André Gide

El Vikicitaro
André Gide
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio
Medaglia del Premio Nobel
Medaglia del Premio Nobel
Pri literaturo (1947)

André GIDE (naskiĝis la 22-an de novembro 1869 en Parizo - mortis la 19-an de februaro 1951 en Parizo) estis franca verkisto kaj tradukisto. En sia verkaro la puritane edukita aŭtoro rifuzas ĉiun konvencion limigantan la personan liberecon. Li ekzemple malferme parolis pri sia gejeco kaj tuŝis per tio unu el la plej grandaj tabuoj tiutempaj. En la jaro 1947 li gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Estas pli bone esti malamata pro tio, kio vi estas, ol amata pro tio, kio vi ne estas. »
— André Gide
Citaĵo
« Kredu je tiuj, kiuj serĉas la veron; dubu je tiuj, kiuj trovis ĝin. »
— André Gide