Rilatoj de Azio kaj Usono

El Vikicitaro
Rilatoj de Azio kaj Usono
Aliaj projektoj
Rilatoj de Azio kaj Usono en Vikipedio

Rilatoj de Azio kaj Usono ampleksas politikajn, ekonomiajn kaj aliajn rilatojn inter Azio kaj Usono.

Citaĵoj[redakti]

Zbigniew Brzeziński[redakti]

Citaĵo
« Foriro de Usono el la golfo montros ke la Persa golfo nun estas regata de Ruhollah Ĥomejni kaj liaj kompliculoj — strategia malvenko dekoble pli malbona ol la perdo de Irano. La ĉefan profiton pro la foriro de Usono ricevos Sovetunio […] Oni povas nur supozi kian politikan ĥaoson maldeziro de Usono agi kaŭzos en la malfortaj, sed gravaj Golfo-ŝtatoj»
— Zbigniew Brzeziński, We Need More Muscle in the Gulf, Less in NATO // Washington Post. La 7-an de junio 1987. B-1.
Citaĵo
« Usono devas fari ĉion por defendi la interesojn de la Okcidento en la Persa golfo — se necesas sole. »
— Zbigniew Brzeziński, We Need More Muscle in the Gulf, Less in NATO // Washington Post. La 7-an de junio 1987. B-1.
Citaĵo
« Ni devas tre skrupule subtenadi siaspecan ekvilibron en la Persa golfo, konsiderante minacojn de Irako kaj Irano. Fakte Irano estas precipe granda minaco dum Irako estas precipe granda problemo kaj ni devas memori pri tiu ĉi diferenco. »
— Zbigniew Brzeziński, Intervjuo al Frank Sesno, CNN [la 28-a de januaro 1993]
Citaĵo
« La sovetian malvenkon en Afganio sekvis usona neglekto rilate estontecon de tiu ĉi lando, simptomo de indiferenteco al la regiono, kiu dum jardeko restas la “Tutmonda Balkanio” de Usono — grandega teritorio etendiĝanta de Suezo ĝis Ŝjinĝjiango en Ĉinio, disŝirata de internaj konfliktoj kaj spertanta eksterajn invadojn. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Proksima kaj malkaŝa angla-usona kunlaboro dum kontraŭstaro al la agoj de Saddam, personigita de dueto de George H. W. Bush kaj Margaret Tatcher, kreis disvastiĝintan tra Proksima Oriento opinion pri Usono kiel lando, strebanta iĝi heredanto de la brita imperia mantelo kaj aganta laŭ ordono de Britio»
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Problemo de Usono konsistas en tio, ke kvankam ĝia povo nekompareble superas povon de iu ajn ŝtato aŭ religia grupo en tiu ĉi regiono, ĝi laŭ internaj kialoj ne povas esti mobilizita en skalo necesa por trudi sian volon en la tuta Proksima Oriento kaj ekster ĝi. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Malamika Azio kaj koncentrita je si mem Eŭropo en iu momento povos perdi intereson al plua financado de la usona ŝuldo»
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
Citaĵo
« Usono ankaŭ estas interesita je ĉina-japana repaciĝo, ĉar tio helpos engaĝi Ĉinion en pli vastan tutmondan sistemon de sekureco, malaltigante potencialan danĝeron de ĉina-japana rivalado. »
— Zbigniew BrzezińskiDua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]

Samuel P. Huntington[redakti]

Citaĵo
« Loĝantoj de Azio, laŭ esprimo de alia azia gvidanto, nun vivas “fine de la epoko de adorado kaj komence de la epoko de kontestado” en siaj rilatoj kun Usono»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Usono atendis ke aziaj registaroj akceptos ĝin kiel gvidanton de la “monda komunumo” kaj eĉ se sen grava deziro, tamen konsentos apliki al siaj socioj okcidentajn principojn kaj moralajn valorojn. Azianoj ja aliflanke, kiel rimarkis asistanto de ŝtata sekretario Winston Lord, estis “grandparte memfidaj kaj fieris pri propraj atingoj” kaj opiniis ke oni traktos ilin kiel egalulojn, ĉar ili konsideris Usonon kiel “se ne tutmondan ordogardiston, do almenaŭ kiel internacian vartiston”. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« Simbola turnopunkto en la azia-usonaj rilatoj iĝis verŝajne la evento, kiun altranga japana ŝtatoficisto karakterizis kiel “granda trajno-akcidento”: en februaro 1994, kiam ĉefministro Morihiro Hosakawa respondis per rezoluta rifuzo al postulo de prezidanto Bill Clinton rilate strategian kreskigon de japana importado de usonaj industriaj varoj… Unu jaron poste japana ministro pri eksteraj aferoj substrekis la okazintan ŝanĝon, deklarinte ke en la epoko de ekonomia konkuranco inter la ŝtatoj kaj regionoj, japanaj naciaj interesoj estas oble pli gravaj ol strebo al la okcidenta identeco»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« En plejparto de la kazoj tamen azia flanko traktis cedon kiel signon de malforteco de usonanoj kaj sekve plu rifuzadis usonajn postulojn. Tio estis speciale klare videbla en rilatoj kun Ĉinio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
Citaĵo
« En la 1990-aj jaroj praktike ĉiuj orientaziaj landoj, escepte de Ĉinio kaj Nord-Koreio, esprimis sian subtenon de la daŭra milita ĉeesto de Usono en la regiono. Sed fakte, escepte de Vjetnamio, ili tendencis konsideri interesojn de Ĉinio. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Vidu ankaŭ[redakti]