Bombado de Jugoslavio fare de NATO

El Vikicitaro
(Alidirektita el Bombado de Jugoslavio)
Bombado de Jugoslavio fare de NATO
Bombado de Jugoslavio fare de NATO
Bombado de Jugoslavio fare de NATO
Aliaj projektoj
Bombado de Jugoslavio fare de NATO en Vikipedio
Bombado de Jugoslavio fare de NATO en Komuneja kategorio

Bombado de Jugoslavio fare de NATO okazis de la 24-a de marto ĝis la 11-a de junio 1999 kaj celis haltigi operacojn de la jugoslavia armeo kontraŭ la Liberiga Armeo de Kosovo okazintajn kadre de la Kosova milito.

Citaĵoj[redakti]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« ...gerilaj grupoj lernis ekspluati zorgitecon de okcidentaj defendantoj de homaj rajtoj por provoki enmiksiĝon (kiel en Kosovo) aŭ kaŭzi foriron de la trupoj (kiel tio okazis en Vjetnamio). »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Antaŭ la milita kampanjo fare de NATO prezidanto Bill Clinton en parolo antaŭ la serba popolo konfirmis aktualan politikon de Usono: Aliancanoj de NATO subtenas Kosovon kiel parton de via lando". Kaj li aldonis ke "la interkonsento garantios rajtojn de ĉiuj homoj en Kosovo — de la etnaj serboj kaj albanoj en Kosovo". »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Amasoj da rifuĝintoj, plenigintaj televidajn ekranojn post komenco de la NATO-bombado, estis je pli granda parto sekvo de la agoj de NATO ol la preteksto akcelinta ilin. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Kaj mi opinias — kvankam certe mankas ebleco tion konfirmi — ke la dezirata rezulto forme de kreado de la aŭtonoma Kosovo ene de Jugoslavio — rezulto de la Kosova operaco — povus esti atingita kontraŭ oble malpli granda prezo kaj je malpli konvulsia maniero. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Kompreneble NATO-aliancanoj pravigis siajn agojn per nebulaj kaj plejparte nekorektaj historiaj analogioj: pri tio ke ambaŭ mondmilitoj radikis en Balkanio aŭ ke la milito estas direktita kontraŭ unu Hitler-simila figuro forme de Slobodan Miloŝeviĉ. Tamen la Dua mondmilito komenciĝis ne en Balkanio kaj la Unua mondmilito iĝis rezulto de tio ke la mondpotencoj ligiĝis la balkaniaj frakcioj. Kaj Miloŝeviĉ estis tute ne Hitlero, sed loka balkania bandito, kiu finfine estus eksigita de la propra popolo dum internaj tumultoj similaj al tiuj, kiuj markis la finon de ĉiuj aliaj komunistaj aŭtokratoj en Centra kaj Orienta Eŭropo»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« Albanoj militis ne por aŭtonomio, ili militis por sendependeco kaj certe ne por resti sub suvereneco de Jugoslavio. Kaj ili montris sian aliron kiam ili okazigis etnajn purigadojn rilate al ducent mil serboj en sia teritorio post la venko de NATO. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« …en 1995 Rusio akuzis NATO pri “genocido” de serboj kaj prezidanto Jelcin avertis, ke daŭrigo de la bombado radikale influos kunlaboron de Rusio kaj la Okcidento, inkluzive ĝian partoprenon en la programo de NATO “Partnereco por paco”. “Kiel ni povas subskribi interkonsenton kun NATO, — demandis li, — kiam NATO bombas serbojn?” »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ[redakti]