Isaac Newton

El Vikicitaro
Isaac Newton
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Isaac NEWTON ofte esperantigita kiel Neŭtono (naskiĝis la 4-an de januaro 1643 en Woolsthorpe-by-Colsterworth, Anglio, mortis la 31-an de marto 1727 en Londono - la 25-an de decembro 1642 respektive 20-a de marto 1727 laŭ la julia kalendaro tiam ankoraŭ oficiala en Anglio) estis grava brita matematikisto, fizikisto kaj alĥemiisto, numerologo, la plej elstara sciencisto de sia epoko.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Mi povas kalkuli la movojn de la ĉielaj korpoj sed ne la frenezon de la homoj. » « (angle) I can calculate the motions of the heavenly bodies, but not the madness of the people. »
— Isaac Newton
Citaĵo
« Se mi vidis pli antaŭen, do nur pro tio, ke mi staris sur la ŝultroj de gigantoj. » « (angle) If I have seen further than others, it is by standing upon the shoulders of giants.[1] »
— Isaac Newton
Citaĵo
« Vero troveblas en simpleco kaj ne en multeco kaj konfuzo de aferoj. » « (angle) Truth is ever to be found in simplicity, and not in the multiplicity and confusion of things. »
— Isaac Newton

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Mi ne estas inteligenta. Mi provas observi. Milionoj vidis la pomon fali sed Newton estis tiu, kiu demandis kial. » « (angle) I'm not smart. I try to observe. Millions saw the apple fall but Newton was the one who asked why. »
— Bernard Baruch

Referencoj