Saltu al enhavo

Maksim Gorkij

El Vikicitaro
Maksim Gorkij
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Maksim GORKIJ (ruse Максим Горький, aŭ realnome: Aleksej Maksimoviĉ PEŜKOV, ruse Алексей Максимович Пешков; naskiĝis la 16-an (28-an) de marto 1868 — mortis la 18-an de junio 1936) estis rusa kaj sovetia verkisto kaj socia aganto.

Citaĵoj

[redakti]
Citaĵo
« La konservativa penso obstine asertas, ke Esperanto estas utopio. La viva, evoluanta realeco iom post iom, sed ĉiam pli energie refutas la opinion de la konservativuloj.[1] »
Citaĵo
« Nokto faliĝadis kaj, kune kun ĝi io forta, refreŝiga, kiel la tenera kareso de patrino, elverŝiĝis en la bruston. »
Citaĵo
« Ne estas pli danĝera veneno, ol la povo, kiun oni ekzercas super aliulo. »

Pri la aŭtoro

[redakti]

Nikolaj Nikolajeviĉ Suĥanov

[redakti]
Citaĵo
« Gorkij certe havis rilatojn kun la tuta Peterburgo, de supre ĝis malsupre. » « Горький, естественно, имел связи со всем Петербургом сверху донизу[2]. »
— Nikolaj Nikolajeviĉ Suĥanov, Noticoj pri la revolucio
Citaĵo
« [la 28-an de februaro] Gorkij plu havis malbonan humoron. Liaj impresoj dum la tago ne plibonigis, sed eĉ malbonigis lian mornan humoron. Dum la tuta horo li plendis kaj grumblis pri ĥaoso, malordo, ekscesoj, manifestiĝoj de senrespondeco, pri fraŭlinoj, veturantaj tra la urbo nekonate kien, nekonate sur kies aŭtoj, kaj prognozis senduban fiaskon de la movado, dignan je nia azia sovaĝeco. Du-tri homoj el la ĉeestintoj estis aldonantaj ilustraĵojn al la sama temo kaj jesantaj Gorkij... [...] Por mi inverse estis evidente ke la aferoj statas bonege, ke la revolucio evoluas plej bone, ke la venkon oni povas konsideri garantiita kaj ke la ekscesoj, filistra stulteco, malnobleco kaj malkuraĝo, ĥaoso, aŭtoj, fraŭlinoj — tio estas la aferoj, sen kiuj la revolucio neniel povus okazi, sen kio ĉio okazanta estus teorie neimagebla, sen kio nenio simila neniam kaj nenie okazis. Ĉio ĉi por mi estis tute evidenta. » « Горький продолжал быть не в духе. Его впечатления за день не улучшили, а усугубили его мрачное настроение. В течение битого часа он фыркал и ворчал на хаос, беспорядок, на эксцессы, на проявления несознательности, на барышень, разъезжавших по городу неизвестно куда, на неизвестно чьих моторах, и предсказывал верный провал движения, достойный нашей азиатской дикости. Два‑три человека из присутствовавших добавляли иллюстраций к той же теме и поддакивали Горькому… [...] Для меня было, напротив, очевидно, что дела обстоят блестяще, что революция развивается как нельзя лучше, что победу теперь можно считать обеспеченной и что эксцессы, обывательская глупость, подлость и трусость, неразбериха, автомобили, барышни — это лишь то, без чего революция никаким способом обойтись не могла, без чего все происходящее теоретически немыслимо, без чего ничто подобное никогда и нигде не бывало. Все это было для меня совершенно очевидным[3]. »
— Nikolaj Nikolajeviĉ Suĥanov, Noticoj pri la revolucio
Citaĵo
« [sepulto sur la Marsa kampo (Sankt-Peterburgo) ] Gorkij levis la demandon pri sepulto de viktimoj de la revolucio sur la Palaca placo, prezentinte opiniojn de artistoj kaj iliajn proprajn projektojn rilate la Marsan kampon. Mi rememoras ke estis kelkaj grupoj da artistoj kaj kelkaj "skoloj" rilate tiun ĉi demandon. Al mi sin turnis du-tri homoj, plendante krom la Marsa kampo ankaŭ pri la Tavrida ĝardeno kaj ŝajnas ke pri iu plia loko por la sepulto. Oni prezentadis siajn planojn kaj ŝajnas ke montris desegnaĵojn. Ĝenerale en la arta mondo okazis movado. Oni parolis pri la komenciĝinta ora epoko de la arto, pri ministerio de arto ktp. Kun ĉiuj projektoj de la sepulto mi sendis onin al Gorkij. » « Горький поднял вопрос о похоронах жертв революции на Дворцовой площади, представив соображения художников и изложив их собственные проекты насчет Марсова поля… Припоминаю, что художников было несколько групп и было несколько «течений» по данному вопросу. Ко мне обращалось два‑три человека, защищая кроме Марсова поля еще Таврический сад и, кажется, еще какое‑то место для похорон. Излагали свои планы и как будто показывали чертежи. Вообще среди художественного мира было движение. Говорили о наступившем золотом веке для искусства, о министерстве по делам искусств и т. д. Со всеми проектами похорон я направлял к Горькому[4]. »
— Nikolaj Nikolajeviĉ Suĥanov, Noticoj pri la revolucio
Citaĵo
« [sepulto sur la Marsa kampo (Sankt-Peterburgo) ] Oni dece aplaŭdis al Gorkij, sed al la demando ĉu la Soveto deziras ŝanĝi sian opinion pri la loko de la sepulto, la voĉdono respondis nee!.. Al Gorkij kontraŭparolis neniu. Oni ne deziris kaj jen ĉio. Neprognozeblaj estas la vojoj de la popolaj movadoj, popolaj kunvenoj, popolaj momentaj impulsoj... [...] Gorkij ekde tiam ne aperis en la Soveto [...] » « Горькому как следует похлопали, но на вопрос, желает ли Совет пересмотреть свое решение о месте похорон, голосование ответило отрицательно!.. Горькому никто не возражал. Не пожелали, и все тут. Неисповедимы пути народных движений, народных собраний, народных мгновенных импульсов… [...] Горький же с тех пор в Совете не появлялся [...][5]. »
— Nikolaj Nikolajeviĉ Suĥanov, Noticoj pri la revolucio

Referencoj

  1. ↑ Laŭ vikipedia projekto vizaĝoj
  2. ↑ Суханов Н. Н. Записки о революции: В 3 т. Т. 1. Кн. 1—2. М., 1991. С. 62.
  3. ↑ Суханов Н. Н. Записки о революции: В 3 т. Т. 1. Кн. 1—2. М., 1991. С. 122.
  4. ↑ Суханов Н. Н. Записки о революции: В 3 т. Т. 1. Кн. 1—2. М., 1991. С. 240.
  5. ↑ Суханов Н. Н. Записки о революции: В 3 т. Т. 1. Кн. 1—2. М., 1991. С. 240.
Wikipedia:eo
Wikipedia:eo
Vikipedio havas artikolon pri:
Trovu «Maksim Gorkij» inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»