Rilatoj de Rusio kaj Usono

El Vikicitaro
Rilatoj de Rusio kaj Usono
Rilatoj de Rusio kaj Usono
Rilatoj de Rusio kaj Usono
Aliaj projektoj
Rilatoj de Rusio kaj Usono en Vikipedio
Rilatoj de Rusio kaj Usono en Komuneja kategorio

Rilatoj de Rusio kaj Usono ampleksas ĉiujn rilatojn inter Rusio kaj Usono.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Rusio, kion apenaŭ necesas memorigi, restas granda geostrategia aganto, malgraŭ malfortiĝinta ŝtata sistemo kaj eble longdaŭra malsaniĝo… Ĝi elkovas ambiciajn geopolitikajn celojn, kiujn ĉiam pli malferme deklaras. Tuj post kiam ĝi restarigos sian povon, ĝi komencos grave influi siajn okcidentajn kaj orientajn najbarojn. Krome Rusio devos fari sian bazan geostrategian elekton pri rilatoj al Usono: ĉu ĝi estas amikomalamiko»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Usono neniam planis kundividi povon sur la terglobo kun Rusio, kaj ne povus tion fari, eĉ se ĝi dezirus. La nova Rusio estis simple tro malforta, tro disrabita dum 75 jaroj da regado de la komunistoj, kaj tro postrestinta sociale por iĝi reala partnero de Usono en la mondo»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« Por Usono, Rusio estas tro malforta por esti ĝia partnero, sed same kiel antaŭe, tro forta por esti ĝia nura paciento. Pli verŝajna estas situacio, ĉe kiu Rusio iĝos problemo, se Usono ne ellaboros pozicion helpe de kiu ĝi sukcesos konvinki la rusojn ke la plej bona elekto por ilia lando estas fortigo de organikaj rilatoj kun la transatlantika Eŭropo»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
Citaĵo
« [post la Malvarma milito] Oni povintus supozi ke logika kurso por la Okcidento devus esti longdaŭra politiko, direktita al engaĝo de Rusio je pli proksimaj rilatoj kun Eŭropo, sed ne rimarkeblis ke iu en Vaŝingtono serioze kaj konstrue pensas pri tiu ĉi afero. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Politiko rilate la novan Rusion estis plena je retoriko, superpotencaj gestoj kaj strategia malplena. Oni gloris Boris Jelcin kiel grandan demokratian gvidanton, parte por rekompenci malvarmajn akcepton kiun faris antaŭe George H. W. Bush pro maldeziro ofendi Gorbaĉov. Sed oni nesufiĉe atentis programon de politika kaj socia-ekonomia transformado, kiu firme ligus Rusion al Eŭropo. Financa helpo efektive ekfluis al Rusio, sed senpense, sen direktanta ĝin koncepto ligita al deviga programo de ekonomia kaj financa reformo (ekzemple de tia kiun povis proponi al Pollando ĝia ministro pri financoj Leszek Balcerowisz). »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« La financa helpo, donita al la registaro de Jelcin, ne estis malgranda. Ĝis la fino de 1992 estis donitaj 3 miliardoj da dolaroj por nutraĵaj kaj medicinaj subvencioj, pli ol 8 miliardoj da dolaroj por stabiligo de financa bilanco kaj preskaŭ 19 miliardoj da dolaroj forme de eksportaj kaj aliaj kreditoj kaj garantiaĵoj. Plejparto de tiu mono estis simple ŝtelita. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Evoluo de rilatoj de Rusio kaj Usono komenciĝis de malkutima starto baldaŭ post la unua inaŭguracio de George W. Bush. Meze de 2001 la nova prezidanto faris vojaĝon al Eŭropo dum kiu en la ĉefurbo de Slovenio li havis mallongan renkontiĝon kun nova prezidanto de Rusio Vladimir Putin, eks-kolonelo de KGB. La renkontiĝo daŭris 90 minutojn. Duonon de tiu tempo okupis oficiala interpretado, kio signifas ke ĉiu flanko parolis po iom pli ol 20 minutojn. Post la renkontiĝo la prezidanto diris al la mirigitaj reprezentantoj de la tutmonda gazetaro: “Mi ekrigardis al tiu ĉi homo en la okulojn. Kaj mi sukcesis eksenti lian animon”. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« George W. Bush ne ŝanĝis sian opinion pri Putin malgraŭ renaskiĝo de aŭtoritataj tendencoj. Akceptante lin en Camp David en 2003, Bush laŭdegis la rusian gvidanton pro lia “koncepto de Rusio kiel lando, ekzistanta pace en siaj novaj limoj, kun siaj najbaroj kaj kun la tuta mondo, kiel lando, en kiu prosperas demokratio, libereco kaj regado de la juro”. Tio okazis proksimume kvar jarojn post kiam Putin komencis kruelan subpremadon de la ĉeĉenoj, kiu kostis al ili 200 mil vivojn»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Haveblas interalie ankaŭ kreskanta rusia lobio, kiu funkcias surbaze de ne tradiciaj voĉdonfortoj, sed komplete surbaze de mono»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« …Usono perdis eblecon uzi formiĝon de paca zono de sekureco ĉe la rusiaj limoj kaj engaĝi Rusion en pli proksiman kunlaboron en milita sfero… Anstataŭe post 2001 Usono ĵetis ĉiujn fortojn por la “milito kontraŭ teroro” kaj serĉado de subteno de siaj militaj kampanjoj en Irako kaj Afganio, oferinte pli vastajn geostrategiajn planojn. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco [2012]

