La travidebleco de malbono (france: La Transparence du mal) estas la verko de francafilozofoJean Baudrillard, eldonita en 1990 kaj dediĉita al direkto de evoluo de la nuntempa okcidenta socio.
« Se mi bezonus doni nomon al la nuna situacio, mi dirus ke tio estas stato post orgio… hodiaŭ la ludo finiĝis — ĉio estas liberigita. Kaj ni ĉiuj faras al ni la plej gravan demandon: kion fari nun, post la orgio?
Al ni restas nur ŝajnigi la orgion kaj liberigon, ŝajnigi ke, rapidiginte la paŝojn, ni iras je la sama direkto. Efektive ja ni hastas al malpleno, ĉar ĉiuj finaj celoj de la liberigo restis malantaŭe, nin senhalte persekutas kaj turmentas antaŭvido de ĉiuj rezultoj, apriora kono de ĉiuj signoj, formoj kaj deziroj. »
« …la ideo de la progreso malaperis, sed la progreso daŭras. La ideo de la riĉeco, kiu supozas produktadon, malaperis, sed la produktado mem estas okazigata plej bone. Kaj dum malaperas origina ideo pri ĝiaj finaj celoj, kresko de la produktado rapidiĝas. La ideo malaperis ankaŭ en la politiko, sed la politikistoj daŭrigas siajn ludojn, restante kaŝe tute indiferentaj al siaj vetoj. Pri la televido oni povas diri ke ĝi estas tute indiferenta al la imagoj, kiuj aperas sur la ekrano, kaj verŝajne plu ekzistus senzorge, se la homaro tute malaperus. »
« Reciproka kontaĝo de ĉiuj kategorioj, anstataŭigo de unu sfero per alia, miksiĝo de la ĝenroj… tiel la sekso nun ĉeestas ne en la sekso mem, sed ekster ĝi, la politiko ne plu koncentriĝas je la politiko, ĝi koncernas ĉiujn sferojn: ekonomion, sciencon, arton, sporton… Ankaŭ la sporto eliris la kadrojn de la sporto – ĝi estas en komerco, en sekso, en politiko, en ĝenerala stilo de la atingoj. »
«Leĝo, kiu estas al ni trudita, estas leĝo de miksiĝo de la ĝenroj. Ĉio estas sekseca, ĉio politika, ĉio estetika. Ĉio samtempe akiras la politikan sencon, speciale ekde 1968: kaj ĉiutaga vivo, kaj frenezo, kaj lingvo, kaj amaskomunikiloj, kaj deziroj akiras politikan karakteron dum ili eniĝas en la sferon de liberigo kaj kolektivaj, amasaj procezoj. Samtempe ĉio iĝas sekseca, ĉio estas objekto de deziro: potenco, scioj — ĉio estas interpretata en terminoj de fantasmoj kaj forpuŝo; la seksa stereotipo penetris ĉien. Kaj samtempe ĉio iĝas estetika: politiko transformiĝas je spektaklo, sekso — je reklamo kaj pornografio, agado — je tio, kion oni kutimas nomi kulturo, speco de semiotikigo de la amaskomunikiloj kaj reklamo, kiu enspacigas ĉion — ĝis la grado de kopio de la kulturo. »
« La glorata movado de la nuntempo kaŭzis ne transmutacion de ĉiuj valoroj, kiel ni revis, sed dispersion kaj implektiĝon de la valoroj. Rezulto de ĉio ĉi iĝis la kompleta nedifiniteco kaj neebleco denove ekregi principojn de la estetika, la seksa kaj la politika difinado de la aferoj. »
« Sendube se la kapitalo evoluus laŭe al sia kontraŭdira logiko, ĝi estus neniigita de la proletaro. Analizo de Markso restas absolute senriproĉa. Li simple ne antaŭvidis, ke antaŭ vizaĝo de neevitebla minaco la kapitalo povos iugrade transpolitikiĝi, transiri al alia orbito — ekster la produktadajn rilatojn kaj politikajn antagonismojn, aŭtonomiĝi kiel hazarda, cirkula kaj ekstaza formo, kaj samtempe reprezenti la tutan mondon en ĝia tuta diverseco laŭ siaj imago kaj tipo… La unua manifestiĝo de tiu ĉi mutacio iĝis sendube la krizo de la 1929-a jaro; la katastrofo de la 1987-a jaro estis nur sekva epizodo de la sama procezo. »
