Jawaharlal Nehru

El Vikicitaro
Jawaharlal Nehru
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Jawaharlal Nehru (जवाहरलाल नेहरू en la hindia) (naskiĝis la 14-an de novembro 1889 en Alahabado – mortis la 27-an de majo 1964), estis la unua ĉefministro de la sendependa Barato. Li estis centra figuro en politiko de Barato dum multe de la 20a jarcento. Li regis en Barato el ties establo kiel sendependa lando en 1947 ĝis sia morto en posteno en 1964. Nehru estas konsiderata la arkitekto de moderna barata nacti-ŝtato: suvereno, socialisto, nereligiulo, kaj demokrata respublikano.

Citaĵoj[redakti]

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

Citaĵo
« Granda kaŭzoj kaj etaj viroj malbone iras kune. »
— Jawaharlal Nehru

Pri la aŭtoro[redakti]

Citaĵo
« Nehru estis internaciisto kaj - en epoko kiam iuj naciistoj en Barato emis simpatii al la internacia dekstro - senkompromise opoziciis al la faŝismo. Li estis amiko de la pionira internaciisto Robindronath Tagor, en kies lernejo edukiĝis kelkajn jarojn lia filino Indira Nehru Gandhi. »
— Probal Dasgupta
Citaĵo
« Ekzistas kompreneble tiaj maloftaj gvidantoj kiel Linkoln, Ghandi, eĉ kiel F. D. Rooswelt, Churchill, Neru: ili sen ŝanceliĝoj jungis en la ĉaron de la “sankta afero kaj malsaton, kaj timon de la homoj, sed diference de Hitlero kaj Stalin aŭ eĉ diference de Lutero kaj Kalvino ili ne cedis al la tento uzi la animojn de la malkontentuloj por konstruado de la nova mondo. Certeco de tiuj ĉi gvidantoj pri propraj fortoj devenas de la kredo je la homaro — kaj ĝi kunfandiĝas kun tiu ĉi kredo, ĉar ili sciis aŭ scias, ke neniu povas esti digna homo, se li mem ne estimas la homan dignon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]