Vortoj de Kamarado E. Lanti

El Vikicitaro
Vortoj de Kamarado E. Lanti
Aŭtoro: Eŭgeno Lanti
Vortoj de Kamarado E. Lanti
Vortoj de Kamarado E. Lanti
Aliaj projektoj
Vortoj de Kamarado E. Lanti en Vikipedio

Vortoj de Kamarado E. Lanti estas 191-paĝa librokolekto de artikoloj de Eŭgeno Lanti aperintaj precipe en Sennaciulo, eldonita kun antaŭparolo de L.Banmer de SAT, en 1931.

Citaĵoj[redakti]

Citaĵo
« Mi ne estas tiaulo, kiu konsideras, ke voĉdonado povas solvi principan demandon. »
— p. 95
Citaĵo
« La kutimo dorloti kadavrojn estas bona pruvo, ke la granda plimulto el la nuntempuloj estas ankoraŭ spirite sklava de la arkaika, miljara tradicio»
— p79
Citaĵo
« Ekzistas ja laboristoj, kies sola aspiro estas fariĝi siavice ekspluatistoj. Ili tute ne deziras la aliigon de la nuna maljusta socisistemo, kies viktimoj ili estas, sed nur sian transklasiĝon. »
— p. 80
Citaĵo
« Oni tro klaĉadis, ke Esperanto estas "tiel facile lernebla!", ke oni povas encerbigi ĝin en "kelkaj semajnoj" da lernado. Tio estas malvera....Sufiĉu diri la veron: esperanto estas multe pli facile akirebla ol iu ajn nacia lingvo. »
— p. 49
Citaĵo
« Senidealulo eĉ ne devus esti konsiderata kiel homo, ĉar la homeco ĉefe konsistas en la intelekta kapablo imagi perfekton –idealon»
— p. 91
Citaĵo
« En epoko, kiam monavidemo, koruptado, k mallojalo faras detruan laboron en ĉiuj medioj, idealismo en niaj vicoj estas pli necesa ol iam ajn, ol ie ajn; ĝi eĉ estas nepre necesa kondiĉo por la sukceso de nia movado»
— p 91
Citaĵo
« Intelektulo oni devus nomi nur homon, kiu en sia metio, en sia fako eltrovis ion novan; homojn, kiu ĝenerale en sia vivo kapablas liberiĝi el la rutino, el la tradicio, el la kutimoj, kiujn li opinias maltrafaj; perfekta intelektulo estas –kreanto»
— p. 102
Citaĵo
« Esperanto ne ekzistas en si; ĝi vivas nur per nia komuna volo k estus danĝere kredi, ke nenio povas ĝin detrui. La samon oni povas diri per nia organizo. »
— p .106
Citaĵo
« Pastroj k politikistaj gvidantoj neniam predikas dubemon. Ili ja bezonas kredantojn. Nia Asocio estas nek eklezio nek partio, tial estu al SAT-anoj permesite dubi. »
— p. 107
Citaĵo
« Nur metafizikisto povas postuli, ke ĉiam k ĉie oni devas apliki rigore difinitajn principojn»
— p. 113
Citaĵo
« La anarkistoj ne agnoskas partian disciplinon; ili obeeme ne sekvas “estrojn”. »
— p. 113
Citaĵo
« Ĉu sennaciistoj devas ankaŭ oferi sian vivon en bataloj por nacia liberiĝo, se ili jam konvinkiĝis, ke tio estas nur trompa iluzio? ... Ĉu decas, ke saĝulo kondutu kiel frenezulo, se okaze li troviĝas en frenezulejo? »
— p. 123
Citaĵo
« La sennaciistoj havas la firman kredon, ke la nacilinvoj mortos, kiel mortis la lingvoj de malaperintaj civilizoj. Sed ili ne intencas bruligi bibliotekojn. Nur naciistoj kapablas tion fari dum militoj. »
— p. 126
Citaĵo
« Ne necesas esti profeto por ekvidi, ke la internaciistoj trovos trovos ankoraŭ belajn pretekstojn por pravigi la partoprenadon de la proletoj en la venontaj militoj naciecaj. »
— p. 122
Citaĵo
« La forigo de l’ŝtatregado estas la celo, kiun ĉiuj socialistoj, Marks unuavice, alcelis... »
— Lenin citita en Vortoj de Kamarado E. Lanti' p. 114
Citaĵo
« Ni liberiĝu de la brita jugo por konstati, ke la kapitalismo estas la malamiko –ne la brita nacio. »
— James Connolly citita en Vortoj de Kamarado E. Lanti p. 122