Indiĝeno

El Vikicitaro
Indiĝeno
Indiĝeno
Indiĝeno
Aliaj projektoj
Indiĝeno en Vikipedio
Indiĝeno en Vikivortaro

Indiĝeno estas homo, kies supozataj prapatroj loĝis en la sama lando jam de nememorebla tempo.

Citaĵo
« [pri indiĝena danco] Ju malpli da dancantoj, des pli altas movimento kaj pli laŭtas frapoj. Ju pli forte ili stamfas, des pli granda ŝajnas ilia nombro. Ĉiujn ĉirkaŭe la danco influas kun altira forto, ne malfortiĝanta la tutan tempon dum ĝi daŭras. Kiu loĝas je distanco de ĝia aŭdeblo, tiu aliĝas al la dancantoj. Estus nature, se de ĉiuj flankoj alfluus pli kaj pli da novaj homoj. Sed ĉar tre baldaŭ ĉirkaŭe restas neniu, la dancantoj devas ŝajnigi kreskon kvazaŭ per si mem, per sia propra limigita nombro. Ili stamfas tiel, kvazaŭ ilia nombro kreskas pli kaj pli. La ekscitiĝo kreskas kaj baldaŭ transformiĝas je furiozo… Je la plej supra ŝtupo de la ekscitiĝo ili efektive sentas sin unu tuto kaj venkas ilin nur fizika laciĝo. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
Citaĵo
« [pri indiĝena danco] Ĉeno da homoj, irantaj anservice, bildigas vagadon… Rotaciado au moviĝado laŭ cirklo en la danco reprezentas fortikaĵon, starigatan por defendo de tio, kio okazas interne de la cirklo. La okaznta interne apartiĝas de ĉio fremda, kio troviĝas ekstere. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ[redakti]