«Arto diluiĝis ne en majesta idealigo, sed en la ĝenerala estetikigo de la ĉiutaga vivo, ĝi malaperis, cedinte lokon al pura cirkulado de la imagoj, en transestetiko de la banaleco… la kriza evento en la arto estis sendube dadaismo kaj Duchamp, kiam la arto, rifuzinte siajn proprajn regulojn de la estetika ludo, eniris la transestetikan epokon de la banaleco de la imagoj. »
« Bildoj, liverataj de la amaskomunikiloj (kaj la tekstoj similas al la bildoj) neniam silentiĝas: bildoj de la sciigoj devas sekvi unu la alian seninterrompe. Silento estas rompo de la fermita ĉeno, leĝera katastrofo, fuŝo, kiu en televido ekzemple estas tre ekzemplodona, ĉar tio estas rompo, plena je angoro kaj jubilo, konfirmanta ke ĉia komunikado efektive estas nur deviga scenaro, seninterropma fikcio, liberigante nin de malpleno — kaj ne nur de malpleno de la ekrano, sed ankaŭ de la malpleno de nia mensa ekrano, sur kiu ni kun ne malpli granda soifo atendas la bildojn. »
« Malantaŭ ĉia konvulsia movo de la moderna arto staras iu speco de inercio, io malkapabla eliri ekster siajn limojn kaj turniĝanta ĉirkaŭ sia akso, kun ĉiam pli kaj pli granda rapideco ripetante la samajn movojn. Stagnado de viva formo de la arto — kaj samtempe multiĝo, senorda inflacio de la valoroj, multnombraj varioj de ĉiuj antaŭaj formoj (kvazaŭ movoj de io jam morta). Kaj tio estas tute logike: kie estas stagnado, tie aperas metastazoj. »
« …danke al amaskomunikiloj, teorio de informo, video — ĉiuj iĝis potencialaj kreantoj. La tuta industria maŝinkonstruado en la mondo iĝis estetikigita; la tuta malnobleco de la mondo estas transformita de la estetiko. »
« …la nuntempa pentrarto, strikte dirite, kultivas ne malbelecon (kiu ankoraŭ havas estetikanvaloron), sed ion eĉ pli malbelan ol la nura malbelo — kiĉon, malbelon je kvadrato, ĉar ĝi estas neniel ligita al sia kontraŭo. »
« La sama febreco, la sama frenezo, la sama ekstremo. Reklama eksplodo de la arto estas rekte ligita al malkapablo de iu ajn estetika pritakso. Kosto kreskas kiam mankas juĝo pri ĝi. Ni ĉeestas ĉe ekstazo de valoro. »
«Sekseco estas ligita al ĝuo (tio estas gvidmotivo de liberiĝo), transsekseco — al artefariteco, ĉu temas pri trukoj celantaj ŝanĝon de la biologiagenro aŭ propra al la transvestulo ludo de signoj rilataj al vestoj, morfologio, gestoj. »
«Madonna, tiu virga frukto de aerobiko kaj glacia estetiko, sena je ajna ĉarmo kaj ajna sensiveco, muskoloza homsimila estaĵo. Pro tio oni sukcesis krei el ĝi sintetikan idolon. »
« Rigardu Michael Jackson. Li estas soleca mutanto, antaŭulo de la totala kaj pro tio majesta miksiĝo de la rasoj, reprezentanto de nova raso. Al la nunaj infanoj mankas iuj ajn obstakloj survoje al socio de miksitaj rasoj: ĝi estas ilia universo kaj Michael Jackson aŭguras tion, kion ili imagas kiel idealanestontecon. Al tio necesas aldoni, ke Michael Jackson transformis sian vizaĝon, kaj rektigis la harojn, kaj heligis la haŭton — do li tre skrupule kreis sin mem. Tio transformis lin je inocenta, pura infano, je artefarita, fabela dugenra persono, kiu pli verŝajne ol Kristo kapablos ekregi la mondon kaj pacigi ĝin, ĉar li estas pli valora ol la infano-dio: tio estas infano-protezo, embrio de ĉiuj eblaj formoj de la mutacio, kiuj verŝajne liberigos nin je aparteno al certaj raso kaj genro. »
« …hodiaŭ ni strebas ne nur al la sano, kiu estas stato de la organika ekvilibro, sed precipe al efemera, higiena, reklama aŭreolo de la korpo, do la perfekteco oble pli gravas ol la nura ideala stato. Kio rilatas al la modo kaj ekstera aspekto, ni soifas tute ne belecon aŭ ĉarmecon, ni deziras maskon.
