Arika Okrent

El Vikicitaro
Arika Okrent
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Arika OKRENT estas usona lingvisto, konata precipe pro sia libro In the Land of Invented Languages: Esperanto Rock Stars, Klingon Poets, Loglan Lovers, and the Mad Dreamers Who Tried to Build A Perfect Language (En la lando de inventitaj lingvoj: esperantaj roksteluloj, klingonaj poetoj, loglanaj geamantoj, kaj la frenezaj revemuloj kiuj klopodis konstrui perfektan lingvon), rezulto de ŝiaj kvin jaroj de esplorado pri la temo de planlingvoj. [1]

Citaĵoj kun fontindiko[redakti]

Intervjuo kun Times Online[redakti]

la 2009-05-18 ĉe time.com

Citaĵo
« Lingvo ne vere temas pri transdono de informacio. Oni parolas certan lingvon ĉar oni volas aliĝi al la grupo kiu parolas ĝin. » « (angle) Language really isn't about information transmission. You speak a language in order to join the group that speaks that language. »

Demandite pri kio imponis al ŝi pleje en kongresoj de Esperanto:

Citaĵo
« En Esperanto–kongresoj estis la (alta) nivelo de flueco. Mi unue pensis ke estus kiel la unua dialogo en lingvaj klasoj kun frazoj kiel “Kie estas la bibilioteko?” Sed la konversacio estis tre flua kvazaŭ homoj kiuj estas parolantaj la hispanan. Vidinte tion mi estis konvinkita ke temas pri vera lingvo; ne estas infanaĵa transvesto kun alia vortostoko. » « (angle)With Esperanto conferences, it was the level of fluency. I sort of thought it would be like watching a video of "Chapter 1 Dialogue" in a language class, like "Where is the library?" But it was very fluid, like watching someone speak Spanish. So seeing that happen convinced me that it's a real language; it's not people playing dress-up with a different vocabulary. »

Demandite pri la asociado de frenezeco kaj Esperanto:

Citaĵo
« Se vi decidas involviĝi en Esperanto, tio signifas ke vi ne aŭskultas al la homoj kiuj diras, “Kial ne lerni veran lingvon?” aŭ “Ĉu tio ne estas freneza, utopia, kulta afero?” Do estas elemento de strangeco en tio, sed ankaŭ elemento de fortikeco. Oni povas kontraŭstari la prijuĝon kaj la negativajn reagojn kaj daŭrigi ĉiukaze. Estas io admirinda en tio. » « (angle)If you decide to get into Esperanto, that means you're not listening to all the people who say, "Why not learn a real language?" or "Isn't that the crazy utopian cult thing?" So there's an element of eccentricity in that, but also an element of toughness. You can stand up to the judgment and negative reactions and do it anyway. There's something admirable in that. »

Referencoj

  1. majo 2009, Random House [1]