Henry Kissinger[redakti]

Citaĵo
« Usono agis longvide, proponinte helpon al Rusio post la fino de la Malvarma milito; sed tuj post kiam Rusio resaniĝos ekonomie, ĝia premo sur najbarajn landojn sendube kreskos. Eble indus pagi tian prezon, sed estus eraro ne rimarki ke oni tamen devos pagi. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« Rusio-usonaj rilatoj bezonegas seriozan dialogon pri eksterpolitikaj aferoj. Neniu profitos se Rusion oni konsideros neakceptebla por normala traktado je ekstera politiko, ĉar praktika rezulto de tio estos eĉ pli peza pago pro tio, ke ĝi estos senrevene enirinta la vojon de konduto, de kiu ĝi ne plu revenos. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
Citaĵo
« [pri la 1990-aj jaroj] Rusion oni traktis ne kiel seriozan potencon, sed kiel objekton de indulgemaj esploroj rilate la staton de ĝiaj internaj reformoj. La okcidentaj gvidantoj, agante tiel kvazaŭ ili mem estas parto de la rusia interna politiko, dum la regado de Boris Jelcin verŝis sur lin laŭdajn panegirojn pro lia fideleco al la reformoj. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« [pri Ĉinio kaj Rusio] Nur neimagebla persekutado de ambaŭ landoj fare de Usono puŝus ilin al pli proksima partnereco. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
Citaĵo
« ...en Rusio sub la premo de la registaro de Usono la Internacia Mona Fonduso, rezigninte je propraj ekonomiaj kriterioj, kontribuis al la apero de oligarĥia sistemo al kiu mankis iu ajn ekonomia bazo. Pro ĉiuflanka usona subtenado de prezidanto Boris Jelcin, la IMF donis grandajn kreditojn, por kiuj mankis iu ajn ekonomia pravigo. (Eksa ekonomia konsilanto de Jelcin, Anatolij Ĉubajs, poste fanfaronis sufiĉe sendanke ke Rusio "trompaĉis" la IMF kaj igis ĝin daŭrigi la kreditadon. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Brent Scowcroft[redakti]

Citaĵo
« Rusoj ŝatas forton, povon kaj certecon. Ĉu ni sukcesos malgraŭ tio krei atmosferon de kunlaboro se trakti la rusojn kun estimo kaj kompreni ke multo dependas de ili — mi ne scias. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
Citaĵo
« Usono devas klopodi fari tiel ke Rusio sentu sin komforte en unu hejmo kun siaj eŭropaj najbaroj»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ[redakti]