Lobiado

El Vikicitaro
(Alidirektita el Lobiisto)
Lobiado
Lobiado
Lobiado
Aliaj projektoj
Lobiado en Vikipedio
Lobiado en Komuneja kategorio

Lobiado estas agado de unuopuloj kaj interesgrupoj celanta influi la decidojn de registaroj aŭ aliaj potenculoj.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« [en Usono] ...la juda, greka kaj armena lobioj estas la plej efike organizitaj. »
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Vastasence hodiaŭ la plej aktivaj, influaj kaj riĉaj etnaj lobioj [en Usono] kun eksterpolitika aktiveco estas la juda, kuba, greka kaj armena»
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
Citaĵo
« [pri lobiado fare de etnaj grupoj en Usono ĉe Bill Clinton] La plej aktivaj kaj plej sukcesaj el ili estis israela-usona kaj kuba-usona lobioj, posedintaj resursojn por atingi deziratajn ŝanĝojn dum farado de decidoj pri distribuado de financaj rimedoj fare de la kongreso, kaj pri garantiado de granda subteno de voĉdonantoj en du ĉefaj ŝtatoj — Novjorkio kaj Florido»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« [pri prezidentaj balotoj en Usono] Alta kosto de televida kampanjo transformis kolektadon de sumoj necesaj por subteno de kandidato (aŭ inverse por lia kritikado) je gravega rimedo fortigi rolon de lobiistoj. Tio klarigas kreskantan influon en Usono de israela, kuba, greka, armena kaj kelkaj aliaj lobioj, sufiĉe efikaj pri mobilizado de financa subteno por siaj specifaj celoj»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Konsiderante evidentan sukceson de lobiado, apero en Usono de barata, ĉina aŭ rusia lobioj, ankaŭ havantaj signifajn resursojn por influi leĝofaradon de la kongreso, estas nur afero de la tempo. Formiĝas ankaŭ meksika lobio, sed evidente ĝi plu influos per tradicia vojo — per nombro de la voĉoj en balotoj»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Haveblas interalie ankaŭ kreskanta rusia lobio, kiu funkcias surbaze de ne tradiciaj voĉdonfortoj, sed komplete surbaze de mono»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Aliaj aŭtoroj[redakti]

Citaĵo
« [pri la 1970-aj jaroj] Interproksimiĝo kun Ĉinio ofendis la ĉinan lobion. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Nia politiko en Proksima Oriento estas tre influata de internaj lobiistaj grupoj kaj iliaj kvereloj»
— David IgnatiusUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ[redakti]