« Dum la plej mallumaj tagoj de la HIV/aidosa epidemio, kiam Respublikanoj kaj religiaj konservistoj regis la federacian registaron [de Usono] kaj provis laŭ eble plej multe dolori la malsanulojn kaj mortantojn, kviroj organiziĝis kaj protestis kaj volontulis kaj malĝojis. Ni ankaŭ faris muzikon kaj teatron kaj arton. Ni prizorgis unu la alian, kaj ni dancis kaj amis kaj fikis. La brakumo de ĝojo kaj arto kaj seksumo, alfronte de timo kaj necerteco, plibonigis niajn sentojn—ĝi bontenis nian psikan sanon—kaj ĝi havis ankaŭ la kroman avantaĝon, ke ĝi frenezigis niajn malamikojn. Ili ne povis kompreni kiel ni povus senti nin iaj krom mizeraj, konsiderante la defiojn, kiujn ni alfrontis—ilian avidon, ilian senzorgecon, iliajn antaŭjuĝojn— sed ni kreis kaj spertis ĝojon malgraŭ ilia malamo kaj malgraŭ ĉi tiu terura malsano. Ni turnis nin unu al la alia—ni turnis nin al niaj amantoj kaj amikoj kaj fojfoje nekonatoj—kaj diris, 'Ili forfikiĝu. Nun fiku min.' »
« During the darkest days of the HIV/AIDS epidemic, when Republicans and religious conservatives controlled the federal government and were doing everything in their power to harm the sick and dying, queers organized and protested and volunteered and mourned. We also made music and theater and art. We took care of each other, and we danced and loved and fucked. Embracing joy and art and sex in the face of fear and uncertainty made us feel better—it kept us sane—and it had the added benefit of driving our enemies crazy. They couldn’t understand how we could be anything but miserable, given the challenges we faced—their greed, their indifference, their bigotry—but we created and experienced joy despite their hatred and despite this awful disease. We turned to each other—we turned to our lovers and friends and sometimes strangers—and said, 'Fuck them. Now fuck me.' »
« Art and religion first; then philosophy; lastly science. That is the order of the great subjects of life, that's their order of importance. »
— Muriel Spark, "The Prime of Miss Jean Brodie"(Ĉpaitro 2, paĝo 33)
« Granda literaturo, pasinta aŭ nuna, estas la esprimo de granda kono de la homa koro; granda arto estas la esprimo de solvo de la konflikto inter la postuloj de la mondo ekstere kaj tiu interne. »
« (angle) Great literature, past or present, is the expression of great knowledge of the human heart; great art is the expression of a solution of the conflict between the demands of the world without and that within. »
« La vera kaj plej bona maniero lerni ajnan Arton, estas ne vidi multajn Ekzemplojn faritajn de alia Persono, sed posedi unue kelkajn el la Principoj de ĝi, kaj poste familiarigi ilin, ekzercante sin en la Praktiko. Ĉar estas nur Praktiko, kiu faras Homon perfekta en io ajn. »
« (angle) The true and best way of learning any Art, is not to see a great many Examples done by another Person, but to possess ones seIf first of the Principles of it, and then to make them familiar, by exercising ones self in the Practice. For it is Practice alone, that makes a Man perfect in any thing. »
«Ni laboras en la mallumo - ni faras tion, kion ni povas - ni donas tion, kion ni havas. Nia dubo estas nia pasio kaj nia pasio estas nia tasko. La resto estas la frenezo de arto.»
« (angle) We work in the dark — we do what we can — we give what we have. Our doubt is our passion and our passion is our task. The rest is the madness of art. »
«Simpleco estas la fina atingo. Post kiam oni ludis vastan kvanton da notoj kaj pli da notoj, estas simpleco, kiu aperas kiel la krona rekompenco de arto. »
« Miaj sociaj kaj politikaj interesoj estas parto de mia kariero. Mi ne povas disigi ilin. Miaj kantoj reflektas la homan kondiĉon. La rolo de arto estas ne nur montri la vivon kiel ĝi estas, sed montri la vivon kiel ĝi devus esti. »
« (angle) My social and political interests are part of my career. I cannot separate them. My songs reflect the human condition. The role of art isn't just to show life as it is, but to show life as it should be. »
« Estas malĝuste atendi rekompencon pro viaj luktoj. La rekompenco estas la ago de lukto mem, ne tio, kion vi gajnas. Kvankam vi ne povas atendi venki la absurdaĵon de la mondo, vi devas fari tiun provon. Tio estas moralo, tio estas religio. Tio estas arto. Tio estas vivo. »
« (angle) It is wrong to expect a reward for your struggles. The reward is the act of struggle itself, not what you win. Even though you can't expect to defeat the absurdity of the world, you must make that attempt. That's morality, that's religion. That's art. That's life. »
« Arto diluiĝis ne en majesta idealigo, sed en la ĝenerala estetikigo de la ĉiutaga vivo, ĝi malaperis, cedinte lokon al pura cirkulado de la imagoj, en transestetiko de la banaleco… la kriza evento en la arto estis sendube dadaismo kaj Duchamp, kiam la arto, rifuzinte siajn proprajn regulojn de la estetika ludo, eniris la transestetikan epokon de la banaleco de la imagoj. »
« Malantaŭ ĉia konvulsia movo de la moderna arto staras iu speco de inercio, io malkapabla eliri ekster siajn limojn kaj turniĝanta ĉirkaŭ sia akso, kun ĉiam pli kaj pli granda rapideco ripetante la samajn movojn. Stagnado de viva formo de la arto — kaj samtempe multiĝo, senorda inflacio de la valoroj, multnombraj varioj de ĉiuj antaŭaj formoj (kvazaŭ movoj de io jam morta). Kaj tio estas tute logike: kie estas stagnado, tie aperas metastazoj. »
«Reklama eksplodo de la arto estas rekte ligita al malkapablo de iu ajn estetika pritakso. Kosto kreskas kiam mankas juĝo pri ĝi. Ni ĉeestas ĉe ekstazo de valoro. »