La Golfa milito okazis en 1990 kaj 1991 inter Irako kaj koalicio gvidata de Usono.
« [pri la Golfa milito] Saddam entute neniam batalos kaj la usonanoj eterne batalos nur kontraŭ sia imagita duoblulo sur ekrano. Ili ja vidas Saddamon tia, kia li devas esti, la nuntempa heroo, inda esti venkita (la kvara laŭnombre armeo en la mondo!). »
« [pri la Golfa milito] Ne eblas eĉ diri ke la usonanoj venkis Saddamon: li mem foriĝis, plenumis maleskaladon kaj ili ne sukcesis kreskigi la eskaladon ĝis tioma grado por neniigi lin. »
« [pri la Golfa milito] Jen ironia kalkulado, kiu helpas mildigi ŝokon aŭ pli ĝuste blufon de tiu milito. Simpla kalkulado montras, ke el 500 000 usonaj soldatoj, kiuj dum sep monatoj partoprenis operacojn en la Golfo, trioble pli povus perdi la vivojn nur en trafikaj akcidentoj se ili restus hejme. Eble indus pripensi kreskigon de nombro de la puraj militoj por redukti nombron de la viktimoj en la paca tempo? »