Ĉiu serĉas sian maskon. Ĉar ne plu eblas kompreni la sencon de la propra ekzistado, restas nur elmontri sian eksteraĵon, sen zorgi nek pri esti vidita, nek eĉ pri esti. La homo diras al si ne: mi ekzistas, mi estas ĉi tie, sed: mi estas videbla, mi estas bildo, rigardu ja, rigardu! Tio estas eĉ ne ĝua sinrigardado, tio estas supraĵa komunikemo, speco de reklama simplanimeco, kie ĉiu iĝas impresario de sia propra bildo. »
« Post la fino de la orgio la liberiĝo starigis la tutan mondon antaŭ problemo de serĉado de siaj genta kaj genraidentecoj, lasante ĉiam malpli kaj malpli da eblaj respondoj, se konsideri cirkuladon de la signoj kaj multnombrecon de la deziroj. Nome tiel ni iĝis la transseksuloj. Ĝuste tiel ni iĝis ankaŭ transpolitikistoj, do la estaĵoj, kiuj distingas nenion kaj estas distingeblaj en nenio rilata al politiko, dugenraj hermafroditoj… »
« …klare manifestiĝas malkongruo inter la fikcia ekonomio kaj la ekonomio reala. Nome tiu ĉi disonanco protektas nin de reala katastrofo de la produkta ekonomio. »
« …espero interpacigi la fikcian ekonomion kun tiu reala estas utopisma: tiujn libere cirkulantajn miliardojn da dolaroj ne eblas transloki je la reala ekonomio, kio certe estas granda sukceso, ĉar se danke al iu miraklo ili estus investitaj je la produktado, tio estus la vera katastrofo. »
« Ni lasu ankaŭ la virtualan militon en ĝia orbito, ĉar nome tie ĝi nin protektas: danke al sia ekstrema abstrakteco kaj terura ekscentreco, la nuklea armilaro iĝas nia plej bona protekto. »
«Segalen diris, ke ekde tiu momento kiam oni efektive eksciis ke la Tero estas sfero, la vojaĝoj ĉesis ekzisti, ĉar foriĝi de iu punkto de la sfero signifas proksimiĝi al la sama punkto. »
« Unuavice ŝoka estas neimagebla “dikeco” de ĉiuj nuntempaj sistemoj, tiu, kiel diras pri la kanceroSusan Sontag, “diabla gravedo”, propra al niaj mekanismoj de informado, komunikado, memoro, stokado, kreado kaj detruado, mekanismoj tiom troaj, ke ili estas anticipe asekuritaj de ajna uzado. Efektive ne ni finis la konsumankoston, sed la sistemo mem likvidis ĝin per troa produktado. Estas produktitaj kaj stokitaj tiom da aĵoj, ke ili simple ne havas tempon por servi (kio estas granda bono kiam temas pri la nukleaj armiloj). Estas skribite kaj disvastigite tiom da signoj kaj mesaĝoj, ke ili neniam estos legitaj. Feliĉe por ni! Ja eĉ kun tiu malgranda parto, kiun ni absorbas, kun ni okazas io simila al ekzekuto sur la elektra seĝo. »
« Tiu dueca procezo de paralizo kaj inercio, rapidiĝo en malpleno, troeco de la produktado ĉe manko de la sociala enhavo kaj finaj celoj, spegulas ankaŭ duecan fenomenon, kiun oni kutimas juĝi al la krizo: inflacio kaj senlaboreco. »
« Ankaŭ senlaboreco ŝanĝis sian sencon. Tio ne plu estas strategio de la kapitalo (rezerva armeo), nek kriza faktoro en la ludo de la sociaj rilatoj. Alikaze ĉe tio ke streĉiteco jam superis ĉiujn limojn, senlaboreco kaŭzus neimageblajn ŝokojn. Sed kio okazas nun? Ankaŭ senlaboreco iĝis speco de artefarita satelito; tio estas satelito de inercio, maso ŝarĝita per eĉ ne negativa ŝarĝo, sed per la statika elektro, tiu ĉiam pli kresanta parto de la socio, kiu frostiĝas. »