Tasko

El Vikicitaro
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Tasko
Aliaj projektoj
Tasko en Vikipedio
Tasko en Vikivortaro

Tasko estas 0rdonita laboro, servo farenda en difinita tempo, difinita laboro aŭ servo.[1]

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« La tasko estas, ne tiom vidi tion, kion neniu ankoraŭ vidis; sed pensi tion, kion neniu ankoraŭ pensis pri tio, kion ĉiuj vidas. »
— Erwin Schrödinger
Citaĵo
« Ni laboras en la mallumo - ni faras tion, kion ni povas - ni donas tion, kion ni havas. Nia dubo estas nia pasio kaj nia pasio estas nia tasko. La resto estas la frenezo de arto. » « (angle) We work in the dark — we do what we can — we give what we have. Our doubt is our passion and our passion is our task. The rest is the madness of art. »
— Henry James
Citaĵo
« La pasinteco estas tio, kio provizas nin per la konstruaj blokoj. Nia tasko hodiaŭ estas krei novajn konstruaĵojn el ili. » « (angle) The past is what provides us with the building blocks. Our job today is to create new buildings out of them. »
— Teodore Zeldin
Citaĵo
« Por ke unu homo amu alian: tio estas eble la plej malfacila el ĉiuj niaj taskoj, la fina, la lasta provo kaj pruvo, la laboro por kiu ĉiuj aliaj laboroj estas nur preparo»
— Rainer Maria Rilke

Zamenhofa proverbaro[redakti]

Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
Citaĵo
« Plenumiĝis la tasko per granda fiasko»
— Zamenhofa proverbaro

Referencoj

  1. Tasko ĉe ReVo

Vidu ankaŭ[redakti]