sentu bezonon riĉigi uranion memstare”. Ni ignoris tiujn ĉi vortojn. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ[redakti]